El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Nemere kaj Nanovfszky en la literatura kafejo

| 2014-01-22
Bookmark and Share

    La duan jaron de la literaturaj kafejoj en Budapeŝto, organizitaj de Fajszi Amika Rondo sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro, inaŭguris c-anoj István Nemere kaj György Nanovfszky, en la 16-a de januaro vespere ĉe la Landa Fremdlingva Biblioteko.

 

    La literaturema publiko, pli multnombra ol kutime, aŭskultis la prezenton de la lasta libro de I 2-B, 17 stván Nemere, kun la biografio de György Nanovfszky en formo de longa, verva intervjuo. Tial ke la libro estis verkita en la hungara, esceptokaze la gastoj uzis la hungaran lingvon. Estis prezentita ankaŭ la 20-minuta filmo, kiun faris Hungara Televido, kun d-ro Nanovfszky, en 2011.

 

    Dum la prezento de la filmo, la esperanto-referantino de la biblioteko, f-ino Anikó Nemes, zorgis pri la tekniko. Pri la organizo kaj informado zorgis sen. Anna Bartek, vickunordigantino de FAR. Ekde februaro ŝin helpos s-ro Imre Keményfi. La tutan literaturan kafejon surbendigis per videokamerao Jozefo Dudás.

 

(el Esperanta Civito)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments