El Popola Ĉinio>头条新闻>

Legiĝas 6 budhismaj vortoj sur glaciiĝa rivero en Yushu

| 2014-01-23
Bookmark and Share


La grandegaj 6 budhismaj vortoj ong ma ni ba mou hong skribitaj sur glacio de la rivero 

 

    La 20-an de januaro la sinceraj tibetanoj kiuj loĝas ĉe la rivero Tongtian en la gubernio Yushu de la provinco Qinghai en okcidenta Ĉinio skribis grandegajn 6 budhismajn vortojn ong ma ni ba mou hong sur la glaciiĝa rivero per delikataj sableroj prenitaj el la rivera bordo. Ili vokas ĝin "sutran ponton", kaj per ĝi benas la sanon kaj la pacon por la venonta jaro.

 

    Tia beno havas longan historion, la lokanoj opinias ke la tuta procezo de la beno estas bonaj faroj por montri al budhoj estimon kaj akumuli al si meriton. Laŭ konigo, la 6 vortoj skribitaj per sableroj sur glacio "kunfandiĝos" kun la glacio post kiam ĝi suĉos sufiĉan varmon de la sunumo. Printempe kiam la glacio degelos, la sableroj konservos la saman formon droninte en la riveran akvon. Oni povas klare vidi la miraklan pejzaĝon tra la klara riverakvo ĉe alta loko.

 

Redaktoroj : Su Yijun kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments