El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping renkontiĝis kun Mikhail Uladzimiravich Myasnikovic

| 2014-01-23
Bookmark and Share


Xi Jinping (dekstre) kaj Mikhail Uladzimiravich Myasnikovich  

 

    La 21an de januaro en la Granda Popola Halo, Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun la belorusa ĉefministro Mikhail Uladzimiravich Myasnikovic.

 

    Xi diris: "En la pasintaj 22 jaroj post la establiĝo de la diplomataj rilatoj inter Ĉinio kaj Belorusio, la rilatoj inter la du landoj sane disvolviĝas. En la lasta jaro belorusa prezidento Alexander Gligolievich Lukasenko kaj mi deklaris starigi la ampleksan strategian partnerecon inter Ĉinio kaj Belorusio, kio markis novan nivelon de la dulandaj interrilatoj. La du flankoj devas efektivigi la planon de la partnereco, kaj subtenas unu la alian rilate al gravaj interesoj kaj zorgoj, antaŭenigi kunlaborojn en la kampoj de ĉina-belorusa industria zono, alt-teknologio, financo, trafiko kaj transportado per starigo de kunlabora komitata mekanismo inter la vicĉefministroj de la du landoj, kaj subteni striktan kunordigon en internaciaj kaj regionaj aferoj."

 

    Myasnikovich alte taksis la belorusa-ĉinajn rilatojn de amikeco kaj kunlaboro. Li diris, ke ankaŭ Belorusio sin dediĉas al reformado kaj pord-malfermo, kaj ĝi volas tiri profiton el la sukcesaj spertoj de Ĉinio kaj intensigi alt-nivelan komunikadon kaj pragmatan kunlaboron inter la du landoj. Belorusio firme subtenas Ĉinion pri la ŝtata suvereneco, la teritoria integreco kaj aliaj gravaj aferoj, kaj volas antaŭenpuŝi la internacian ordon en pli justa kaj pli racia direkto kune kun Ĉinio.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments