El Popola Ĉinio>头条新闻>

La unua internacia speciala trajno de konteneroj al kvin landoj de meza Azio ekveturis de Yiwu de Ĉinio

| 2014-01-23
Bookmark and Share


La internacia speciala trajno de konteneroj veturos de Yiwu al kvin landoj de meza Azio.  

 

    La 20-an de januaro la unua internacia speciala trajno de konteneroj al kvin landoj de meza Azio ekveturis de Yiwu en la provinco Zhejiang de Ĉinio. La trajno trapasos Kazaĥion, Uzbekion, Kirgizion, Turkmenion kaj atingos Taĝikion post veturado de pli ol 4 mil kilometroj.

 

    La urbo Yiwu estas la plej granda merkato de malgrandaj komercaĵoj en la mondo kaj grava platformo de ĉinaj produktaĵoj al la mondo. En la jaro 2013 la sumo de eksportado de Yiwu al kvin landoj de meza Azio atingis 67.23 milionojn da usonaj dolaroj, kreskis je 50.87% kompare kun tiu en la jaro 2012. La kvin landoj fariĝis gravaj lokoj por eksportado de Yiwu. Por plue fortigi la komercadon kun la kvin landoj Yiwu rapidigos la paŝon por oficiale funkciigi la trajnon de Yiwu al la kvin landoj, grandigos helpon al la trajno, esploros starigon de la ekonomia kaj komerca kunlabora sistemo kun meza Azio kaj meza kaj orienta Eŭropo, plenforte konstruos la ekonomian zonon sur la silka vojo kaj gravan urbon sur surmara silka vojo, kaj faros la pasejon de internaciaj konteneroj de Yiwu al la kvin landoj la verda pasejo sekureca kaj oportuna.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments