El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina danc-teatraĵo ludita en Germanio

| 2014-01-24
Bookmark and Share


Prezentado en Frankfurto 

 


Prezentado en Frankfurto  

 

    La klasika ĉina danc-teatraĵo Rakontoj de Silka Vojo estas prezentata ekde la vespero de la 22a de januaro en Frankfurto, la lasta stacio de ĝia turneo en Eŭropo.

 

    La prezentado estas ŝlosila parto de la programo "Imago de Ĉinio", kiu estas granda kultura agado de la Ĉina Art-distra Grupo kun la celo diskonigi la ĉinan prezent-arton per surscenigo de elstara ĉina scena arto en mondkonataj teatroj.

 

    La teatraĵo prenas la mondkonatan Silkan Vojon kaj Dunhuang-murpentraĵon kiel la fonon. Ĝi rakontas la amon inter pentristo Zhang kaj dancisto Ying kaj la amikecon inter Zhang kaj persa komercisto. Ĝi debutis en la jaro 1979 kaj ĝis nun estis prezentita 1 800 fojojn kun 3.1 milionoj da spektantoj en pli ol 20 landoj kaj regionoj, kaj honorita kiel "ekzemplo de la ĉina nacia danc-tetraĵo".

 

   Ĝi estis sukcese prezentita ankaŭ en Londono kaj Parizo.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments