El Popola Ĉinio>头条新闻>

Japana eksa ĉefministro kritikis la nunan ĉefministron

| 2014-01-24
Bookmark and Share


Tomiichi Murayama, japana eksa ĉefministro  

 

    La 22-an de januaro diris Tomiichi Murayama, japana eksa ĉefministro, ke Shinzo Abe devas introspekti pri sia vizito al la sanktejo Yasukuni.

 

    Li diris, ke kiam Abe la unuafoje fariĝis ĉefministro, por bonigi la rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio li ne vizitis la sanketjon, sed en la jaro 2012 kiam li refoje fariĝis kandidato al prezidanto de la Libera Demokratika Partio de Japanio, li asertis, ke li bedaŭris ne fari viziton al la sanktejo Yasukuni. Sciinte, ke la ĉifoja vizito kaŭzos politikan problemon, Abe ne ĉesigis sian viziton, kaj tio forte malbonigis rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio.

 

    Laŭ Murayama, Abe ne devis oferi la tutan Japanion al sia persona deziro, kaj li devas fari introspekton.

 

    Antaŭe, Abe vizitis diversajn landojn kun la celo ĉirkaŭigi Ĉinion. Pri tio Murayama diris, ke Japanio ne bezonas ĉirkaŭigi Ĉinion, ĉar la du landoj estas najbaroj, kaj gravas tio, ke la japana ĉefministro konstruas amikajn interrilatojn kun Ĉinio, Sud-Koreio, kaj aliaj aziaj landoj.

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments