El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Organiza Komitato de la Nankinaj Junularaj Olimpikoj de Ĉinio publikigis la politikojn pri vendado de enirbiletoj kaj iliajn specimenojn.

| 2014-01-24
Bookmark and Share


Specimenoj de la enirbiletoj de la Nankinaj Junularaj Olimpikoj en 2014  

 

    La 22-an de januaro la Organiza Komitato de la Nankinaj Junularaj Olimpikoj de Ĉinio okazigis en Nankino gazetaran konferencon pri vendado de enirbiletoj de la olimpikoj kaj oficiale publikigis la politikojn pri vendado de enirbiletoj kaj iliajn specimenojn.

 

    Hao Jian, estro de la sekcio pri merkata ekspluatado sub la Organiza Komitato de la Nankinaj Junularaj Olimpikoj, konigis, ke la enirbiletoj de la junularaj olimpikoj estas projektitaj laŭ la ĉeftemo "dancanta juneco", tiuj por la inaŭgura ceremonio prenas umeflorojn, la urba floro de Nankino, kiel ĉefan elementon, tiun por la ferma ceremonio -- yuhua-ŝtonetojn (koloraj belvejnaj rulŝtonoj troveblaj en Yuhuatai de Nankino) kaj tiuj por sportaj konkursoj -- umeflorojn, matenruĝon, riveron Qinhuai, nubaron kaj sportajn desegnaĵojn.

 

    Hao Jian diris, ke dum la Nankinaj Junularaj Olimpikoj estos vendeblaj ĉirkaŭ 710 mil enirbiletoj, el kiuj 30 mil estas por la inaŭgura ceremonio, 30 mil por la ferma ceremonio, 650 mil por ĉirkaŭ 216 sportaj konkursoj. En la 23-a de januaro oni komencis registradon de bilet-aĉetantoj en la oficila retejo de la junuraraj olimpikoj kaj poste vendadon de enirbiletoj. Hao diris ankaŭ, ke oni vendos la enirbiletojn unue al adoleksantoj, ĉar la ĉi-fojaj olimpikoj estas granda renkontiĝo de junuloj. Inter la 18-a de februaro kaj la 15-a de marto oni vendos enirbiletojn por la lernantoj. Krome oni vendos serion da biletoj por familioj kun infanoj.

 

    Laŭ konigo, la enirbiletoj de la junularaj olimpikoj estos aĉeteblaj surlinie ĉe TICKETS.NANJING2014.ORG, ĉe vendejoj de enirbiletoj aŭ ĉe giĉetoj de sportejoj.

 

    La Junularaj Olimpikoj estis lanĉitaj de Jacques Rogge, eksprezidanto de la Internacia Olimpika Komitato kun la celo grandigi la influon de la spirito de la Olimpikoj al junuloj. La aĝo de sportistoj, kiuj partoprenas en la junularaj olimpikoj, estas inter 15 kaj 18 jaroj. En la jaro 2010 Nankino gajnis la rajton por gastigi la 2-ajn Somerajn Junularajn Olimpikojn, kiuj okazos de la 16-a ĝis la 28-a de aŭgusto en Nankino.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments