Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Vivo de Ĉinoj

Ĉina junulo kaj lia maljuna amiko el Svislando

| 2014-01-26
Bookmark and Share

de ZHU CHANGZHEN

 

    Forpasis en Ĉinio svisa maljunulo nomata Hans, kun la aĝo de 80 jaroj. Kvankam li vivis en Britio 40 jarojn, li lasis sian cindron eterne en Ĉinio. Kial?

 


Song Yang lavas la piedojn de Hans. 

 

    Ĉio venis el la renkonto kaj amikiĝo inter li kaj ĉina junulo Song Yang, kiu studis en Britio en 1999.

 

    Interhelpo kaj reciproka subtenado

 

    En la jaro 1999, la 19-jara Song Yang atingis Brition por studi en universitato. Por ŝpari monon, komence li dormis sur tapiŝo en tre malgranda ĉambro, kunloĝante kun sia amiko.

 

    Tri tagojn post la alveno al Britio Song volis serĉi propran loĝejon en orienta Londono sed li veturis per malĝusta trajno kaj atingis la okcidentan regionon apud la rivero Tamizo. Tie li unuafoje renkontiĝis kun Hans, kiu tiam kunportis multajn aĵojn en la manoj. Song donis helpon al li, kaj neatendite, la helpo ŝanĝis lian vivon en Britio.

 

    Hans invitis lin hejmen, kaj oferis al Song lian dormoĉambron. Hans diris: "Vi helpis min, kaj mi helpas vin." Kun la aĝo de 66 jaroj, Hans loĝis en malgranda domo nur kun du ĉambroj. Malgraŭ tio, Hans aĉetis alian liton por Song. Li helpis Song serĉi laboron, instruis al li la anglan lingvon, kaj elektis por li lernejon. Siavice Song faris hejmajn laborojn kaj donis al Hans masaĝon.

 

    Hans, naskiĝinta en 1933, perdis sian patrinon kiam li aĝis 3 jarojn. Lia duonpatrino ne estis afabla al li kaj jam tre juna li komencis memstare vivi. Foje li vivtenis sin per viŝado de aŭtomobiloj, foje per funkciigo de drinkejo. Poste li translokiĝis al Britio kaj laboris en la Reĝa Teatro ĝis la emeritiĝo. Neniam li edziĝis kaj estis ĉiam sola.

 


Song Yang kun sia edzino promenas kun Hans en parko. 

 

    La vivo de Hans en Ĉinio

 

    Ili kunvivis 8 jarojn helpante unu la alian. Hans ŝatis alkoholaĵon kaj ĉiam ebriiĝinte dormis sur strato. Tiam Song maltrankviliĝis kaj prizorgis lin. Samtempe, ankaŭ Hans donis al Song sian prizorgon. Kiam iufoje Song havis akcidenton, Hans sendis lin al hospitalo kaj helpis por peti kompenson.

 

    Dum la 8-jara studado en Britio, Song reveturis al Ĉinio ses fojojn kaj ĉiufoje gastigis Hans hejme. Komence liaj familianoj timis, ke Song estas malagrable traktata en Britio. Pro tio la avino de Song venis al Britio por vivi kun li dum tri monatoj. Ŝi diris, ke en Ĉinio Song Yang ne kapablis fari hejmajn laborojn, sed en Britio ŝi trovis, ke li kapablas ne nur lavi vestojn, kuiri manĝaĵojn, sed ankaŭ doni masaĝon al Hans. "En la ĉiutaga vivo ili dependas unu de la alia, sed reciproke sendependas en ekonomio. Song rigardas lin kiel familianon," diris la avino.

 

    Post tio la familianoj de Song havis plenan konfidon al Hans. Ĉiufoje kiam Hans vizitis Ĉinion, li estis varme akceptita en la hejmo de Song Yang. La familianoj de Song akompanis Hans viziti Pekinon, Ŝanhajon, Hainan kaj aliajn lokojn, kaj ebligis al li ĝui multe da lokaj manĝaĵoj.

 


Song kaj liaj familianoj en funebra ceremonio por Hans 

 

    En 2007, kiam Song Yang finis sian studadon kaj revenis al Ĉinio, Hans dum kelkaj monatoj perdis sian pezon je 20 kilogramoj. Li ĉiam esprimis deziron por revidi Song en Ĉinio. Pro malsano en siaj kruroj, Hans urĝe bezonis operacion. Kvankam tiu operacio estis senpaga en Britio, li devis atendi longe pro tro multe da bezonoj en britaj hospitaloj. Song Yang tial flugis al Britio kaj venigis lin al Ĉinio por ke li ricevu la kuracadon en ĉina hospitalo, kaj la necesan elspezon pagis la familio de Song.

 

    Forpasis Hans, sed ĉie en la domo restas liaj spuroj

 


La hundo bojas serĉante sian maljunan kunulon neniam revenontan.  

 

    Hans forpasis post 6-jara vivado en Ĉinio. Okupita pro aranĝo de la funebro de Hans, Song sentis grandan malĝojon. Eĉ la hundo en la familio senĉese bojis, eksciinte pri la forpaso de Hans, ĉar ĝi ĉiuvespere dormis apud li dum la pasintaj 6 jaroj.

 

    Antaŭ la funebra ceremonio, la familianoj ordigis aĵojn lasitajn de Hans: vinoj en la kuirejo ankoraŭ en kesto, neuzataj medikamentoj kaj anglalingvaj filmoj en la komputilo elŝutitaj por li... Amaso da gazetoj en la angla restis ĉe la lito, sed Hans neniam plu povos reveni por dormi en ĝi. Nun Song Yang kaj liaj familianoj iros al la ceremonio por adiaŭi Hans kaj esprimi al li funebran saluton.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments