El Popola Ĉinio>头条新闻>

La ĉina eksterafera ministro prelegis en Davos-Forumo

| 2014-01-26
Bookmark and Share


Wang Yi, ministro pri eksteraj aferoj de Ĉinio, en farado de la prelego  

 

    La 24-a de januaro Wang Yi, ministro pri eksteraj aferoj de Ĉinio, faris prelegon en la Monda Ekonomia Forumo, la Somera Davos-Forumo. Lia prelego titolita de Nova Evoluo de Ĉinio dum Nova Ŝanco por la Mondo estis farita en la "speciala okazo de Ĉinio" kiel programero de la ĉi-jara jarkunveno de la forumo.

 

    Wang Yi diris, ke la nova reformado de Ĉinio igos la landon eniĝi en novan disvolvan tempon, kaj tio donos vastan kaj pozitivan influon al la tuta mondo. Ĉinio liveros al la monda evoluo pli da "ĉinaj ŝancoj", kiuj temas pri ŝancoj en merkato, investo, disvolvo kaj kunlaboro, post la profundigo de la reformado kaj antaŭenigo de la prosperiĝo, kaj tio same provizos la mondan pacon per pli da "ĉinaj fortoj". Ĉinio persistas en evoluo laŭ la paca vojo kaj antaŭenpuŝas aliajn landojn al la kuna kaj paca disvolvo; Ĉinio aktive sin ŝarĝas per pli da internaciaj taskoj kaj pli pozitive partoprenos en la solvado de varmaj problemoj; Ĉinio daŭre traktos malkonsentojn kaj konfliktojn per egala interkonsiliĝo; Ĉinio kune gardos la homaran konscion kaj internacian justecon kun aliaj landoj.

 

    Li diris, ke sinjoro Xi Jinping, ŝtata prezidanto de Ĉinio, menciis pri la celo de la "Ĉina Revo" por la reprosperiĝo de la ĉina nacio, kaj la nova reformado ĝuste estas nepra vojo ĝin atingi. La praktikado de la "Ĉina Revo" iom post iom profitigos la landon mem kaj ankaŭ la mondon. Ĉinio estas grava membro de la internacia socio, ĝi certe donos sian kontribuon al la homaj evoluo kaj progreso dum realigo de sia revo, klopodante kune kun aliaj landoj de la mondo.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments