El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Lernolibro de kemio reaperos en Esperanto

| 2014-01-26
Bookmark and Share

 

    La grava usona eldonejo Cengage Learning konsentis doni al la landa asocio de UEA en Usono la rajton traduki kaj eldoni Esperantan version de la sesa eldono de la verkego General, Organic, and Biological Chemistry ("Ĝenerala, Organika kaj Biologia Kemio") de H. Stephen Stoker, aperinta en 2013.

 

    Jam en 1988 en Esperanto aperis pli frua eldono de la verko, en limigita kvanto. Tiu eldono estis prizorgita de Doug Portmann kaj Kent Jones ĉe Esperanto-Societo de Ĉikago.

 

    Laŭ Orlando Raola, multaj esperantistaj kemiistoj tra la mondo tiam partoprenis la projekton, kaj li nun petas helpon de ili por la nova eldono. La nova versio laŭplane ne nur estos ĝisdatigita por sekvi la plej lastajn evoluojn de la scienco, sed ankaŭ estos profesinivele kompostita kaj presita, kaj enhavos la altkvalitajn grafikaĵojn de la anglalingva originalo.

 

    Ĉar temas pri 575-paĝa (22 x 28 cm) verko, kiu estis entajpita pere de la prakomputiloj de la fruaj 80-aj jaroj. Tiuj komputildosieroj ne plu estas haveblaj, kaj Orlando prilaboras la tuton surbaze de pdf-dosiero. Ĝi ĝuste produktas proksimume 85% de la signoj, sed la ceterajn mi mem devas entajpi, precipe supersignojn, formulojn, kaj tiel plu. Ege multe da tre detala laboro, kiu progresas helike.

 

    Por ke lingvo estu kapabla ĉion esprimi, la lingvanoj havu almenaŭ bazajn tekstojn pri ĉiutipaj homaj streboj disponeblajn en tiu lingvo. Terminaroj kaj vortaroj estas nur skeletoj. Oni ja bezonas "karnon" ĉirkaŭ la ostoj. Tio estas fakaj libroj. Kemio, la tiel nomata "centra scienco", okupas kernan pozicion en nia nuna kompreno de la ĉirkaŭanta universo. La apero de tiu ĉi libro signife plivastigos la eblojn esprimiĝi kaj lerni pri tiu universo en Esperanto.

 

    En Usono, sufiĉe signifa grupo da studentoj ne studas kemion en la mezlernejo. Do ili alvenas al universitato aŭ alitipa altlernejo, kaj por plustudi en plej diversaj fakoj ili devas havi almenaŭ unusemestran kurson pri kemio. Tiu ĉi libro estas ofte uzata por tiuj studentoj. Ankaŭ por ĉiuj kiuj volas studi flegadon, masaĝadon, radiologion, kaj aliajn sanservajn fakojn. En kelkaj mezlernejoj, kie oni bone preparas la studentojn por universitataj studoj, tiutipa libro estas uzata por instruado de kemio. Ĝi ne estas uzata por studentoj kies fako estas kemio, biokemio, medicino, aŭ inĝenierio, ĉar ili devas studi ĝeneralan kemion pli profunde, do ili uzas aliajn librojn.

 

    Ĉiu ĝenerale edukita homo, speciale tiuj kiuj iel interesiĝas pri naturo, scienco, medi-protektado, ktp, profitos de legado/studado de tiu ĉi verko. La studentoj kiuj nuntempe studas kemion povos helpi. Ili havos kroman fonton, plian klarigon, ĉi-foje en la lingvo kiun ili espereble facile komprenos. Laste, sed ne malplej grave, la originalo en la angla estas sufiĉe multekosta luksaĵo.

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments