El Popola Ĉinio>头条新闻>

Malfermita nova Natura Muzeo de Tianjin

| 2014-01-27
Bookmark and Share


Granda ostaro de dinosaŭro en la natura muzeo  

 

    La 26an de januaro la nova Natura Muzeo de Tianjin estis malfermita al la publiko.

 

    Ĝi situas en la Tianjin-a Kultura Centro sur la areo de 50 mil kvadrataj metroj. Kun la temo de hejmloko, la nova muzeo havas kreojn en koncepto, tem-plano kaj scienc-edukado, kaj estas la unua natura muzeo de tem-unuo kaj panorama eksponado en Ĉinio pri esploro, spertado kaj edukado.

 

    La nova muzeo estas trioble pli granda ol la malnova, ĉu laŭ la areo ĉu laŭ la enhavo, kaj prognozite ĝi akceptos 1.5 milionojn da vizitantoj en ĉiu jaro.

 

    La baza eksponado estas senpage malfermita al la vizitantoj, kiuj povas akiri enirbiletojn per siaj identigaj kartoj. Krome posedantoj de inteligent-poŝtelefonoj povas ricevi informojn pri specimenoj de la muzeo per skanado de dudimensia kodo de Weixin, komunik-sofvaro de inteligent-poŝtelefono.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments