Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Estas ellaboranta la plano pri nova urbanizado de Ĉinio

| 2014-01-27
Bookmark and Share

de WANG SHANSHAN

 

    Estas ellaboranta la plano pri nova urbanizado de Ĉinio. Vizaĝe al la nuna evoluo de la duala strukturo urba kaj kampara de Ĉinio, oni havas ankoraŭ multajn aferojn por fari dum la nova urbanizado, kiaj solvo de la malfaciloj de kamparanoj en urboj, forigo de ĝenoj de la "urba malsano" kaj tiel plu.

 

    Starto de la nova urbanizado

 

    Dum pli ol 30 jaroj post praktikado de la politiko pri reformado kaj pordo-malfermo, la urbanizado de Ĉinio akiris grandajn atingojn. La datumoj montras, ke en la jaro 2012 la proporcio de la urbanizado de Ĉinio superis 52,57%, proksimume ekvivalenta al la monda mezumo tiukampe. En la procezo de urbanizado dum multaj jaroj, centoj da milionoj da kamparanoj iris al urboj kaj iĝis ĉefaj fortoj de la urba konstruado nemankigeblaj.

 


Kamparanoj al urboj  

 

    Sed la vivkvalito de tiuj grandnombraj novaj homgrupoj en urboj estas ne tiel kontentiga. Ili havas ĉiam malfacilojn por integriĝi en la urban vivon pro la eduka nivelo, labora tipo kaj limigo de cens-registro, kaj des pli malfacilas por ili akiri la samajn rajtojn por ĝui la samajn sociajn profitojn kiel urbaj loĝantoj. 

 

    Startigi novan urbanizadon estas decida elekto por solvi ĉi tiujn problemojn.

 

    Ekde la jarfino de 2010, la Ŝtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado de Ĉinio jam komencis startigi kune kun la Ministerio de Financo de Ĉinio, la Ministerio de Tero kaj Riĉfontoj, la Ministerio de Domkonstruado kaj Urba-Kampara Disvolviĝo de Ĉinio kaj aliaj 11 departementoj la ellaboron de la plano pri la urbanizado. Sekve, la "urbanizado" estis skribita en la raporton de la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj estas konsiderita kiel direkto de la disvolviĝo de Ĉinio en la estonteco kune kun nova industriigo, informadiko kaj moderna agrikulturo.

 

    En la 16-a de decembro de 2012, la konferenco de la centra registaro pri la ekonomia laboro punktigis ke urbanizado estas ne nur la historia tasko de la modernigo de Ĉinio, sed ankaŭ la plej granda potencialo por pligrandigi la enlandan konsumon, kaj oni devas aktive gvidi la sanan disvolviĝon de urbanizado.

 

    Oni donas grandan atenton al la plano pri la urbanizado far la nova registaro. Nun, oni petas de la publiko opiniojn pri revizio kaj plibonigo de la plano pri la urbanizado.

 

    La raporto por la unua fojo difinas la vojon de la urbanizado, kaj la reformo de la loĝantara registriĝo iĝas la plej granda "brilo" de la raporto, kiu diras ke plene malfermiĝos la loĝantara registriĝo en malgrandaj urboj, laŭorde liberiĝos tiu en mezgrandaj urboj, laŭgrade malstreĉiĝos la kondiĉoj de enloĝigo en grandaj urboj kaj racie difiniĝos kondiĉoj pri enloĝigo en aparte grandaj urboj por iom post iom transformi agrikulturajn loĝantojn en urbajn.

 

    La raporto diris ankaŭ, ke oni akcelu egaligon de la bazaj publikaj servoj kaj strebu por garantii devigan edukadon, servojn por laborigo, socian sekurecon, bazan san-zorgon, malmult-kostan loĝadon kaj tiel plu al la konstantaj loĝantoj en la urboj.

 

    Dume, la raporto rimarkigas, ke oni efektivigu la plej striktan sistemon pri protekto kaj konservo de agro, renovigu la sistemon pri agro-administrado, optimumigu la strukturon de agro-uzo, plibonigu la efikecon de agro-uzado kaj racie kontentigu la postulon de agro en la urbanizado.

 

    Pli kaj pli graviĝas la "urba malsano"

 

    La nova urbanizado de Ĉinio estas nur en debuto, kaj aktuale en Ĉinio estas 260 milionoj da migrantaj kamparano-laborantoj, la urbanizado de tia grandega nombro da homoj ne povas esti plenumita tre rapide.

 

    El la nunaj migrantaj kamparano-laborantoj en urboj, multaj de la unua generacio sopiras ankoraŭ pri la agro kaj la vivo en la kamparo. Ili volas reveni al la hejmo kun mono gajnita dum kelkjara laboro en urboj. Tamen la nova generacio de kamparano-laborantoj jam kutimiĝis al la vivo en urboj kaj malemas reiri al la naskiĝloko por prilabori la teron, sed ili havas siajn proprajn malfacilojn por sin loki en grandaj urboj.

 

    Ili povas trovi en urbo laboron kun konsiderinda salajro aŭ komerci kun gajno sufiĉa por vivteni la familion, sed en tre longa tempo, ili ne povas kiel urbaj loĝantoj ĝui justan socian asekuron, loĝadan subtenon, edukajn rimedojn kaj tiel plu. Multaj tiuj rimedoj rifuzas ilin pro la sojlo de loĝantara registro.

 


Li Keqiang en inspektado de rekonstruado de loĝkvartalo de ministoj en Pekino  

 

    Pro tio, reformo de la loĝantara registriĝo havas por migrantaj kamparano-laborantoj en urboj la signifon pri sekureco por la maljunaj jaroj, medicinaj servoj, egala rajto por la infanoj en aliro al lernejo, kaj trankvila resto en urbo. Fakuloj opinias ke se la nova urbanizado ne povos liberigi la kamparano-laborantojn de tiuj zorgoj, do ĝi estos destinita al malsukceso.

 

    Samtempe, en Pekino, Ŝanhajo, Kantono furoras seriozaj trafika obstrukco, aerpoluado, manko de akvo-resurso kaj tiel plu. Kun daŭra pligrandiĝo de la urba loĝantaro, multaj publikaj instalaĵoj estos superŝarĝitaj. Vizaĝe al la alveno de novaj loĝantoj al urboj, la tieaj "indiĝenoj" ofte sentas minacon je la kvalito de la vivo, kaj sekve de tio kaŭziĝas ĉiaj konfliktoj inter ili kaj la migrantaj kamparano-laborantoj.

 

    En la jaro 2013 estis por la unua fojo praktikita la politiko, ke mezlernejanoj rajtas ekzameni por eniri en universitaton en loko, kie mankas ilia loĝantara registriĝo, kaj okazis en la lokoj en kiuj estas bonaj edukaj rimedoj, kiaj en Pekino kaj Ŝanhajo, "diskutoj" inter la gepatroj de lokaj lernantoj kaj tiuj el aliaj lokoj, kaj eĉ korpaj konfliktoj. Efektive, la esenco de tiuj konfliktoj kuŝas en konkurenco por edukaj rimedoj limigitaj.

 

    Nuntempe, en Ĉinio estas multe malegalaj la ekonomia nivelo kaj la socia evoluo, ege grandaj la diferencoj inter urboj kaj kamparo kaj inter regionoj, kaj de tio rezultis, ke ondego da homoj fluas al grandaj urboj. Tion diris Zheng Mingmei, vicdirektoro de la departemento pri la strategia planado de la centro de la reformo kaj evoluo de malgrandaj urbetoj sub la Ŝtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado de Ĉinio.

 

    Tamen, simpla pliigo de la kapacito de urboj neniel estas ĝusta vojo por mildigi rapidan kreskadon de la loĝantaro, kaj eĉ povas konduki al pli malbona konsekvenco. Ekzemple, en la lastaj jaroj, iuj marbordaj kaj landinternaj regionoj ne maloftas konfliktoj pro malkonstruo de loĝdomoj por pligrandigo de urbo, kaj troa strebo al granda urbanizado rezultigis "vakajn urbojn".

 

    Kuracado de la "urba malsano" per konstruado de urbaro

 

    Kvankam la vojo antaŭen alfrontas multajn defiojn, sed urbanizado ankoraŭ estas nepra maniero por Ĉinio en reformo de ĝia ekonomia socio. Kaj la scienca kaj racia realigo de urbanizado provas kaj ekzamenas la saĝecon kaj plenuman kapablecon de altnivela decidantaro kaj tiujn de diversnivelaj registaroj.

 

    S-ro Xu Shaoshi, direktoro de la Ŝtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado de Ĉinio, diris laŭ antaŭvidebla aktuala malfacila situacio de la urbanizado, ke sekve la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio agados laŭ la jenaj kvar strategiaj prioritatoj por akceli la sanan disvolvon de urbanizado: orde antaŭenpuŝi transformiĝon de la agrikulturaj loĝantoj al urbaj; optimumigi aranĝon kaj formon de la urbanizado; levi daŭrigeblan kapablon de la urba disvolviĝo; antaŭenigi integriĝon de la urba kaj kampara evoluo.

 

    Pro malekvilibra evoluo de la urboj grandaj, mezgrandaj kaj malgandaj en orienta kaj okcidenta Ĉinio, estas nerealisme liberigi senescepte la loĝantaran registriĝon en urboj.

 


Altaj etaĝdomoj -- novaj loĝejoj de kamparanoj  

 

    La plano de la Ŝtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado de Ĉinio diras, ke la plena liberigo de la loĝantara registriĝo estos praktikata en malgrandaj urboj, ĝia liberigo laŭorda en mezgrandaj urboj kaj racia difino de kondiĉoj pri en loĝigo en grandaj urboj. Dank' al ĉio tio estos solvitaj la rilataj problemoj de la loĝantara registriĝo por kamparano-laborantoj, kaj samtempe estos bonorde mildigita la ŝarĝo de grandaj urboj. 

 

    La konstruado de urbaro povas maksimumigi la avantaĝojn de la urboj grandaj, mezgrandaj kaj malgrandaj. S-ro Yi Peng, esploristo de la centro pri urboj kaj urbetoj sub la Ŝtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado de Ĉinio atentigis, ke konstruo de urbaroj estas la plej bona rimedo por kuraci la urban malsanon. En la nun ekonomie evoluintaj regionoj ĉe la delto de Jangzi-rivero kaj tiu ĉe la delto de la Perla Rivero modelas finkonstruitaj urbaroj. Tia urba strukturo efikas kiel referenca specimeno por la disvolvo de aliaj regionoj en la estonteco.

 

    Ni prenu la regionojn ĉe la delto de Jangzi-rivero kiel ekzemplon. Ŝanhajo estas ĉirkaŭita de Zhenjiang, Nantong kaj aliaj mezgrandaj urboj, sub ili estas ankoraŭ pli malgrandaj urboj. La fervojoj por trajno kun granda rapideco, metroo kaj aliaj modernaj trafikiloj strikte ligas urbarojn, la tieaj loĝantoj povas facile interrilatas kun urboj kaj ĝiaj satelitaj urbetoj, kaj tiuj urbaroj favoras kaj al loĝado de homoj kaj al disvolvo de industrioj.

 

    La raporto pri la plano de la Ŝtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado de Ĉinio pri la urbanizado optimumigas urbarojn en orientaj regionoj de la lando kaj progresigas la evoluon de urbaroj en meza kaj okcidenta partoj de la lando, kaj tio iĝos ĉefa direkto de la evoluo de urbanizado en la estonteco.

 

    "Oni devas raciigi rilatajn sistemojn por la nova urbanizado, tiel ke siajn rolojn ludas la avantaĝoj de grandaj, mezgrandaj kaj malgrandaj urboj," diris Zheng Mingmei.

 

    "Preni la interesojn de la popolo kiel la bazon de la politikofarado" estas la baza elirpunkto de la nova urbanizado. Je la sama tempo kiam pliboniĝas la socia bonfarto de la kamparanoj tra la politiko pri la loĝantara registriĝo, leviĝos la vivnivelo de la urbanoj kun malaltaj enspezoj por eviti dualan variantecon en la urba interno, tio estos ankaŭ unu el la kernaj taskoj de la nova urbanizado. Rekontruado de kabanaroj iĝos grava trarompo. Ĉi tio ebligas ne nur solvi la dualan strukturon ene de urboj, sed ankaŭ malaltigi la sojlon de la urbanizado.

 

    La ĵus finita kunveno de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio decidis plirapidigi la rekonstruadon de kabanaroj kaj en la venontaj kvin jaroj oni konstruos domojn por 10 milionoj da familioj kiuj loĝas en kabanoj, el kiuj 3.04 milionoj da familioj havos novajn domojn en la kuranta jaro. Fakuloj opinias ke la reformado al kabanaraj kvartaloj utilas al plibonigo de la kvalito de la urbanizado, tio ne nur favoras al popolamasoj, kiuj loĝas malfacile, sed ankaŭ helpas rompi la dualan strukturon de la urba interno kaj atingi la sanan, ekvilibran kaj daŭrigeblan disvolviĝon de urboj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments