El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Poemo Novjara Tago

| 2014-01-27
Bookmark and Share

    Wang Anshi (1021~1086):

 

 

 

Novjara Tago

 

Foriĝis en petardo-krakoj malnovjaro.

 

Printempo sendas varmon al festa nektaro.

 

Miloj kaj dekmiloj da domoj en aŭroro,

 

Laŭ mor' ornamas pordojn per nova versparo.

 

0=0/ -0/ -0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ =0/ 0=0/ 0=0/

 

=0/ -0/ =0/ 0=0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ =0/ 0=0/ 0=0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

(Trad. Guozhu)

 

    Wang Anshi (1021~1086), kun adoltiĝa nomo Wang Jiefu, estis lokano de Linchuan (en nuna Jiangxi-provinco). Li estis fama politikisto, pensulo kaj literaturisto en la Norda Song-dinastio (960~1127). En la tria jaro (1070 de Xining-erao sub regado de la imperiestro Song Shenzong, Wang Anshi funkciis kiel ĉefministro kaj praktikis reformadon de politiko. En la unua tago de la unua monato lunkalendare, li verkis tiun ĉi poemon, kiu utiligante materialojn pri moroj de popolanoj, emfazante prezentantajn detalojn en popola vivo, sufiĉe redonas la ĝojan atmosferon renkonte al la Novjara Tago kun densa vivodoro.

 

    La unua verso "Foriĝis en petardo-krakoj malnovjaro",firme ligiĝis kun la poema titolo kaj akcentis la ĝojan atmosferon de novjaro.

 

    La dua verso skribis, ke oni ĝue drinkas novjaran vinon en kompleza zefiro de printempo.

 

    La tria verso skribis, ke la helaj sunradioj brilas super miloj kaj dekmiloj da domoj. Per la vorto "aŭroro" esprimis la pompan pejzaĝon de sunleviĝo, simbolante senlime brilan belan estontecon.

 

    La lasta verso "Laŭ mor' ornamas pordojn per nova versparo" skribis pri la tiama popola moro kaj firme eĥis al la komenca verso,vivece prezentis la bildon de ĉio en renovigo.

 

    Wang Anshi estis kaj politikisto kaj poeto. Nemalmultaj el liaj versaĵoj pri pejzaĝoj havis potencan enhavon pri politiko, kun signifo de metafora simbolo. Tiu ĉi poemo Novjara Tago ĝuste laŭdis la naskiĝon de novaj aferoj tiel vivipova kiel "Printempo sendas varmon". Ĝi ankaŭ enhavis profundan filozofion, montrante la regulon, ke la novaj aferoj ĉiam anstataŭigas la malnovajn pereontajn aferojn.

 

    La tuta poemo legiĝis facile kaj flue, en serena tono. En ĝi harmonie kunfandiĝis la pejzaĝo antaŭ okuloj kun sentoj en poeta koro. Tio vere estis bona poemo kun bela skribo pri sentoriĉa pejzaĝo kaj profunda aludo.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments