El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Poemo Vespere de la Dekkvina de la Unua Monato

| 2014-01-27
Bookmark and Share

Xin Qiji(1140~1207)

 

 

Vespere de la Dekkvina de la Unua Monato

 

— Laŭ la melodio "Qingyu'an" (Verdjada Taso)

 

Mil arbojn disflorigis nokte l' blov' el oriento;

 

Stelar' de l' firmamento

 

Disfalis en la vento.

 

Kaleŝoj luksaj kun stalonoj, ĉie parfum-tento.

 

La pajnoŝalmoj verve sonis,

 

La lun' ascendis kaj descendis,

 

Tutnokte daŭris fajraĵdanc-prezento.

 

0=0/ -0/ =0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ -0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

0-0/ =0/ =0/ =0/

 

0-0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ -0/ -0/ =0/

 

Kun harornamaj bantoj, pingloj el oro kaj arĝento,

 

Babilis ride belulinoj en la homtorento.

 

En homamasoj ŝi lin serĉis longe kun atento.

 

Subite ŝi la kapon turnis,

 

Kaj la amatan viron trovis,

 

Ĉe loko kun malmultaj artaj lumoj en ostento.

 

0-0/ =0/ =0/ =0/ 0=0/ -0/ =0/

 

0=0/ =0/ -0/ =0/ -0/ -0/ =0/

 

0-0/ =0/ -0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/ =0/

 

0-0/ =0/ =0/ =0/

 

0=0/ -0/ =0/ =0/ =0/ -0/ =0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

(Trad. Laŭlum)

 

    Xin Qiji(1140~1207),fama poeto en la Suda Song-dinastio (1127~1279),kun adoltiĝa nomo Xin You'an kaj literatura alnomo Xin Jiaxuan, estis lokano de Licheng (en nuna Jinan de Shandong-provinco).

 

    Postrestis ĝis nun ĉ. pli ol 600 liaj poemoj, kies ĉefa enhavo estis kun potenca patriotismo kaj forta batalemo. Li estis granda korifeo de potenca kaj libera stilo en historio de ĉina poezio.

 

    Tiu ĉi poemo estis unu el liaj ĉefverkoj, versita en 1174 aŭ 1175 p.K. (en la 1-a aŭ 2-a jaro de Chunxi-erao, la Suda Song-dinastio).

 

    La unua strofo akcente versis pri la vivoplena spektaklo kun brilaj lampoj kaj pompaj kantoj kaj dancoj en la Lanterna Festo. En la 15-a nokto de la unua monato lunkalendare, ĉie tra la urbo sorĉis brilaj lampoj, simile al buntaj floroj disflorigitaj dank' al blovo de la printempa zefiro en unu nokto. Ĉiele dissemiĝis fajraĵoj flagrantaj, kvazaŭ la printempa vento blove faligis pluvon da steloj. La spektaklo de maro da lampoj kaj fajraĵa mondo estis vere okulkonfuza!

 

    La dua strofo versis pri la proceso de la pena serĉado de sia amat(in)o. Li serĉis, serĉadis en homaj torentoj. Unuj post aliaj belaj virinoj kaj knabinoj iris preter liaj okuloj. Tamen neniu estis, kiun li celis trovi. Kie do troviĝis lia amatino? “En homamaso li ŝin serĉas longe kun atento./ Subite li la kapon turnis,/ kaj ŝin la amatinon trovis,/ ĉe loko kun malmultaj artaj lumoj en ostento.” Tio sufiĉe bone montris la distingiĝan noblecon de “tiu homo”. Ĉi tie certe estis ia metaforo respegulanta la bonvirtecon de la aŭtoro, kiu post siaj malsukcesoj en politiko, nenial konsentis kamaradiĝi kun kapitulacemuloj. Li preferis vivi en izoliteco por konservi noblan purecon de sia personeco. “Subite” montris la ektrovon. Tiuj versoj estis vere delikate redaktitaj kun profunda senco kaj ideo.

 

    En sia libro Pri la Poezio en la Homa Mondo la erudito s-ro Wang Guowei (1877~1927) citis tiun poemon por ekspliki sian argumenton, ke ĉiu, kiu faras grandan aferon, certe trapasis tri animstatojn kaj la tria, nome la plej alta stato ĝuste estis versita de Xin Qiji en tiu poemo.

 

    En la ĉina lingvo oni ne povas juĝi genron de la vorto “tiu homo” per la ideogramo. Dum ni jes en Esperanto pri la vira genro per -o kaj ina genro per -ino. Laŭlum tradukis, ke virino serĉis amaton, do li komprenis “tiun homon” serĉata viro. Lia kompreno estis malsama ol tiu de plejparto de ĉinaj legantoj, kiuj opiniis, ke la serĉata figuro estas belulino kun nobla virto.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments