El Popola Ĉinio>头条新闻>

Aktivaĵo memora al Claudio Abbado en Ĉinio

| 2014-01-28
Bookmark and Share


Ĉinaj artistoj kaj pekinanoj ĉeestantaj en la aktivaĵo 

 


Claudio Abbado direktis en la Nacia Centro por Prezentaj Artoj en 2009  

 

    La 26an de januaro la klasika muzika kanalo (www.ncpa-classic.com) de la Nacia Centro por Prezentaj Artoj de Ĉinio faris aktivaĵon memoran al itala direktisto Claudio Abbado.

 

    La aktivaĵo daŭris du horojn. Oni povis spekti multajn fotojn de Claudio Abbado sur la ekrano kaj aŭdi multajn verkojn direktitajn de Claudio Abbado. Lü Jia, Zhang Yi kaj aliaj ĉinaj artistoj, kiuj kunlaboris kun Abbado, esprimis siajn memorojn kaj respektojn al la mondkonata muzikisto.

 

    Claudio Abbado, kiu du fojojn vizitis Ĉinion, estis fama itala direktisto, kaj honorita kiel nova direktisto -- reĝo post Herbert von Karajan. Li forpasis en la 20a de januaro 2014 en la aĝo de 80 jaroj.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments