El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping kaj François Hollande reciproke sendis mesaĝon por gratuli la 50-jaran datrevenon de la establo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio

| 2014-01-28
Bookmark and Share


Ĉina prezidanto Xi Jinping (dekstre) kun franca prezidento François Hollande en la 25-a de aprilo de 2013  

 

    La 27-an de januaro Xi Jinping kaj François Hollande reciproke sendis mesaĝon por gratuli la 50-jaran datrevenon de la establo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio.

 

    En sia mesaĝo, Xi Jinping diris, ke en la sama tago de la jaro 1964 ĉina prezidanto Mao Zedong kaj franca prezidento Charles de Gaulle faris historian decidon pri establo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio, tio kreis novan epokon por la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo kaj malfermis novan paĝon de internaciaj rilatoj por egala toleremo, reciproka estimo kaj konfido, reciproka profito kaj kuna gajno. Ĉinio kaj Francio same estas konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj kaj grandaj landoj kun sendependeco kaj memdecidemo, ambaŭ estas grava forto por antaŭenpuŝi la mondan multpolarizon, ekonomian tutterglobiĝon kaj internaci-rilatan demokratiecon. La longtempa, sana kaj stabila disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Francio ne nur konformas al la radikaj interesoj de la du landoj kaj la dulandaj popoloj, sed ankaŭ utilas al la monda paco kaj evoluo. Ĉinio tre zorgas la rilatojn inter si kaj Francio, volas kune klopodi kune kun la franca flanko por antaŭenpuŝi la ambaŭflankajn interrilatojn senĉese surŝtupariĝi sur la nova historia komenco ĉe la punkto de la 50-jara datreveno.

 

    François Hollande diris, ke Francio estas la unua eŭropa lando kiu establis ambasador-nivelajn diplomatiajn interrilatojn kun nova Ĉinio. Prezidento Charles de Gaulle faris tian decidon, ĉar ambaŭ flankoj same havas la spiriton de persistema sendependeco. La nekomparebla sukceso de Ĉinio akirita en la pasintaj kelkdekoj da jaroj certigis tion, ke lia decido estas sufiĉe antaŭvida. Sendependeca spirito kun reciproka respekto kaj alta takso pri la suvereneco kun plurflankismo estas la neskuebla bazo de la rilatoj inter Francio kaj Ĉinio. La lasta ludos pli kaj pli gravan rolon en la internaciaj aferoj, Francio esperas pliigi la kunagojn kun la ĉina flanko en internaciaj kaj tutglobaj aferoj, kune gardi la mondan multpolarizon, kune trakti diversajn malfacilojn kaj tutglobajn defiojn kaj antaŭenpuŝi la rilatojn inter Francio kaj Ĉinio al la nova brilo.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments