El Popola Ĉinio>头条新闻>

Malajzio emisiis poŝtmarkojn por la Jaro de Ĉevalo laŭ la tradicia kulturo de Ĉinio

| 2014-01-29
Bookmark and Share


Montrado de la poŝtmarka bloko en Kuala-Lumpuro, Malajzio  

 

    La 27-an de januaro la poŝtkompanio de Malajzio oficiale emisiis serion da poŝtmarkoj kun la ĉeftemo pri ĉevalo por bonvenigi la Jaron de Ĉevalo laŭ la luna kalendaro de la ĉina tradicia kulturo. Lokanoj kaj poŝtkolektantoj povas aĉeti ilin en ĉiuj ĉenaj butikoj de la kompanio.

 

    Krom la poŝtmarkoj, estas emisiita ankaŭ la samĉeftema poŝtmarka albumo. En ĝi, estas 20 poŝtmarkoj sur ĉiuj paĝoj. La enhavo de la poŝtmarkaj bildoj montras al la publiko la sporton poloo, ĉevalrajdajn policanojn de la urbo Kuala-Lumpuro, honoran gvardion de kavalerioj kaj teamon de ĉevalrajda policano de Malajzio. La emisiita bloko konsistanta el poŝtmarko pri ĉeval-kuro, ĝi havas du specojn je du valoroj, unu el ili kostas 3 ringgit kaj la alia -- 5, kaj inter ili pli altpreza poŝtmarko kun ornamaj punktoj estas printita per speciala orkoloro.

 

    Estis samtempe emisiita la unuataga koverto kaj poŝtmarka libreto.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments