El Popola Ĉinio>头条新闻>

UN konservis memorojn pri viktimoj de holokaŭsto

| 2014-01-29
Bookmark and Share


Ban Ki-moon vizitis Auschwitz-koncentrejon en la 18a de novembro 2013.  

    La 27an de januaro la ĉef-stabejo de UN faris aktivaĵon "vizito al holokaŭsto" memore al la viktimoj de holokaŭsto dum la Dua Mondmilito.

 

    Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, adresis en video-parolo samtage, ke ĉiujare en la datreveno de la liberigo de Auschwitz-koncentrejo ni konservas memorojn pri la viktimoj de la holokaŭsto. Starigo de UN estas eviti denovan okazigon de iu ajn teruraĵo. Oni devas esti singarda por malebligi antaŭjuĝan kaj ekstremisman ideologion, malstreĉitajn rilatojn inter klanoj kaj diskriminacion al minoritataj etno-grupoj. Li alvokis, ke ĉiuj klopodu man-en-mane por iri al la mondo, en kiu ĉiu havas egalajn rajtojn kaj dignon.

 

    John W. Ashe, prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de UN, diris, ke ni salutas la vivantojn kaj la mortintojn -- la postvivantoj, kiuj rakontas la historion, kaj sennombraj homoj, kiuj ne havas la ŝancon rakonti kaj estis kruele mortigitaj. Teruro kaj kruelo de la holokaŭsto profunde konsciigas nin, ke la krimo eterne malaperu sur tiu ĉi planedo. La Ĉarto de UN celas ĉesigi tiujn terurajn krimojn, kiuj atencas la dignon de la homaro, kaj ni havas la respondecon ne ripeti la suferon de la holokaŭsto, kaj la memoroj de viktimoj estu ĉiam respektataj.

 

    Ĉirkaŭ tiu tago la ĉef-stabejo de UN okazigas ekspozicion, diskuton kaj projektadon de dokumento-filmoj memore al la viktimoj de la holokaŭsto.

 

(Redaktoroj: Su Yijun kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments