El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio kaj Eŭropo havis la 4-an strategian dialogon

| 2014-01-29
Bookmark and Share


Yang Jiechi kaj Ashton intervidiĝas kun ĵurnalistoj.  

 

    La 27-an de januaro okazis la 4-a strategia dialogo inter Ĉinio kej Eŭrpolo. Yang Jiechi, ĉina ŝtata konsilanto, Catherine Ashton, altnivela reprezentanto de UN pri eksteraj aferoj kaj sekureco, kaj vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono, kune prezidis la dialogon.

 

    Yang diris, ke Ĉinio subtenas integriĝon de Eŭropo kaj respektas la disvolvan vojon de Eŭropo. Laŭ la ĉina flanko, Eŭropo estas tre grava strategia forto por konstrui multpolusecon de la mondo, kaj la du flankoj estas tre bonaj partneroj. La Komunista Partio de Ĉinio jam decidis fari fortan reformon, kaj samtempe Eŭropo komencis forlasi ŝuldan krizon. La venontaj dek jaroj liveros tre gravan ŝancon al disvolviĝo de la duflankaj rilatoj. Ni devas havi strategian interfidon, subteni unu la alian pacan disvolviĝon, fortigi kunlaboron kaj disvolvi la ekonomion. La du flankoj devas ankaŭ kunlabori en internaciaj aferoj, protekti justecon en la internacia socio, kaj fari kontribuon al la paco, stabileco kaj prospero de la mondo.

 

    Ashton esprimis, ke la strategia kunlaboro inter Eŭropo kaj Ĉinio antaŭenpuŝis disvolviĝon de la du flankoj en la pasintaj jaroj. Pli fortis la politika interfido kaj ekonomia kunlaboro. Pro ĉina subteno al Eŭropo en la batalo kontraŭ la ŝulda krizo, Ashton esprimis dankemon reprezentante Eŭropon, kiu volas kun Ĉinio havi multan kunlaboron en disversaj kampoj laŭ la strategia plano de Eŭropo kaj Ĉinio. La eŭropa flanko havos komunikadon kun Ĉinio en internaciaj kaj regionaj aferoj por realigo de la paco kaj disvolviĝo de la mondo.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments