El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Kiel naskiĝis la korea traduko de La Danĝera Lingvo ?

| 2014-01-29
Bookmark and Share

de CHOI Man-won (DekMil)

 

    Tuj antaŭ la 45-a Korea Kongreso de Esperanto okazinta en la urbo Incheon, inter la 26-a kaj la 27-a de oktobro de 2013, estis finfine eldonita la korea traduko de La Danĝera Lingvo. Por ĝia naskiĝo multaj esperantistoj kunlaboris energie kaj sindoneme pli ol 7 jarojn ekde la komenco de la tradukado.

 


 S-ro CHOI Manwon dum vizito al la redakcio de El Popola Ĉinio 

 

    Ĉirkaŭ la somero de 2010, mi komencis oficiale traduki la libron kun la celo eldoni ĝin antaŭ la 44-a Korea Kongreso de Esperanto, kio estis decidita okazi en mia hejmurbo Gŭangĵu. Krom mia labortempo, mi dediĉis miajn preskaŭ tutajn tempon kaj energion por la tradukado. En marto de 2012, la unua manuskripto estis preta, sed mi ne povis kontentiĝi pri la kvalito de la tradukaĵo. Fine de aŭgusto de 2012, mi petis al la eldonejo Galmuri prokrasti la eldonon de la libro. Unu jaron plu daŭris la korektado, ĉefe pri la kvara ĉapitro kaj finfine la korea traduko aperis la 21-an de oktobro de 2013, nur kelkajn tagojn antaŭ la 45-a Korea Kongreso.

 

    Precipe tri homoj ege kontribuis por plibonigi la tradukon. S-ro Ulrich Lins, la aŭtoro, ĉiam senlace respondis miajn demandojn, ĉefe pri nomoj de homoj, metaforaj esprimoj de eŭropanoj ktp. S-ro HOU Zhiping el Ĉinio kaj s-ro TANI Hiroyuki el Japanio helpis min pliĝustigi la originalon de Lins, farante neklarajn priskribojn pli klaraj aŭ aldonante preterlasitajn konkretajn informojn.

 


La diskutkunsido pri La Danĝera Lingvo en Seulo

 

    Vespere de la 3-a de novembro de 2013, la eldonejo Galmuri aranĝis en Seulo videoprelegon de s-ro Lins, kiu tiam estis en Japanio. La prelego ĉefe celis tiujn, kiuj ne bone scias pri Esperanto, kaj ĉeestis ĝin 27 personoj. La preleganto ĉefe parolis pri "espero" kaj "danĝero" de Esperanto. Unu monaton de la prelego okazis ankaŭ alia kunveno, en kiu oni diskutis pri la signifo de la verko kaj ĝia korea traduko.

 

    "Espero" kaj "danĝero" de Esperanto

 

    Kion priskribas la libro La Danĝera Lingvo? La libro konsistas el kvar ĉapitroj:

 

    1. Suspekto kontraŭ nova lingvo;

 

    2. "Lingvo de judoj kaj komunistoj";

 

    3. Persekutoj en orienta Azio;

 

    4. "Lingvo de etburĝoj kaj kosmopolitoj".

 

    Kiel legantoj povas supozi, la unua kaj dua ĉapitroj ankaŭ parolas pri tio, kial Zamenhof kreis la novan neŭtralan lingvon kaj pri la suspektoj de homoj pri ĝi. La tria ĉapitro skribas pri la persekutoj kontraŭ Esperanto en Ĉinio, Japanio, Sud-Koreio kaj Taiwan. La kvara ĉapitro estas la plej ĉefa kaj grava parto de la libro. En tiu ĉaptiro legantoj povas legi kial kaj kiel Esperanto, esperantistoj kaj la Esperanto-movado estis persekutitaj en Sovetio kaj aliaj socialismaj landoj.

 


La korea traduko de La Danĝera Lingvo  

 

    Zamenhof esperis, ke Esperanto rolu kiel ponto inter homoj, kiuj parolas malsamajn lingvojn. Kelkaj pioniraj esperantistoj tamen uzis la lingvon por siaj politikaj kaj sociaj celoj. Tio kaŭzis atakojn kaj subpremadon de kontraŭuloj. Precipe politikaj potenculoj, i. a. registaroj de komunismaj kaj faŝismaj ŝtatoj, timis, ke iliaj popoloj rekte kontaktos eksterlandanojn kaj interkomunikiĝos kun ili sen la kontrolado kaj permesoj de la registaroj. Esperanto celas realigi egalecan uzon de lingvo kaj pacon trans gentoj, rasoj, lingvoj ktp., inter la popolamasoj. Do la celo de Esperanto kaj tiu de socialismo, inkluzive de komunismo, estis tre similaj. Tamen Esperanto kaj ĝia movado ne povis eviti neimageble grandskalajn persekutojn fare de politikaj potenculoj.

 

    Nun finiĝis la persekutado kontraŭ Esperanto kaj ĝiaj amikoj. Esperanto ne plu estas danĝera lingvo kiel diras la titolo de la libro. Ĉiuj homoj libervole povas lerni kaj uzi la lingvon, sed diversaj aliaj kialoj baras ĝian disvolviĝon. Kiel konkeri nuntempajn barojn, kiuj estas malsamaj al tiuj kiujn frontis niaj antaŭuloj, kaj trovi novan vojon por la renesanco de Esperatno movado? Tiun ĉi demandon esperantistoj devas respondi.

 

    *Notoj de la redakcio

 

    1. La Danĝera Lingvo

 

    La libro La Danĝera Lingvo unue aperis kiel maldika broŝuro en 1973. En 1974 ĝia enhavo estis presita kiel ĉapitro de la verko Esperanto en perspektivo. Nova, ampleksigita versio sekvis en 1988, kaj la dua eldono aperis en 1990. Ĝis nun aperis traduko en la lingvoj japana (1975), germana (1988, mallongigita), itala (1990), rusa (1999) kaj litova (2005).

 

    2. Pri la tradukinto

 

    S-ro CHOI Man-won, alinome DekMil, naskiĝis en 1966. Kiel lernanto en supera mezlernejo li hazarde aŭdis pri Esperanto kiel bona ilo por vojaĝi. Dum la universitata vivo s-ro Choi vere renkontis la lingvon ne kiel bonan komunikilon por mondvojaĝoj, sed kiel batalilon por sociaj ŝanĝoj legante librojn de Lenin kaj Mao Zedong en Esperanto. Dank' al Esperanto li studis dek jarojn en Ĉinio, pri la Ĉina Komunista Partio kaj pri la ĉina politiko. Tiam s-ro Choi aktive partoprenis Esperantajn kunsidojn en Pekino kaj kunlaboris kun la Ĉina Radio Internacia pli ol unu jaron. Nun en Sud-Koreio li instruas studentojn pri politikoj de Ĉinio kaj Nord-Koreio.

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments