Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

La sistemo de la familia registro kaj hommigrado en Ĉinio

| 2014-02-07
Bookmark and Share

de LIU BIAN

 

    La familia registro en Ĉinio estas fundamenta administra sistemo de la ŝtato. La antikva familia registro de Ĉinio rekte koncernis la terposedan sistemon kaj estis rimedo por regi la loĝantaron surbaze de la familio kaj patriarka klano.

 

    Post la fondiĝo de la nova Ĉinio, la registaro anstataŭigis la malnovan sistemon per la nova kaj laŭleĝe donis novkompilitajn kajerojn por la registrado. Sed pro tradicio, kulturo kaj la plana ekonomio, la nova familia registro ĝenerale konservis la kernon de la tradicia sistemo. Ekzemple ĝi estis profunde afekciita de la homa "rango", inter la registroj en urboj kaj tiuj en la kamparo estis granda diferenco, kaj la urbanoj kaj la kamparanoj estis traktataj malsame. La registro estis kutime heredita krom en esceptaj okazoj: ekzemple diplomiĝo el universitato. Pro tio plej granda parto de infanoj de kamparanoj estis registrita kiel kamparanoj. La registro-sistemo ankaŭ funkciis por teni la socian ordon.

 

    Sekve de la profundiĝo de la reformado en la ekonomia sistemo de Ĉinio, pli kaj pli evidentiĝas mankoj de la nuna sistemo de la familia registro, kaj koncernaj reformoj estas urĝe bezonataj. La reformado de la sistemo estis enlistigita kiel unu el la plej gravaj laboroj de la jaro 2013 en la tutlanda videotelefona kunsido pri politikaj kaj juraj laboroj okazinta en la 7-a de januaro 2013.

 

    La ĉina sistemo de la familia registro estas politika rimedo de la registaro por administri la loĝantaron laŭ familioj. La registriĝo montras la laŭleĝecon de persono vivi en sia loko. De longe, la administrado de la loĝantaro en Ĉinio estas establita kaj praktikata sur la bazo de ĉi tiu sistemo. La aparta trajto de la ĉina familia registro kuŝas en tio, ke laŭ la hejmloko kaj familiaj rilatoj oni distingas la registrojn en la kamparo disde tiuj en urboj. Tio ludis pozitivan rolon en la tempo de la plana ekonomio. Sed nuntempe pli kaj pli oftiĝas interŝanĝoj inter la kamparo kaj urboj, farante la hommigradon pli kaj pli grandnombra. Pro tio pli kaj pli grandiĝas la ŝanĝebleco de la socia statuso, kaj sekve pli kaj pli intime kunligiĝas la registriĝo de individuoj kaj iliaj diversaj interesoj. La sistemo elvokas pli kaj pli multe da diskutoj kaj riproĉoj, do la reformado de la familia registro estas urĝa bezono de la popolanoj, precipe tiuj kiuj estas registritaj en la kamparo. En la fino de 2005, Ĉinio jam komencis fari tian reformadon. Ĝis marto de la jaro 2009, sume 13 provincoj, urboj kaj aŭtonomaj regionoj abolis la diferencigon inter la kampara registro kaj la nekampara.

 

    La funkcioj kaj influado de la famili-registra sistemo de Ĉinio ne restas sen ŝanĝoj. Ĝi ŝanĝiĝadis senĉese kaj la procezo de la ŝanĝiĝo havis 3 etapojn: en la unua etapo estis akcentita la funkcio de registrado por administraj celoj, kaj la siatempa politiko celis registri la personajn loĝlokojn kaj bazajn informojn, ne tuŝante liberan migradon kaj distribuon de interesoj inter la civitanoj; en la dua oni emfazis la funkcion limigi la liberecon de la loĝantaro elmigri aliloken, kaj tio ĉefe temis pri la pli rigora limigo kaj reguligo kontraŭ la hommigrado inter la kamparo kaj urboj; en la tria la sistemo koncernas la distribuadon de interesoj, kaj tio plej multe montriĝas en la flankoj de dungiĝo, edukado, loĝado, medicino, socia asekuro kaj aliaj bonstataj rajtoj kiuj rilatas al la interesoj de la civitanoj.

 

    La enhavo de la nuna reformado temas pri la transiro el duala sistemo kiu distranĉas urbojn kaj la kamparon al unueca sistemo kiu nuligu la limon inter la loĝantaroj kampara kaj nekampara. Tio donos egalecon al ĉiuj civitanoj, plene realigos la rajtojn de la popolanoj por loĝado kaj transmigrado kaj forigos la diferencigajn funkciojn gluitajn sur la familia registro por la vera egaleco de la loĝantaro fronte al evoluaj ŝancoj.

 

    Samtempe la sistemo de la familia registro kiu formiĝis en la tempo de la plana ekonomio jam fariĝis granda institucia ĝeno kontraŭ la sana disvolviĝo de la socio. En la nuna situacio tia sistemo kaŭzas al grandnombraj civitanoj la "disiĝon inter homo kaj registro" kaj konsekvencajn gravajn problemojn sociajn kaj politikajn: centmiloj da kamparan-laboristoj dungiĝas en la marbordaj regionoj en divers-specaj industrioj. El la vidpunkto de la registriĝo dekmiloj da oficistoj loĝas en urbegoj kiel alilokanoj kaj same dekmiloj da homoj okupiĝas pri diversaj industrioj aŭ komercas tie kie ili ne estas laŭleĝe registritaj. Tiuj tri specoj da homoj multe kontribuas al sia loĝurbo per la pagado de imposto, sed ili ne povas ricevi la publikan servadon kaj komunajn bonojn, kiujn ili meritas ricevi.

 

    Aliflanke la laborantoj el aliaj lokoj restas ekster la normala reguligo fare de la lokaj registaroj. La urba registaro povas eviti sian respondecon doni bonstaton al alilokaj laborantoj. Sekve tiuj civitanoj estas forlasataj ekster la administrado de la lokaj registaroj.

 

    Pro tio ke la loĝantaroj urba kaj kampara respektive havas malsamajn sociajn statusojn, ankaŭ sociaj resursoj distribuataj al ili ne estas identaj. Tiuj homoj kiuj havas la famili-registran dokumenton kiel urbano povas ricevi pli riĉajn sociajn distribuaĵojn, kaj ili ricevas multe da privilegioj en la flankoj de edukado, pensio, labor-bonstato, socia asekuro, medicina servo kaj aliaj, dum la kamparanoj ne povas akiri ilin je la sama nivelo. Tia situacio rekte kaj malrekte grandigas la diferencojn inter urboj kaj kamparo rilate al la enspezo. La maljusteco en la distribuado de la sociaj resursoj kaŭzas la malekvilibron de la enspezo. Tio estas pro la fakto, ke en la urbo-kampara duala strukturo la fluado de resursoj ne estas decidita de la merkato sed de la registaro laŭ la principo pri la urbo-kampara disigo.

 

    Tia sistemo senigas la kamparanojn je la rajtoj elekti siajn loĝlokon kaj laboron, devigante ilin fari laborojn en lokoj kun malgranda enspezo. Ĝuste tiel aperas malegaleco en komencaj kondiĉoj por dungiĝo kaj entreprenado inter urbanoj kaj kamparanoj: urbanoj havas ŝancon dungiĝi en ŝtataj entreprenoj kaj stabile labori tie, dume estas ege malfacile por la kamparanoj labori en tiaj entreprenoj, por ne paroli pri la dungiĝo en monopolaj entreprenoj. Kamparanoj estas dungataj kiel portempaj laborantoj eĉ se ili pene sukcesas dungiĝi en tiaj industrioj, kaj ne povas ĝui samnivelajn enspezojn kaj pritaksojn kiel tiuj de "oficialaj" laborantoj.

 

    En Ĉinio estas proverbo "transmovo mortigas arbojn sed transmigro vivigas homojn". Tamen la "ĉinstila" hommigrado ŝarĝata per sia famili-registra sistemo ofte kaŭzas "statusan perdiĝon" de homoj: la kamparanoj ĉiam restas senradike kiel "fremdlokanoj" aŭ "kamparan-laborantoj"-- nek veraj laboristoj, nek efektivaj agrikulturistoj, ili ne povas adaptiĝi al la ĉirkaŭa medio ie ajn. Dum la pasintaj tri jardekoj post la komenco de la pordomalfermo de la lando, oni spertis la bonojn elkondukitajn de la socia migrado, sed se ni vidas konkretajn individuojn, multaj elmigrintoj ĉiam silente eltenas la katenon de la maljusta sistemo, kaj samtempe tio limigas la optimumigon de la hommigrado.

 

    Pro la kunpremado de konfliktantaj bezono por migrado kaj malvolo allasi tion, diverslokaj registaroj komencis praktiki laŭgradajn rimedojn, metante kondiĉojn enpermesi parton da fremdlokanoj per rigoraj regularoj pri diplomaj kaj teknikaj postuloj. Tio estas tiel nomata "instigo de racia hommigrado". Tamen jam multaj jaroj pasis, kaj nur tre malmultaj homoj profitis el tia politiko. Plejparto da homoj povas nur suspiri, precipe tiuj kiuj laboras en malaltnivelaj postenoj sen diplomo kaj sen teknikaj kvalifiko. Kvankam tiuj ĉi homoj same faras kontribuon al la loka evoluado, ili povas nur vagadi ĉe la rando de libera hommigrado kaj malfacile por ili enradikiĝi en urboj.

 

    Fakte ne estas distingo de racia hommigrado disde malracia. La kamparan-laborantoj ne blinde elmigras, sed racie elektas sian laboron pro la vivpremo aŭ sia aspiro. Formigrante el sia hejmloko oni povas sperti multon kaj altigi sian kapablon, la elmigrado ebligas al homoj elekti la plej bonan ŝancon de dungiĝo kaj sin plenplene disvolvi. Tio helpas realigi la optimuman dispozicion de homfortoj. Samtempe, malantaŭ socia migrado, ekzistas ankaŭ paro da "nevideblaj manoj" kiu ekvilibrigas la raciecon kaj ordon de la migrado. Do, ni povas diri, ke fluida socio estas rapide kaj sane evoluanta socio. La hommigrado certe foruzas personan tempon, sociajn resursojn kaj tiun de administrado, kaj eĉ maltrankviligas iujn kiuj konsideras ke la "blinda" migrado kaŭzus malbonan influon al la socio kaj individuoj, tamen ĝuste la sistemo sur la bazo de tia konsidero alportis la gravajn rezultojn kiuj nun estas antaŭ niaj okuloj.

 

    Hommigrado estas nepra sekvo de la socia evoluo. Ĝi povas helpi komunikadon inter homoj, taŭgan dispozicion de la laborfortoj kaj ekvilibran disvolviĝon de la socio. La rapida kreskado de la ekonomio certe kaŭzas grandnombran hommigradon. Ekzemple en Usono, Aŭstralio kaj Hongkongo samtempe ekzistas transmigrado de la loĝantaro plej ofta kaj ekonomia disvolvado plej rapida. El la sociologia vidpunkto homoj migras "desube supren" kaj "desupre suben"; se al iu socio mankas tia suprenira kaj subira fluidecoj, ĝi fariĝas rigida. Tiam la ĉefa danĝero estas, ke eĉ malforta bato povus tuj detrui ĝian strukturon. Senĝena hommigrado povas akceli senĉesan transformiĝon de la socia strukturo.

 

    La solvo de diversaj problemoj de la famili-registra sistemo povos plene realigi la liberan migradon, profundigi la ekvilibran distribuadon de interesoj post la komenco de la rilata reformado kaj efektivigi la egalecon de ŝancoj por la civitanoj en la flankoj de dungiĝo, eduko, persona evoluo kaj aliaj. En la fina stadio tio efektivigos la egalecon kaj justecon de la harmonia socio.

 


La nuna famili-registra kajero 

 


La unua paĝo de la famili-registra kajero sur kiu estas registritaj informoj de la mastra familiano 

 


Informa paĝo pri kunvivanta familiano 

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments