El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Kvar prelegoj en la 40a Malferma Tago la 10an de majo

| 2014-02-07
Bookmark and Share

    La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas vizitantojn al la MalfermaTago, kiu okazos jam por la 40-a fojo sabaton, la 10-an de majo. La unua Malferma Tago de la CO estis en novembro 1994 kaj ekde tiam tiu ĉi ŝatata aranĝo okazas dufoje en ĉiu jaro.

 

    Kun kvar prelegoj la programo estos pli ampleksa ol kutime. Sub la titolo Interlingvistiko - ĉu nur intelekta ludaĵo?, Detlev Blanke prezentos scienc-strategiajn konsiderojn kaj kelkajn germanajn spertojn tiurilate. En sia prelego La gramatika domo de Esperanto Wim Jansen uzos la domon kaj ĝiajn konstru-aspektojn kiel metaforon por prezenti trajtojn de la Esperanta gramatiko el la vidpunkto de la funkcia gramatiko.

 

    Lige kun la 90-a datreveno de la verkistino Marjorie Boulton, tri tagojn pli frue, Humphrey Tonkin parolos pri ŝi kaj ŝia verkaro. Fine, sub la titolo Nefertito kaj Eĥnatono - drameca epizodo el la egipta historio, Wera Blanke prezentos apenaŭ konatajn eventojn antaŭ 3 mil jaroj en la antikva Egiptio.

 

    En la programo estos ankaŭ prezentado de libroservaj novaĵoj kaj de filmoj. Aldone al specialaj ofertoj la vizitantoj povos profiti de ĝenerala sesona rabato en la libroservo, butikumi en la bazaro de esperantaĵoj kaj gajni premiojn en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaŭ senpagaj, estos varmaj la tutan tagon. La programo daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Liu Zijia

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments