El Popola Ĉinio>Por Via Sano>

Malvarmumo-preventa gimnastiko (I)

| 2014-02-07
Bookmark and Share

    Ĝi estis kompilita kune de kuracistoj kaj instruistoj. Vintre de 1974 ĝi estis eksperimentata inter lernantoj de la mez- kaj element-lernejoj de la urbo Xinxiang en Henan-provinco. El 5 640 ekzercantoj de la gimnastiko malvarmumiĝis nur 8.3% kaj el 5 843 neekzercantoj 11.8%. Samtempe kun tio, oni faris la saman eksperimentadon en aliaj ses urboj de la provinco. El 2 917 ekzercantoj de la gimnastiko malvarmumiĝis 7.74% kaj el 3 065 neekzercantoj 16.35%.

 

    En la jaro 1975 la gazeto "Sportaj Novaĵoj" kaj la Ĉina Centra Televidstacio sinsekve prezentis la malvarmumo-preventan gimnastikon, kio ricevis varman aprobon.

 

    La gimnastiko konsistas el frotado de neŝirmitaj korpopartoj, masaĝado kaj batado de akupunkturaj punktoj kaj gimnastikaj movoj. Masaĝado de akupunkturaj punktoj estas kuraca rimedo de la ĉina medicino. Masaĝado de la akupunkturaj punktoj elektitaj por la gimnastiko povas preventi malvarmumon, kuraci naztruan obstrukcon, nazkataron kaj febron. Oftaj masaĝado kaj batado de certaj tiaj punktoj povas sanigi la korpon kaj preventi malvarmumon.

 

    En la komenco la ekzercanto devas dufoje fari ok paŝojn en la sama loko.

 

 

    I. Frotado de la manoj (dufoje ok movoj)

 

    La starta pozicio: Stari rekte kun la kruroj etenditaj sur la vertikaloj de la ŝultraj flankoj.

 

    Movoj:

 

    1. Levi la brakojn ĝis la brusto kun natura kubuta kurbiĝo, iom kurbigi la manplatojn, forte premi la maldekstran manplaton al la dekstra mandorso, movi la maldekstran manon suben kaj internen kaj la dekstran manon supren kaj eksteren ĝis la dekstra manplato estas forte premita al la maldekstra mandorso.

 

    2. Movi la maldekstran manon supren kaj eksteren kaj la dekstran manon suben kaj internen, ĝis la maldekstra manplato estas forte premita al la dekstra mandorso.

 

    3, 5, 7. Ripeti la movojn de 1.

 

    4, 6, 8. Ripeti la movojn de 2.

 

    Je la lasta oka movo la ekzercanto devas repreni la startan pozicion.

 

    II. Frotado de la vizaĝo (dufoje ok movoj)

 

    La starta pozicio estas la sama kiel tiu de I.

 

    Movoj:

 

    1. Kurbigi la kubutojn, kunigi la fingrojn kaj meti la longajn fingrojn flanken de la nazo, froti la vizaĝon de tie ĝis la frunta hararo, movi la manplatojn eksteren kaj suben laŭ la hararo ĝis la mentono kaj supren ĝis la nazaj flankoj.

 

    2, 3, 4, 5, 6, 7, 8. Ripeti la movojn de 1.

 

    Je la lasta oka movo la ekzercanto devas repreni la startan pozicion.

 

    III. Frotado de la kolo (dufoje ok movoj)

 

    La starta pozicio estas la sama kiel tiu de I.

 

    Movoj:

 

    1. Kurbigi la kubutojn, kunigi la fingrojn, meti la manplatojn sur la du flankoj de la kolo kaj froti ĝin antaŭen kaj malantaŭen.

 

    2, 3, 4, 5, 6, 7, 8. Ripeti la movojn de 1.

 

    Je la lasta oka movo la ekzercanto devas repreni la startan pozicion.

 

    Postulo: Dum la frotado de la manoj, vizaĝo kaj kolo, la manplatoj tiel forte frotu la koncernajn partojn, ke la ekzercanto sentas varmon.

 

    IV. Brusto-ekspansiiga ekzerco (dufoje ok movoj)

 

    La starta pozicio estas la sama kiel tiu de I.

 

    Movoj:

 

    1. Duonpugnigi la manojn kun la mandorsoj supren, kurbigi la brakojn horizontale antaŭ la brusto kaj forte svingi ilin malantaŭen.

 

     2. Refoje svingi la brakojn malantaŭen.

 

    3. Levi la brakojn horizontale antaŭen kun la mandorsoj malsupren kaj forte svingi ilin flanken kaj malantaŭen.

 

    4. Refoje svingi la brakojn flanken kaj malantaŭen.

 

    5, 6. Ripeti la movojn de 1, 2.

 

    7, 8. Ripeti la movojn de 3, 4.

 

    Je la lasta oka movo la ekzercanto devas repreni la startan pozicion.

 

    V. Masaĝado de la akupunkturaj punktoj Jinghiang (kvarfoje ok movoj)

 

    La starta pozicio estas la sama kiel tiu de I.

 

    Movoj:

 

    1. Duonpugnigi la manojn, premi la akupunkturajn punktojn Jinghiang per la montraj fingroj kaj turni la fingrojn eksteren kaj internen.

 

    2, 3, 4, 5, 6, 7, 8. Ripeti la movojn de 1.

 

    Je la lasta oka movo la ekzercanto devas repreni la startan pozicion.

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)  

   

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments