El Popola Ĉinio>Por Via Sano>

Malvarmumo-preventa gimnastiko (II)

| 2014-02-07
Bookmark and Share

 

    VI. Masaĝado de la akupunkturaj punktoj Fengĉi (kvarfoje ok movoj).

 

    La starta pozicio estas la sama kiel tiu de I.

 

     Movoj:

 

    1. Kurbigi la kubutojn, kunigi la fingrojn, premi la akupukturajn punktojn Fengĉi per la fingroj montraj, longaj kaj ringaj kaj turni la fingrojn eksteren kaj internen.

 

    2, 3, 4, 5, 6, 7, 8. Ripeti la movojn de 1.

 

    Je la lasta oka movo la ekzercanto devas retiri la maldekstran piedon kaj stari rekte.

 

    Postulo: La masaĝado de la akupunkturaj punktoj Jinghiang kaj Fengĉi postulas, ke la ekzercanto precize trovu ilin. La akupunkturaj punktoj Jinghiang troviĝas en la sulkoj inter nazloboj kaj vangoj, kaj la akupunkturaj punktoj Fengĉi troviĝas flanke de la nuko en la hararo. La turnoamplekso estu ne tro granda sed tiel forta, ke la ekzercanto sentu doloron kaj pezecon.

 

    VII. Batado de la akupunkturaj punktoj Zusanli (kvarfoje ok movoj)

 

    La starta pozicio: en pozicio de rekta staro.

 

    Movoj:

 

    1. Movi la maldekstran piedon maldekstren unu paŝon, por ke la piedoj staru sur la vertikaloj de la ŝultraj flankoj, levi la etenditajn brakojn antaŭen kaj oblikve supren kun la manplatoj antaŭen.

 

    2. Klini la korpon antaŭen kaj tuŝi grundon per la fingro-pintoj.

 

    3. Ripeti la movojn de 2.

 

    4. Pugnigi la manojn kaj bati la akupunkturan punkton Zusanli de la maldekstra kruro per la svingiĝanta maldekstra pugno, la dekstra brako nature svingiĝas iom supren.

 

    5. Bati la akupunkturan punkton Zusanli de la dekstra kruro per la svingiĝanta dekstra pugno, la maldekstra brako nature svingiĝas iom supren.

 

    6. Ripeti la movojn de 4.

 

    7. Ripeti la movojn de 5.

 

    8. Repreni la pozicion de rekta staro.

 

    Rimarko: La duan fojon la ekzercanto devas unue movi la dekstran piedon kaj bati la dekstran kruron. La trian fojon la ekzercanto ripetu la movojn de la unua fojo kaj la kvaran fojon la movojn de la dua fojo.

 

    Postulo: La bato de la akupunkturaj punktoj Zusanli precize trafu la akupunkturan punkton. Ĝi estas ekstere flanke de genuo, je 10 cm. malsupre de ĝi.

 

    VIII. Finaj movoj (dufoje ok movoj)

 

    La starta pozicio: en pozicio de rekta staro.

 

    Movoj:

 

    1. Duonpugnigi la manojn, levi la etenditajn brakojn flanken horizontale kaj samtempe la malstreĉitan, maldekstran kruron je 45 gradoj.

 

    2. Mallevi la maldekstran kruron kaj krucigi la manojn antaŭ la ventro.

 

    3. Ripeti la movojn de 1, sed levi la dekstran kruron anstataŭe.

 

    4. Ripeti la movojn de 2.

 

    5, 6, 7, 8. Ripeti la movojn de 1, 2, 3, 4.

 

    Je la lasta oka movo la ekzercanto devas repreni la pozicion de rekta staro.

 

    Postulo: La finaj movoj postulas, ke la ekzercanto malstreĉu la muskolojn kaj faru la movojn harmonie; kviete spiru per la nazo.

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments