El Popola Ĉinio>头条新闻>

En Hongkongo estis trovita bombo ĵetita de la usona armeo dum la Dua Mondmilito

| 2014-02-07
Bookmark and Share


La loko, kie oni trovis la bombon 

 


Gastoj evakuataj  

 

    Posttagmeze de la 6-a de februaro la hongkong-a polico fermis areon oriente de la vojo Queen de la distrikto Wan Chai de Hongkongo. Ĉar tie oni trovis bombon, kiu eble estis ĵetita de la usona armeo al instalaĵo de la japana armeo agresanta Ĉinion dum la Dua Mondmilito. Post ekzameno oni konstatis, ke en la bombo ankoraŭ restas fuzeo kaj ĝia eksplodaĵo ankoraŭ estas efika. Pro tio la polico ne kuraĝas senprepare movi ĝin.

 

    Yuan Hanrong, supera superintendanto de la traktada grupo de bomboj de polico, diris, ke la bombo havas grandan forton, ĝi povas serioze detrui konstruaĵojn interne de 10 metroj fore de si, povas kaŭzi tujan disfalon de proksimaj konstruaĵoj kaj seriozan detruon de la orienta vojo Queen. La polico finfine decidis, ke oni traktados la bombon laŭ du paŝoj: unue tranĉi la eksplodaĵon per malalt-temperatura maniero kaj poste elpreni la eksplodaĵon.

 

    La loko, kie oni trovis la bombon, troviĝas en la konstruejo de la Hotelo Grand Emperor. Laŭ propono de la traktada grupo de la bombo kaj por sekureco de la amaso la polico evakuis homojn, kiuj loĝas en areo interne de 200 metroj fore de la bombo, inkluzive de tiuj en du hoteloj, tiuj de la Honkong-a filio de la Xinhua-a Novaĵ-agentejo. Konsiderante el sekureco mil evakuitaj gastoj de la du hoteloj ne povis reveni al la hoteloj almenaŭ antaŭ la 22-a horo tiu-tage.

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments