El Popola Ĉinio>Por Via Sano>

Pri nova terapio de ostorompiĝo

| 2014-02-07
Bookmark and Share

de KUANG BO kaj LIAN ŜI

 

    Lastatempe ni vizitis la Tiangin-an Hospitalon. Sub la direktado de la revolucia linio de Prezidanto Maŭ ĝi kreis novan terapion de ostorompiĝo aplikantan la okcidentan kaj ĉinan medicinojn en kombino. Multaj pacientoj estas resanigitaj pli rapide ol antaŭe, dank' al apliko de tiu terapio.

 

    Ni venis al la ostologia kliniko de tiu hospitalo. Tie iu juna kirurgo estis ekzamenanta pacientinon. Laŭ la ĵus farita X-radia foto li konstatis, ke al la pacientino rompiĝis la radiuso kaj ulno de la dekstra antaŭbrako. La kirurgo kondukis la pacientinon en la operaciejon kaj kuŝigis ŝin. Post kiam flegistino injektis narkotaĵon en ŝian dekstran brakon, la kirurgo faris al ŝi, kune kun du helpantoj, palpadon, tiradon, puŝadon kaj premadon al la vundita parto, rigardante la X-radian foton. Baldaŭ la rompitaj ostoj estis rekunigitaj. La helpantoj alprenis kvar saliklignajn latojn kaj kelkajn paperajn subtenaĵojn kaj helpis la kirurgon rapide fiksi por la pacientino la rompitajn ostojn. X-radia ekzameno pruvis ke la ostoj estas ĝuste rekunigitaj. Post tio la kirurgo diris detale al la pacientino atentindaĵon kaj la daton de reekzameno.

 

    Post foriro de la pacientino ni faris interparolon kun la kirurgo. Li diris, ke li studis la okcidentan medicinon en instituto. Antaŭe por kuraci tian ostorompiĝon oni ordinare devis fari operacion por reĝustigi la rompitan oston, fiksi ĝin per ŝtalaj latoj kaj ŝraŭboj kaj poste bandaĝi la vunditan parton per gipso. Tio ne nur multe dolorigis la pacientojn, iafoje eĉ kaŭzis komplikaĵojn aŭ postsekvaĵojn, sed ankaŭ multe kostis.

 

    En 1958, sub la kuraĝigo de la instrukcio de Prezidanto Maŭ "La ĉina medicino estas granda trezorejo kaj oni devas klopodi por ĝin elfosi kaj altigi", leviĝis arda tajdo de lerno de la ĉina medicino. Ŝang Tianju kaj aliaj kuracistoj de la ostologia fako de la nomita hospitalo vizitis veteranajn ĉinmedicinajn kuracistojn por lerni de ili. Ili miris, ke la lastaj reĝustigas rompitan oston per masaĝo kaj bandaĝas per bambua kurteno. Ilin pli mirigis tio, ke iuj el la pacientoj, kiuj ne resaniĝis en ilia hospitalo, ricevis rimarkindan kuracan efikon ĉe ĉinmedicinaj kuracistoj. Ili propraokule vidis la avantaĝojn de la ĉina medicino kaj decidis ĝin lerni. La partia komitato de la hospitalo subtenis ilin kaj invitis ĉinmedicinajn kuracistojn labori kune kun ili. Post esplorado de dekkelkaj jaroj ili kreis relative kompletan novan terapion de ostorompiĝo, dank' al resumo de sia sperto.

 

    Ni petis la kirurgon klarigi al ni pri la karakterizaĵoj de tiu nova terapio. Li diris: "Laŭ la terapio oni diagnozas per X-radia ekzameno kaj reĝustigas rompitan oston per maniero de la ĉina medicino. Ĝi evitigas ne nur malĝustan rekunigon de rompitaj ostoj, sed ankaŭ doloron pro operacio. Ĝia alia karakterizaĵo estas, ke oni fiksas rompitan oston per lignolatoj anstataŭ gipsobandaĝo ebligante liberan moviĝon de la supra kaj malsupra artikoj, kio povas ne nur faciligi la movojn de la paciento kaj cirkuladon de sango, sed ankaŭ akceli rekuniĝon de rompita osto. Krome fiksado per lignolatoj povas esti laŭbezone reguligita kaj havas bonan efikon. Krom la supre diritaj avantaĝoj la nova terapio malofte kaŭzas ankilozon, atrofion de muskolo kaj malkompaktiĝon de osteino.

 

    Kiam ni demandis, ĉu oni alprenis tiun novan terapion al ĉiuj pacientoj de ostorompiĝo aŭ ne, alia kuracisto respondis: "Nun en nia hospitalo 90% de la kazoj de ostorompiĝo ĉu simpla aŭ komplika, ĉu freŝa aŭ malnova, ĉu ferma aŭ malferma, ricevis kuracadon per la nomita terapio kaj 96% de la kazoj sukcesis. Rilate al freŝaj kaj malfermaj ostorompiĝoj kaj iuj artikaj ostorompiĝoj, oni ankoraŭ unue faras operacion al la pacientoj kaj fiksas la rompitan oston per gipsobandaĝo. Kiam la kuracado atingis certan efikon oni aplikas la novan terapion."

 

    Je tio, la kuracistoj invitis nin pririgardi malsanulan ĉambron.

 

    Ĝi estas vasta kaj hela, ekipita per diversaj instrumentoj por korpoekzercado, kaj aspektas kvazaŭ ekzerca ĉambro de akrobata trupo. Tie gaje babilis la pacientoj, iuj el ili sin ekzercis per puŝado de ĉareto, aliaj piediradis helpe de lambastonoj kaj triaj faris funkcian ekzercadon kuŝante sur litoj... Montrante iun junulon puŝantan ĉareton la kuracisto diris al ni:

 

    "Li estas laboristo de aŭta fabriko. Antaŭ du monatoj li rompis al si la maldekstran femuralon kaj jam estis trafita de ŝoko kiam li enhospitaliĝis. Post urĝa traktado oni kuracis lin per la nova terapio kaj helpis lin fari funkcian ekzercadon. En la sepa semajno li jam povis piediri, nun li ofte helpas flegistinojn en ordinara laboro kaj baldaŭ li povos elhospitaliĝi."

 

    Kial funkcia ekzercado ludas tiel aktivan rolon en kuracado de ostorompiĝo? La kuracisto diris: "La funkcia ekzercado povas akceli la sangan cirkuladon kaj metabolon de osteino de la pacientoj, movi ĉiujn aktivajn faktorojn de la korpo kaj krei kondiĉojn por ostorekuniĝo. Iuj el la rompitaj ostopecoj povas mem rekuniĝi en la movado." Li daŭrigis: "Dum lernado kaj uzado de la brila filozofia penso de Prezidanto Maŭ en praktiko ni konis, ke movo kaj fikso estas kontraŭoj en unueco. Por rekunigi rompitan oston oni devas ĝin fiksi kaj ĉiuj movoj malutilaj al tio devas esti limigitaj. Sed tio ne signifas absolutan fiksiĝon. Ĉiuj movoj utilaj al rekuniĝo de la rompita osto, ekzemple tiuj de supra kaj malsupra artikoj de la rompita osto kaj aliaj partoj de la korpo devas esti aktive kaj pli kaj pli multe farataj, tio konformas al la movada leĝo de kontraŭdiroj de la homa korpo. Ĉar nia nova terapio konformas al tiu objektiva leĝo, ĝi havas bonan efikon. Ĝi povas mallongigi la tempon de rekuniĝo je triono kaj la tutan kuracan tempon je duono".

 

    Parolante pri la funkcio de rekunigita osto la kuracisto, kiu zorgas pri la malsanula ĉambro, elmontris kelkajn pacientajn dosierojn kaj X-radiajn fotojn kaj diris al ni: "Tiu aktoro rompis al si la maleolojn de la dekstra piedo kaj suferis samtempe de ektopio, tamen li povis denove daŭrigi sian prezentadon post resaniĝo. Tiu sportisto denove aktivadas sur sportejo post rekuniĝo de la rompitaj ulno kaj radiuso de la dekstra antaŭbrako." Montrante la trian malsanulan dosieron li diris: "Tiu 28-jara hongkonga maristo oblikve rompis al si la maldekstran femuralon. Antaŭ ol li venis al nia hospitalo li jam ricevis kvar operaciojn dum kuracado de du jaroj kaj duono kaj pro tio lia femuralo mallongiĝis je kvar centimetroj. Pro nerekuniĝo de la rompita osto formiĝis pseŭda artiko kaj la antaŭe movebla patelo kripliĝis. Post trimonata kuracado per la nova terapio la rompita osto fundamente rekuniĝis kaj la artika funkcio plejparte restariĝis."

 

    Nur malmultaj kazoj estas menciitaj ĉi tie. En la pasintaj dekkelkaj jaroj multaj resanigitaj pacientoj ĝoje revenintaj al siaj laborpostenoj skribis al la hospitalo por esprimi sian koran dankon. Tamen tiuj popolaj medicinaj laborantoj neniam fieras pro tio, ili ĉiam rigardas tiujn leterojn kiel fortojn puŝantajn ilin daŭre antaŭenmarŝi. Ĝuste kiel tiuj kuracistoj diris adiaŭante nin: "Forigi suferojn por la popolo estas devo kaj ankaŭ plej granda ĝojo de ĉiu revolucia kuracisto. En la estonteco ni daŭre klopodos por firmigi kaj altigi tiun novan terapion kaj pli bone servi al la popolo."

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments