El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping kaj Vladimir Putin videe interparolis kun ŝipestroj de ĉina kaj rusa militŝipoj

| 2014-02-08
Bookmark and Share


Xi Jinping kaj Vladimir Putin videe interparolas kun ŝipestroj de ĉina kaj rusa militŝipoj.  

 

    La 6-an de februaro en Sochi Xi Jinping, ĉina ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Milita Komisiono de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj Vladimir Putin, rusa prezidento, videe interparolis kun ŝipestroj de ĉina kaj rusa militŝipoj, kiuj faras komunan eskortadon por transporti kemiajn armilojn de Sirio. Ili salutis la oficirojn kaj soldatojn sur la ŝipoj kaj esprimis al ili siajn bondezirojn.

 

    La du ŝipestroj de la ĉina kaj rusa militŝipoj, kiuj plenumas eskortan taskon en Mediteraneo, respektive raportis al la du ŝtatestroj siajn laborojn pri eskortado. Ili diris, ke la ĉina kaj rusa ŝipoj kunlabore plenumis du eskortajn taskojn. Nuntempe la du ŝipoj ambaŭ estas en bona stato kaj ili sin preparas por plenumi novan eskortan taskon.

 

    Aŭskultinte la raportojn Xi Jinping kaj Vladimir Putin respektive faris parolojn al la oficiroj kaj soldatoj.

 

    Xi Jinping diris, ke de la jarfino de la pasinta jaro ĉina kaj rusa militŝipoj kune partoprenis en la komuna eskortado por transporti la kemiajn armilojn de Sirio laŭ la Ĉarto de UN kaj la rajtigo de rilataj rezolucioj de la Sekureca Konsilio de UN. Li gratulis la du ŝipojn pro iliaj intimaj kunlaboroj kaj sukcesa plenumo de du eskortaj taskoj. Li deziras, ke ili glate plenumos la eskortajn taskojn kaj faros kontribuon por detrui la kemiajn armilojn de Sirio kaj por antaŭenpuŝi la politikan solvon de la problemo de Sirio.

 

    Vladimir Putin emfazis, ke Rusio kaj Ĉinio pozitive antaŭpuŝas la politikan solvon de la problemo de Sirio, kaj la oficiroj kaj soldatoj de la dulandaj militŝipoj prenas sur sin grandan respondecon por garantii sekuran detruon de la kemiaj armiloj de Sirio. Li esperas, ke ili daŭre penados por bone plenumi la eskortan taskon kaj por konservi la sekurecon internacian kaj regionan.

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Niu Xueqin

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments