El Popola Ĉinio>头条新闻>

Usona Volontula Grupo kondamnas japanan ĉefministron

| 2014-02-08
Bookmark and Share


La letero de sinjoro Whitehead  

 

    Prezidanto de la Usona Volontula Grupo James Whitehead skribis al la ambasadoro de Ĉinio en Usono kaj esprimis, ke la Usona Volontula Grupo forte kondamnas japanan ĉefministron Shinzo Abe pro lia vizito al la sanktejo Yasukuni.

 

    Sinjoro Whitehead skribis en la letero, ke Abe neglektis la senton de alilandaj popolanoj vunditaj de la japana armeo en la 2-a Mondmilito kaj vizitis la sanktejon Yasukuni. Pro tio la Usona Volontula Grupo estas desapontita. La vizito al la sanktejo Yasukuni dediĉita al la japanaj militkrimuloj de la 2-a Mondmilito malhelpas resaniĝon de vundoj, kaj ne estas favora por la paco, interkompreno kaj harmonio de la tuta mondo. Usono kune kun aliaj landoj kondamnas tiun ĉi agadon kaj ĉiam konservas sian singardemon.

 

    Li reasertis en la letero, ke la Usona Volontula Grupo klopodas por protekti la fruktojn akiritajn dum la kunlaboro inter Usono kaj Ĉinio en la milito kaj antaŭenpuŝi la amikecon, interkomprenon kaj kunlaboron de la du landoj.

 

    En la jaroj 1941 kaj 1942, Usono sendis la volontulan grupon al Ĉinio por helpi la ĉinan popolon en la batalo kontraŭ la japanaj agresantoj. Dum 7-monata milito, la grupo perdis pli ol 70 aeroplanojn kaj 26 pilotojn kontraŭ 300 japanaj flugiloj.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments