Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Kamparaj migrintoj en urboj (I)

| 2014-02-10
Bookmark and Share

de FENG HUA

 

    Tiuj, kiuj naskiĝis en la 1980-aj jaroj aŭ 1990-aj jaroj en la kamparo kaj laboras en urboj, estas nomataj novgeneraciaj migrintoj. Ili konsistigas 60% de la nombro de kamparaj migrintoj en Ĉinio kaj deziras fandi sin kaj realigi sian valoron en urboj. Kian staton ili havas en urboj? Kiujn ĉagrenojn ili havis? Kiel ili vere povas fandi sin en urboj? Mi vizitis plurajn kamparajn migrintojn kun malsamaj profesioj.

 

    Taŭga laboro

 


Kuriero Hou Yicun 

 

    19-jara kuriero Hou Yicun venas el provinco Hebei. Li ne povis akiris bonajn markojn en lernejoj, tamen li aspiris al la ekstera mondo. Antaŭ la fino de la unua lernojaro de supera mezlernejo, li iris al Yangquan, Shanxi-provinco, kaj tie li helpis sian parencon vendi legomojn. "Ĉiutage mi devis resti en la legom-budo, kaj tio katenis min." En septembro de la pasinta jaro Hou forrifuzis la laboron, iris al Pekino, kaj fariĝis kuriero. Ĉiutage li motorbiciklis inter stratoj por sendi poŝtpakaĵojn. Iuj pensas, ke la laboro de kuriero estas peniga, tamen Hou ŝatas ĝin: "La laboro estas libera. Ĉiutage mi kontaktiĝas kun malsamaj homoj kaj lernas multe."

 

    Hou loĝas ĉe la kvina rondvojo oriente, kie estas je 20 kilometroj for de lia labor-zono. Li laboras de la sepa kaj tridek minutoj ĝis la 17a. Kutime liaj kolegoj laboras ĝis la 18a. "Ju pli multe da laboro, des pli da pago!" En plej okupita tago li sendis pli ol 200 poŝtpakaĵojn kaj laboris ĝis la 22a. Komence li perlaboris 1 200 juanojn en ĉiu monato, kaj nun pli ol 2 000 juanojn.

 


 Pied-masaĝisto Xiangyu 

 

    21-jara Xiangyu estas svelta kaj bela. Ŝi estas masaĝisto de iu pied-masaĝa ĉen-butiko. Ŝia hejmloko estas en la provinco Henan. Pro malriĉeco ŝi ĉesigis lernadon en mezlernejo kaj laboris en gubernio kiel infanisto, servisto kaj kaŝisto. Por akiri pli multe da pago, Xiangyu forlasis la gubernion kaj fariĝis pied-masaĝisto rekomendite de samvilaĝano.

 

    La laborpago de pied-masaĝisto estas relative alta, tamen la laboro estas peniga. Por akiri 3 000 juanojn en ĉiu monato ŝi devas akcepti kvin klientojn dum unu horo kaj duono kaj labori ok horojn ĉiutage. La butiko malfermiĝas je la 11a kaj duono, kaj kutime ŝi ĉesas labori je la 1-a kaj duono de la sekva mateno. Pro densa laboro ŝiaj manoj deformiĝis.

 

    Feng Xinjing estas sekurec-gardisto en iu magazeno de Pekino. Antaŭe li faris internan dekoracion kune kun aliaj dum pluraj jaroj. "Polveroj damaĝas la sanon." En septembro de la pasinta jaro Feng rete legis informon pri dungado de sekurec-gardisto, kaj iris al Pekino. Li eklaboris post ekzameno kaj trejniĝo. Komence Feng akiris nur 1 200 juanojn monate. Post duonjaro pro sia elstara kapablo, li ekservis kiel sekci-estro, kaj la salajro altiĝis al 1 500 juanoj. Plus mon-premio, li povas akiri 2 000 juanojn ĉiumonate.

 

    Kompare kun siaj gepatroj la novgeneraciaj migrintoj el la kamparo ne havis grandan vivpremon, kaj ilia deziro estis labori en urboj. La antaŭa-generaciaj migrintoj el la kamparo akceptis ĉiajn aĉajn laborojn. Male la novgeneraciaj havis pli altan postulon, kaj ili gravigis ŝaton, medion, disvolv-spacon kaj bonstaton. Vivtenado ne sufiĉis, kaj ili preferis laboron decan kaj dignan, kiu povas realigi sian vivvaloron. Pro tio ili ofte ŝanĝis laboron. La gejunuloj malofte sendis monon hejmen, ĉar "la hejmo ne bezonas ĝin, do mi kolektu la monon por fari etan negocon!"

 

    Trejnado

 

    Xiangyu havis bonan humoron lastatempe, ĉar ŝi okupis la unuan lokon en la ekzameno pri la teorio de akupunkturo de la ĉina medicino okazigita de la butiko. "En matena kunsido nia ĉefo plurfoje laŭdis min kaj alvokis aliajn lerni de mi. Mi hontis," diris Xiangyu. Xiangyu atenteme preparis sin antaŭ la ekzameno. "Mi povas promociiĝi, se mi altigas lertecon kaj kapablon."

 

    Liu Chong, laboristo de iu konstru-kompanio, havis similan penson kiel Xiangyu. Liu, 22-jara, venis de la provinco Henan. Li eklaboris post la dua lernojaro en supera mezlernejo. Li faras mezuradon kontraŭ 3 000 juanoj da pago ĉiumonate. En libera tempo li legas librojn pri tekniko. "Unue mi ekzameniĝos por atestilo de mezgrada mezurado, kaj poste por atestilo de altgrada mezurado."

 

    En la konstru-kompanio 30% da laboristoj estas malpli-ol-30-jaraj. "La novgeneraciaj migrintoj estas ambiciaj. Ili estas kleraj, kaj scias multe. Ili volas lerni teknikon kaj tutflanke altigi sian kvaliton." Por kontentigi ilin, la kompanio komencis trejni ilin kaj starigis bibliotekojn en ĉiuj konstruejoj.

 


Li Xue frizas hararon por kliento.  

 

    Li Xue, 22-jara, laboris en frizosalono. Antaŭ kvar jaroj ŝi al Pekino iris el montvilaĝo en la Interna Mongolio. Rekomendite de sia kuzo, ŝi eklaboris en la frizosalono, kaj nun fariĝis ĉeffrizisto, kaj ŝia salajro altiĝis de 1 000 juanoj al 3 000. Por promocii sin Li ĉeestis en trejnado pri administrado ĉiujare.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments