El Popola Ĉinio>Por Via Sano>

Malgrasiga terapio por mezaĝuloj

| 2014-02-10
Bookmark and Share

 

 

 

    Moderigi sian manĝon: ne tro manĝi nek tro trinki. Certe dikiĝos ĉiuj aĝuloj, se ili ne moderigas sian manĝon nek multe partoprenas en korpoekzercado. Se la mezaĝuloj ne atentas pri forigo de la akumuliĝanta graso en la korpo, nek moderigas sian manĝon, ili do pli kaj pli dikiĝos kaj fariĝos korpulentaj. Tiam malsano kaj ĉagreno atakos ilin seninterrompe.

 

    Post dikiĝo iuj klopodas ĉiamaniere moderigi manĝon, sed tio ne utilas por garantii kaj ekvilibrigi diversspecajn nutrajn elementojn necesajn por la korpo. Kompreneble, oni devas havi bonan kutimon preni manĝon en difinitaj tempo kaj kvanto, malmulte preni manĝaĵojn kun alta kalorio, ekz. sukeron, amelon kaj bestan grason. Tamen, la plej efika rimedo por malgrasigo estas aktive partopreni en korpoekzercado.

 

    La metodoj de korpoekzercado por malgrasigo konsistas el multaj eroj. Ĉi-sube ni prezentas al niaj legantoj bonefikan kaj simplan korpoekzercaron, kiun oni devas fari tri sinsekvajn monatojn.

 

    1. Ekzerci la abdomenon kaj talion: rekte stari kun la kruroj disigitaj, levi la dekstran brakon super la kapon kaj etendi la maldekstran suben ĝis la maldekstra kokso (teni ambaŭ brakojn rektaj). Poste, kun la talio kiel akso, modere kaj simetrie movi la dekstran brakon maldekstren kaj la maldekstran dekstren. Poste fari la movojn en inversa direkto. Ripeti la movojn po kvar fojoj en la maldekstra kaj dekstra direktoj. Tio formas unu kompleton da movoj. En la komenco alterne ripeti ses kompletojn da movoj kaj poste iom post iom eĉ 20. (Bv. vidi bildon 1)

 

    2. Ekzerci sin por fortigi kaj lertigi la piedojn: stari kun la kruroj disigitaj, movi la maldekstran piedon antaŭen je unu paŝo, genuiĝi sur la planko per la dekstra kruro kaj teni la supran korpon laŭeble rekta tamen malstreĉa. Post kelkaj sekundoj genuiĝi per la alia. En la komenco iuj ne povas teni la supran korpon rekta dum la genuiĝo, do ili povas meti tabureton aŭ apogseĝon sub la genuon. Unue fari la movojn 6-foje kaj poste iom post iom eĉ 20-foje. Fari la ekzercadon pacience, precipe en la komenco. Fininte ĝin, oni devas masaĝi la krurojn, eĉ se la muskoloj de la kruroj ŝajnas molaj. (Bv. vidi bildon 2)

 

    3. Ekzerci la brakojn kaj bruston: sidi kun la kruroj krucitaj kaj alniveligi la brakojn al la ŝultroj (Bv. vidi bildon 3), levi ilin alten ambaŭflanke de la kapo, por ke ili havu Y-formon. Poste interkruci la brakojn, fleksi la kubutojn kaj mallevi la brakojn antaŭ la brusto. Dum ekzercado la brakoj faras du grandajn cirklojn. Fari la movojn 6 fojojn komence kaj poste iom post iom eĉ 12 fojojn.

 

    Poste levi la brakojn antaŭen horizontale, svingi unu supren kaj la alian malsupren. Tiel ripeti la movojn 24-foje kun la brakoj malstreĉaj.

 

    4. Ekzerci la kapon kaj nukon: sidi kun la kruroj krucitaj kaj brakoj libere pendantaj ambaŭflanke de la korpo. Klini la kapon al la dekstra flanko kaj movi ĝin cirkle posten, maldekstren, antaŭen kaj dekstren. Ripeti la movojn 8-foje. Se la ekzercanto aŭdas kraketon ĉe la nuko, tio ne gravas. Post momento tio mildiĝas. Oni ankaŭ povas klini la kapon antaŭen kaj skui ĝin ambaŭflanken po ok fojoj. Ripeti la movojn 24-foje.

 

    Tiun ekzercaron povas akompani aliaj eksterdomaj sportaj aktivadoj por ekzerci la muskolojn de ĉiuj korpopartoj.

 

(Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments