El Popola Ĉinio>头条新闻>

Rusio gajnis la oran medalon de la grupa arta sketado en la Soĉiaj Olimpikoj

| 2014-02-10
Bookmark and Share


Rusa veterana sportisto Plushenko en la konkurso 

 


Rusa juna sportistino Yulia Lipnitskaya en sia prezento de mallonga programo  

 

    La 10-an de februaro laŭ la pekina tempo okazis la finalo de la grupa arta sketado en la Soĉiaj Olimpikoj, kie Rusio gajnis sian unuan oran medalon per la totalaj punktoj 75, venkinte kanadajn sportistojn, kiuj akiris 65 punktojn finfine. Rusa veterana sportisto Plushenko kaj la 15-jara sportistino Yulia Lipnitskaya grande kontribuis al la ĉampioneco.

 

    Por la unua fojo kiel la konkurso de la Vintraj Olimpikoj funkcias la grupa arta sketado, kiun ĉeestis dek landoj inkluzive de Japanio, Italio, Ĉinio, kaj tiel plu. Sportistoj konkursis en kvar ludoj, kiaj la vira solo, virina solo, duobla sketado kaj glacia danco. Usono gajnis la trian lokon en tiu ĉi konkurso. Bedaŭrinde Ĉinio per la 7-a loko en mallonga programo ne povis eniri en la finalon.

 

Redaktoroj : Su Yijun kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments