El Popola Ĉinio>头条新闻>

H7N9-vakcino petas por klinika provo

| 2014-02-10
Bookmark and Share


Esploro pri vakcino kontraŭ la viruso H7N9 en Ŝanhajo

 

    La 7an de februaro la Ŝanhaja Instituto pri Novaj kaj Retrovitaj Infektaj Malsanoj anoncis, ke ĝia esplorgrupo sukcese elfaris geno-vakcinon kontraŭ la viruso H7N9, kaj petas por klinika provo.

 

    Tamen tio ne estas la unua vakcino kontraŭ la viruso H7N9 en Ĉinio, kiu petas por klinika provo. Antaŭ tio du aliaj biologiaj kompanioj elfaris koncernajn vakcinojn kaj petis aprobon de la Manĝaĵa kaj Droga Administracio de Ĉinio por klinika provo.

 

    En marto de 2013 la novtipa viruso H7N9 unuafoje aperis en Ĉinio. Poste la epidemio rapide disvolviĝis. Inter la 31a de marto kaj la 28a de julio estis konfirmitaj 134 kazoj de homa infektiĝo je H7N9, kaj mortis 45 infektitoj. En decembro de 2013 la viruso denove vigliĝis, kaj nun preskaŭ ĉiutage en Jiangsu, Zhejiang kaj aliaj ĉemaraj provincoj en sudorienta Ĉinio raportas pri novaj kazoj.

 

    Persono el la medicina rondo diris, ke nova vakcino postulas zorgemajn esploradon kaj ekzamenon dum sufiĉe longa (kutime 2 ĝis 3 jaroj) procezo de antaŭklinika esploro, klinika provo kaj merkata aliro. La daŭro dependas de kompleta tekniko de la vakcino unuflanke, kaj epidemia disvolviĝo kaj registara juĝado aliflanke.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments