El Popola Ĉinio>5000 Jaroj de Ĉinio>

Evento de la 18-a de Septembro kaj Longa Marŝo de la Ruĝa Armeo

| 2014-02-10
Bookmark and Share


Skiza mapo pri la Nordoriento de Ĉinio, okupita de Japanio post la Evento de la 18-a de Septembro 1931 (1 Heilongjiang, 2 Jilin, 3 Liaoning, 4 Rehe, 5 Chahar, 6 Shenyang, 7 Shanhaiguan, 8 Beiping (Pekino), 9 Nankino, 10 Ŝanhajo) 

 

    Post la fondiĝo de la Nanjing (Nankin)-a registaro en 1927, la novaj militaristoj de Kuomintango, same kiel la malnovaj, sin apogis sur imperiistoj kaj prenis feŭdajn fortojn kiel sian tradician bazon. Ili uzurpis ne nur la politikan potencon de la tuta lando, sed ankaŭ la ekonomian aorton, kaj iom post iom fariĝis feŭda kompradora burokrata burĝaro, kruele subpremanta kaj ekspluatanta la ĉinan popolon, buĉanta kaj persekutanta komunistojn kaj revoluciulojn.

 

    Fronte al la blanka teroro, la ĉinaj komunistoj montris revolucian heroecon. Ili iris de urboj al la kamparo kaj tie starigis revoluciajn armitajn fortojn kaj bazlokojn. En 1930, la nombro de ruĝaj armeanoj jam atingis 60,000 kaj revoluciaj bazlokoj etendiĝis al la provincoj Jiangxi, Fujian, Anhui, Hunan, Shaanxi, Gansu kaj Hainan-insulo de Guangdong-provinco.

 

    La rapida disvolviĝo de la Ruĝa Armeo teruris la Nanjing-an registaron. De 1930 ĝis 1933 Ĉiang Kajŝek faris kvarfojajn "ĉirkaŭekstermojn" al la revoluciaj bazlokoj, kiuj finiĝis per fiasko.

 

    En 1929 eksplodis ekonomia krizo en kapitalismaj landoj. La krizo atakis preskaŭ ĉiujn produktajn fakojn de la koncernataj landoj, kaj la kruciĝantaj industria kaj agrikultura krizoj dronigis la kapitalisman mondon en grandan ĥaoson. Por sin liberigi de la ekonomia krizo imperiistoj intensigis sian rabadon al koloniaj kaj duonkoloniaj landoj. Ĉinio estis unu el iliaj ĉefaj rabataj landoj.

 


Mapo pri la Longa Marŝo de la Ĉina Laborista — Kamparana Ruĝa Armeo 

 

    De 1928 ĝis 1931, diversaj imperiismaj landoj multe dumpingis siajn komercaĵojn en Ĉinio. Antaŭ 1928, la ĉiujara malfavora saldo de Ĉinio estis malpli ol 300 milionoj da juanoj, sed en 1931 ĝi abrupte plimultiĝis al 816 milionoj da juanoj. Por vendi siajn superfluajn produktaĵojn imperiismaj landoj ankaŭ pruntedonis al Ĉinio monon. Antaŭ tio la nacia industrio de Ĉinio perdis sian merkaton. Krome pro dumpingo de eksterlandaj agrikulturaj produktaĵoj en Ĉinio bankrotis ankaŭ la ĉina agrikulturo.

 


Muzeo de la 18-a de septembro en Shenyang 

 

    La evento de la 18-a de septembro 1931 kaj la "politiko de nerezisto" de la Nanjing-a registaro

 

    La japanaj imperiistoj delonge intencis agresi Ĉinion. En 1927 Tanaka Giyichi, ministro de eksteraj aferoj de Japanio, diris en sia memorando al la mikado: "Por okupi Ĉinion, oni nepre devas unue konkeri ĝian Nordorienton kaj Mongolion; por regi la mondon, oni nepre devas unue konkeri Ĉinion." Tio estis la agada programo de la japanaj imperiistoj. Utiligante la ŝancon ke la okcidentaj kapitalismaj landoj suferis de senprecedenca ekonomia krizo, kaj al Usono kaj Britio mankis tempo por konkuri kun ĝi pri konkero de Ĉinio kaj ke la Nanjing-a registaro plenforte faris enlandan militon kontraŭ la Komunista Partio subtenate de usonaj kaj britaj imperiistoj, la japanaj imperiistoj decidis unue fabriki pretekston en la Nordoriento de Ĉinio por aneksi ĝin.

 

    Je la 18-a de septembro 1931, pretekstante la perdiĝon de japana oficiro Nakamura, la japanaj imperiistoj komencis ataki Shenyang, gravan urbon de la Nordoriento de Ĉinio. Ĉiang Kajŝek prenis politikon de nerezisto kaj sekrete ordonis la nordorientan armeon de Zhang Xueliang retiriĝi al sudo de Shanhaiguan-pasejo.

 

    Pro tio la japanaj agresantoj facile okupis la tri provincojn de la Nordoriento de Ĉinio en tri monatoj. De tiam la Nordoriento kun 30 milionoj da samlandanoj kaj areo de pli ol miliono da kvadrataj kilometroj fariĝis kolonio de la japana imperiismo en 14 jaroj.

 

    La grandskala agreso de la japanaj imperiistoj kaj la politiko de nerezisto fare de Ĉiang Kajŝek vekis indignon de la tutlanda popolo. En la kriza momento de la ĉina nacio la Komunista Partio de Ĉinio reprezentanta justan postulon de la tutlanda popolo deklaris sin kontraŭ la agreso de la japanaj imperiistoj kaj malkaŝis la krimon de la politiko de nerezisto de la Nanjing-a registaro de Kuomintango. Ĝi alvokis laboristojn, studentojn kaj loĝantojn de diversaj grandaj urboj de la tuta lando fari strikon, manifestacion kaj peti la Nanjing-an registaron de Kuomintango oponi kontraŭ la japana agreso. Sub ĝia gvido la ĉina popolo levis altan tajdon de la kontraŭjapana nacisava movado.

 

    Samtempe kun tio, la ĉina nacia burĝaro montris ĉiam pli grandan malkontenton pri la naciperfido, diktaturo kaj enlanda milita politiko de Ĉiang Kajŝek, kaj postulis ke Kuomintango ŝanĝu sian politikon, ĉesigu la enlandan militon kaj restarigu la diplomatian rilaton inter Ĉinio kaj Sovetunio por unuanime rezisti kontraŭ la japana agreso.

 

    Krome, politika skismo okazis en Kuomintango kaj ĝia armeo, multaj patriotaj oficiroj kaj soldatoj malobservis la politikon de Ĉiang Kajŝek pri batalo kontraŭ la kompartio kaj enlanda milito kaj rezistis kontraŭ la japana agreso kune kun la Ruĝa Armeo.

 

    Avideco de la japanaj imperiistoj

 

    La politiko de nerezisto de la Kuomintanga registaro kreskigis la agresan ambicion de la japana imperiismo. Tuj okupinte la Nordorienton, la japanaj imperiistoj komencis ataki Ŝanhajo en la 28-a de januaro 1932 por devigi la Nanjing-an registaron de Kuomintango agnoski ĝian okupadon de la Nordoriento. Influite de la kontraŭjapana movado de la tutlanda popolo, la 19-a Kuomintanga armeo garnizonanta en Ŝanhajo malobservis la ordonon de Ĉiang pri nerezisto kaj memvole leviĝis al batalo. Subtenate de la popolamasoj, la ĉina trupo sinsekve repuŝis atakojn de la japanaj agresantoj. Pro tio komandantoj de la japana armeo estis eksigitaj. En la batalo ĉirkaŭ 10,000 el la 100,000 japanaj agresantoj estis en unu monato ekstermitaj de la ĉina trupo nombranta nur 40,000 personojn. Tio pezege batis la japanajn imperiistojn kaj firmigis la decidon de la ĉina popolo kontraŭ Japanio. Malgraŭ tio la Nanjing-a registaro de Kuomintango ankoraŭ obstine praktikis kompromisan politikon kaj subskribis la Interkonsenton de Songhu kun la japanaj imperiistoj. La interkonsento difinis ke la japana armeo povas garnizoni en Ŝanhajo, sed la ĉina armeo ne povas starigi garnizonejon ĉe la antaŭurbo de Ŝanhajo, kaj malpermesitaj estas kontraŭjapanaj aktivadoj.

 

    Post unu jaro, la japanaj imperiistoj direktis sian atakon de la Nordoriento al Interna Mongolio, Rehe (Ĵehe), Chahar (Ĉahar) kaj norda Ĉinio. Fronte al la grandskala agresado de Japanio Ĉiang daŭrigis sian "politikon de nerezisto", forlasis diversajn pasejojn de la Granda Muro, la nordajn partojn de la norda Ĉinio kaj Chahar. La Nanjing-a registaro ankoraŭfoje subskribis humiligan interkonsenton de Tanggu kun Japanio, per kiu ĝi agnoskis la leĝecon de Japanio en okupado de la tri provincoj de la Nordoriento, Rehe kaj donis vastan teritorion de orienta Hebei-provinco al Japanio. Pro tio la pordo de norda Ĉinio estis larĝe malfermita.

 

    La kvina "ĉirkaŭekstermo" fare de Ĉiang Kajŝek kaj la longa marŝo de la ruĝa armeo

 

    Subskribinte la humiligan Interkonsenton de Songhu, la Nanjing-a registaro rifuzis la postulon de la tutlanda popolo pri ĉesigo de la enlanda milito kaj unuanima rezisto kontraŭ la japanaj agresantoj, daŭre praktikis sian politikon de enlanda milito kontraŭ la kompartio kaj streĉis "ĉirkaŭekstermon" al la revolucia bazloko. En oktobro 1933, Ĉiang Kajŝek koncentris milionon da armeanoj kaj komencis la kvinan "ĉirkaŭekstermon". En la batalo la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio praktikis eraran militan linion de pura defendo kaj faris multajn erarojn en la komandado, pro tio la Ruĝa Armeo perdis grandajn fortojn kaj multe reduktiĝis ĝia bazloko en unu jaro. Tiam la Ruĝa Armeo estis endanĝerigita esti plene ekstermita de la malamiko, se ĝi daŭre faros batalon kontraŭ la malamiko. Por konservi la revoluciajn fortojn la Ruĝa Armeo devigite transiris kaj komencis la fame konatan Longan Marŝon.

 

    En la komenco de la Longa Marŝo, la Ruĝa Armeo suferis grandan perdon pro erara komando en milito, kaj la nombro de la armeanoj reduktiĝis de 100,000 al 30,000. En januaro 1935, la Centra Komitato de KPĈ okazigis plivastigan kunvenon de la Politika Buroo en Zunyi de Guizhou-provinco. La kunveno finis la regadon de la "maldekstra" oportunisma linio en la Centra Komitato kaj konfirmis la gvidadon de kamarado Mao Zedong en la tuta Partio. Ĝi eldanĝerigis la Ruĝan Armeon kaj markis la ŝanĝiĝon kun decida signifo en la historio de KPĈ.

 

    Dum la Longa Marŝo, la Ruĝa Armeo transiris profundan kaj torentan Dadu-riveron, konkeris la altan neĝkovritan montaron pli ol 1300 kilometrojn longan kaj trapasis vastan senhoman marĉejon. Dum unu jaro de la Longa Marŝo la Centra Ruĝa Armeo piediris 12,500 kilometrojn, trapasis 11 provincojn kie loĝis pli ol 200 milionoj da loĝantoj, faris pli ol 380 grandajn kaj malgrandajn batalojn, rompis persekutadon kaj obstrukcadon de kelkcent mil Kuomintangaj armeanoj bone ekipitaj. En 1935 la Ruĝa Armeo venke atingis la cellokon — nordan parton de Shaanxi-provinco. De tiam la revolucio de la ĉina popolo gvidata de la Komunista Partio eniris en la novan historian periodon.

 

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments