El Popola Ĉinio>头条新闻>

Estis finkonstruita kaj oficiale funkciigita la ĉina stacio Taishan en Antarktio

| 2014-02-11
Bookmark and Share


La ĉina scienc-esplora stacio Taishan 

 


La skemo de la kvar scienc-esploraj stacioj de Ĉinio en Antarktio  

 

    La 8-an de februaro Qu Tanyu, direktoro de la oficejo por polusa esplorado sub la Ŝtata Oceana Administracio de Ĉinio, anoncis, ke estis finkonstruita kaj oficiale funkciigita la ĉina stacio Taishan en Antarktio. Ĝi estas la kvara scienc-esplora stacio de Ĉinio en Antarktio post la stacioj Changcheng, Zhongshan kaj Kunlun.

 

    La stacio Taishan kun altitudo de 2 621 metroj, je 522 km. for de Zhongshan-stacio, 600 km. for de Kunlun-stacio, situas en la interna lando kovrita de glacio sudoriente de Antarktio ĉe 76º58'E kaj 73º51'S. Tie la jara averaĝa temperaturo estas 36.6 gradoj sub la nulo.

 

    La stacio Taishan havas konstruan areon de 1 000 kvadrataj metroj, interalie ĝia ĉefa konstruaĵo okupas la areon de 410 kvadrataj metroj. Ĝi estas farita el kunigitaj kaj munitaj malpezaj metalaj materialoj. La stacio povos enteni 20 homojn somere kaj plenumi ilian vivbezonon, produkti elektron, stoki materialojn, ripari maŝinojn kaj ludi la rolon kiel azilo por kriza tempo. En la stacio estas ekipaĵo por konservi petrolon, aviadila dromo kaj 400-tunaj aŭtoj por transportado en la interna lando.

 

    Laŭ konigo, la ĉefa konstruaĵo de la stacio Taishan estis konstruita de la 30-a scienca ekspedicio de Ĉinio al Antarktio konsistanta el 20 membroj. Ili subigis diversajn malfacilojn alportitajn de frostaj kaj malbonegaj veteroj kaj plenumis la konstruadon de la stacio post 53-taga penado.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments