El Popola Ĉinio>头条新闻>

Usono kritikis parolojn de NHK pri la nankina masakrado

| 2014-02-11
Bookmark and Share


Hyakuta Naoki en propagando de sia libro  

 

    La 8an de februaro proparolanto de la ambasadejo de Usono en Japanio diris dum intervjuo kun mediatoj, ke la paroloj de Hyakuta Naoki, membro de la administrantaro de la japana televida stacio NHK, pri la nankina masakrado, kontraŭas la komunan saĝon. La proparolanto asertis, ke tio estas oficiala sinteno de la usona registaro.

 

    La 3an de februaro Hyakuta Naoki diris sur la strato de Tokio, kiam li subtenis la kampanjon de kandidato por la tokia reganto, ke la bombado al Tokio kaj la atako per atombomboj al Hiroŝimo kaj Nagasako fare de Usono estas masakrado, kaj la Tokia Juĝo estis ĝuste por kaŝi tion. Li diris ankaŭ, ke ne okazis la nankina masakrado.

 

    La paroloj provokis fortan kritikon ekster Japanio. Hong Lei, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris post du tagoj, ke malmulte da japanoj intencas nei, kovri kaj distordi tiun ĉi historion, kaj tio estas defio al la internacia justo kaj homara konscienco, kaj la internacia komunumo devas sin gardi kontraŭ tio.

 

    La 8an de februaro proparolanto de la ambasadejo de Usono en Japanio diris dum intervjuo, ke la paroloj de Hyakuta Naoki kontraŭas la komunan saĝon, kaj la usona registaro esperas, ke la koncernata respondeculo evitos parolojn, kiuj povas instigi homojn al regiona streĉeco.

 

    Hyakuta Naoki estas dekstra verkisto en Japanio. Li plurfoje publike neis, ke Japanio perforte varbis sekssklavinojn. Lia populara romano kun la ĉefa persono kiel membro de specialaj trupoj estis adaptita al la filmo Eterna 0, kaj ĝi estis prezentita lastatempe en Japanio. En la jaro 2012 li subtenis al Shinzo Abe en la kampanjo por esti prezidento de Liberal-Demokratia Partio. Dum konversacio la du personoj tuj akordiĝis. Post kiam Abe denove fariĝis japana ĉefministro, en la pasintjara novembro la japana registaro sendis al la provizora parlamento kvin kandidatojn el la administrantaro de NHK, inkluzive de Hyakuta Naoki.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments