Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Kamparaj migrintoj en urboj (II)

| 2014-02-11
Bookmark and Share

de FENG HUA

 

    Ĉagreno kaj espero

 


Migrantoj inter vilaĝoj kaj urboj  

 

    Multaj migrintoj laboras for de siaj hejmlokoj jam multajn jarojn, kaj por ili la vilaĝoj kaj agroj estas fremdaj, tial ili jam ne povas reveni al la antaŭa vivo. Tamen ĉu ili povus havi siajn proprajn hejmojn en la urboj? Ĉiu havas sian propran ideon. 

 

    Li Xue hejmenrenevis lastatempe por feriumo. "Mi ne povis plu adaptiĝi al la vilaĝa vivo. Vidu, mia vizaĝo estas alergia." Fakte Li estis kontraŭdira. Ŝi volis hejmeniri kiam la laboro lacigis ŝin. Post pensado ŝi rezignis la ideon. Kion ŝi povus fari en la hejmloko? Limigita spaco de volviĝo kaj embarasa laborpago.

 

    Feng ankoraŭ memoris sian staton, en kiu li estis, atinginte la urbon: mi estis embarasa kaj timis aliajn malestimi min. Sed post dekjara restado en la urbo, Feng estis tre memfida, kaj oni ne povas ĝuste diveni lian devenon. Feng havis bonan amantinon, vest-vendisto. Li pensis, ke se ili geedziĝos, estas elteneble lui apartamenton ekster la Sesa Rondvojo. "Aĉeti apartamenton estas tre fora afero por ni. Nun mi povas elteni lui apartamenton ekster la Sesa Rondvojo kontraŭ 400 juanoj por ĉiu monato," Feng diris.

 

    Fiksa laboro estas alia fora revo. Wang Xiaoye, el la kamparo de Shandong-provinco, diplomiĝis el kolegio. Li laboris kiel informisto pri akvo kaj elektro en konstruejo, kaj ĉiumonate li enspezas 3 000 juanojn. "Estas pli bone, se mi havus fiksan laboron!" Li estas 23-jara kaj ne havas amantinon. "Mi pensu pri geedziĝo kiam mi ricevos fiksan laboron." Lia kolego Liu Yubao havas la saman penson.

 

    Xiangyu volas pripensi sian estontecon post kvar jaroj. Nuntempe ŝi ne havas amanton. "Post kelkaj jaroj mi hejmenrevenos, kaj aĉetos apartamenton en gubernio." Ankaŭ Wang volas aĉeti apartamenton en gubernio. "La domprezo tie estas pli ol 2 000 juanoj po unu kvadrata metro. Mi estos trankvila se mi posedos apartamenton." Kolego Yang Libin aĉetis 150-kvadrat-metran apartamenton kontraŭ 170 mil juanoj en sia hejm-gubernio Xingtang, Hebei. Li laboras en Pekino kaj lia edzino instruas en vilaĝo, kaj la apartamento restas vakanta. Parolante pri la estonteco Yang opiniis, ke por li dezirata laboro kaj bona salajro estas pli gravaj ol esti registrita urbano.

 

    Kontraŭe iuj migrintoj ne deziras reveni hejmen. La hejmloko de Feng estas subevoluinta kaj la trafiko maloportuna. Li volas fari etan komercon en urbo, ekzemple vendi vestojn.

 

    "Mi hejmenrevenos per mia aŭto," Hou ŝercis. "Mi ne ŝatas terkulturadon, ĉar tie mi ne povas vidi belan perspektivon. Mi preferas la okupitecon en urboj."

 

    Dang Guoying, esploristo de Vilaĝ-disvolva Instituto sub la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, diris, ke nur konstruado de sistemo povas solvi la problemon de migrintoj kaj helpi ilin fariĝi urbanoj. Krome, oni devas forte antaŭenigi konstruadon de urbetoj, gravigi diversnivelan transpago-kapablon, vigligi ekonomion en gubernioj kaj foraj regionoj, altiri junulojn al lokaj neagrikulturaj sekcioj anstataŭ al la urboj.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments