Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Naturo kaj Mediprotektado> Amikoj de la Naturo

Xu Fengxiang, "arbara diino" sur la tibeta altebenaĵo

| 2014-02-11
Bookmark and Share

de TIAN XIAOYI

 


Xu Fengxiang antaŭ sia dua "ligna dometo" sur la monto Lingshan en Pekino 

 

    Sinjorino Xu Fengxiang estas fama silvikulturisto kaj ekologo. Tibetanoj vokas ŝin "arbara diino". Ŝi nomas sin filino de la arbaro, de la naturo aŭ de la altebenaĵo kaj ne kutimiĝas al la titoloj "profesoro" kaj "direktoro". Ŝi diris, ke ŝi ĝojas, kiam oni vokas ŝin sinjorino Xu kaj gejunuloj vokas ŝin avinjo Xu.

 

    Ŝi aĝas 80 jarojn. Kvankam ŝia hararo tute griziĝis, ŝi estas ankoraŭ vigla. Certe aperas sur ŝia vizaĝo neregebla rideto kiam ŝi rakontas pri la pasintaj jaroj sur la tibeta altebenaĵo kaj pri la aferoj de la ekologio kaj mediprotektado tie.

 

    Xu Fengxiang ofte vidigas petolemon kaj viglecon kiuj karakterizas junajn homojn. Ŝi diris ridetante: "...Por povi viziti pli multajn lokojn kaj vidi pli multajn ekologiajn tipojn, mi vivas tre ŝpareme, sed mi estas ĉiam scivolema pri novaj aferoj."

 

    Xu Fengxiang iris al Tibeto unuafoje en la jaro 1978 kaj laboris tie dum pli ol 20 jaroj. Ŝi funkciis kiel profesorino de la arbarkultura fakultato en la Tibeta Agrikultura Kolegio kaj estro de la Instituto pri Ekologio de la Tibeta Altebenaĵo. Ŝi konstruis lignan dometon por fari esploradon en profunda praarbaro de la tibeta altebenaĵo kaj pioniris en la koncerna esplorado dum la 18-jaraj klopodoj. En la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento fama ĉina verkistino Huang Zongying publikigis sian raportaĵon titolitan Ligna Dometo kiu registris la karieron de Xu Fengxiang, kaj ĝi kortuŝis milionojn da legantoj. Ekde tiam la legendo pri tiu ĉi "arbara diino" kiu sin radikigis en Tibeto kaj dediĉis sin al la esplorado pri la ekologio de la altebenaĵo estas vaste konata de ĉinoj.

 


Xu Fengxiang sur la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo  

 

    Xu Fengxiang diris: "La ekologio de la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo, ĝiaj koncernaj sciencaj aferoj kaj edukado estas mia dumviva afero, kaj mediprotektado estas mia dumviva alvoko. Tibeto estas la regiono zorgata de mi dum la tuta vivo."

 

    Ŝi nomas sin sonĝanto, ĉar ŝi dumvive tenas al si nevekeblan sonĝon pri la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo.

 


Ĉe la granda kurbiĝo de la rivero Yaluzangbu 

 

    En la aĝo de 47 jaroj ŝi forlasis sian komfortan vivon en sudorienta Ĉinio kaj veturis al Tibeto por fari ekologian esploradon. Por sia laboro ŝi iris supren al la "generalitato" de la monto Ĉomolangma (Everesto), suben al malseka zono de kreskaĵoj vertikale kuranta sur la suda parto de Himalajo, iris okcidenten al la dezerto Ali, norden al Qiangtang kaj orienten al Hengduan-montaro... Kvankam ŝi renkontiĝis kun aro da lupoj nokte, kiam ŝi trifoje eniris en la senvojan gubernion Muotuo kaj svenis en senhoma loko, kiam ŝi sola esploris en la granda valo de la rivero Yaluzangbu, tamen ŝi ankoraŭ persistis en sia revo de altebenaĵo kaj plenumis ekspedicion de pli ol 130 mil kilometroj.

 

    Kiam ŝi estis 64-jara, ŝi venis al la monto Lingshan, kiu situas en la sudokcidenta parto de Pekino, kaj tie kreis bazon kun la funkcioj de ekologia esploro, mediprotekta edukado kaj "fenestro" de Tibeto por daŭrigi sian komparan studadon pri diversaj ekologioj de la altebenaĵo en okcidenta Ĉinio.

 

    Nun ŝi jam estas 80-jara, kaj ŝi refoje vizitis iam vizititajn lokojn: arbaroj ĉe sudokcidenta landlimo de Ĉinio; valoj de la monto Gaoligong kaj rivero Dulongjiang; montofendoj kaj krutaj montpintoj en Tibeto; la montaro Tianshan kaj ĝia dezerto; la fonto de la Flava Rivero, gobioj de Interna Mongolio… Ŝiaj spuroj troveblas eĉ sur la kontinentoj eŭrazia, afrika kaj sudamerika.

 

    Vizitinte riverojn kaj montojn de la tuta mondo kaj komparinte la ekologiojn glaciejan, akvan, herbejan kaj arbaran, Xu Fengxiang ankoraŭ restas ebriiĝinta pro la esplorado pri ekologio de la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo. "Lastajare mia vojaĝo kun la esenco de esploro kaj turismo atingis Egiption, Turkion, 10 landojn de Eŭropo kaj eĉ Amazonon. Mi opinias, ke la turisma resurso kaj ekologia tipo de Ĉinio estas tre riĉa, precipe la ekologio de la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo entenas nekompareblajn trajtojn. Ĝi posedas la plej altan montaron Himalajo, profundajn valojn kaj multtipajn glaciejojn – kelkaj el ili en sudorienta Tibeto longas pli ol 100 kilometrojn kaj iuj el ili ŝtopas riverojn kaj faras lagojn. La glaciejo Midui kiu kuŝas en gubernio Bomi aspektas kiel jupo de blanke vestita feino..."

 

    La sinjorino verŝis sian tutan energion al la scienca afero kaj mediprotektado en Tibeto. Ŝi diris: "En la malnova Tibeto la lokanoj ne povis sate manĝi, por ne paroli pri mediprotektado. Ĉio estis en primitiveco." Tio daŭris ĝis la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento kiam ŝi venis al Tibeto kaj alvokis mediprotektadon dum esplorado. Kompreneble tiam la malfaciloj antaŭ ŝi estis multe pli grandaj ol nun.

 


Xu Fengxiang prelegas pri altebenaĵa ekologio en la Pekina Forstokultura Universitato. 

 

    Ŝi diris: "Dum la pasintaj kelkaj jardekoj, ĉu ordinaraj popolanoj aŭ registaraj oficiistoj, levis sian konscion pri la ekologia konstruado kaj media protektado sur la altebenaĵo. Estis ellaboritaj koncernaj politikoj pri investado, edukado kaj propagandado, kaj niaj klopodoj kaj fruktoj estas klare videblaj."

 

    "Veli dumvive" estas la devizo de Xu Fengxiang. Nun ŝi ankoraŭ esperas, pere de siaj diskoniga laboro kaj ekologia bazo sur la monto Lingshan, senĉese dissemi mediprotektajn semojn, ke ili sane kresku sur fekunda tero.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments