Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Kulturo> Vidpunktoj

La koncepta spaco de Yuan Zuo en pentrado

| 2014-02-11
Bookmark and Share

de ZHANG SHUANG

 

    Yuan Zuo naskiĝis en Pekino en la jaro 1957 kaj veturis al Usono en la jaro 1982 por studado. Dum sia studo en la artkolegio Massachusetts li konatiĝis kun multaj elstaraj nuntempaj artistoj. En sia pli-ol-30-jara vivo en Usono, Yuan Zuo faris profundan esploron kaj praktikon pri formoj de la spaco en pentrado de la Oriento kaj Okcidento.

 


Yuan Zuo (dekstre) kaj lia patro en la ekspozicio  

 

    En decembro de 2013 Yuan Zuo eksponis en la galerio 798 en Pekino siajn 76 pentraĵojn, iuj el kiuj estis faritaj en Usono kaj aliaj en Ĉinio. Per ĉi tiuj pentraĵoj ĉu abstraktaj ĉu figuraj, Yuan Zuo provis esprimi tute malsaman "konceptan spacon" de la tradiciaj pentrartoj de la Oriento kaj Okcidento. 

 

    Naskita en familio de ĉina nuntempa artisto

 


La patro de Yuan Zuo kaj lia onklo (maldekstre) en ekspozicio de pentraĵoj  

 


La pentraĵo Akvoverŝa Festo -- Himno de la Vivo farita de la onklo de Yuan Zuo  

 

    Yuan Zuo naskiĝis en nuntempa pentrarista familio plej respektata en Ĉinio, lia patro Yuan Yunfu kaj lia onklo Yuan Yunsheng estas vaste konataj artistoj. Ili ambaŭ laboras kiel profesoroj respektive en la Ĉina Centra Akademio de Belartoj kaj la Akademio de Arto kaj Desegno de Tsinghua-Universitato. En oktobro de 1979, lia onklo Yuan Yunsheng kreis la pentraĵon Akvoverŝa Festo -- Himno de la Vivo, kio fariĝis plej granda evento en la arta rondo de Ĉinio pro tio ke en la bildo estis pentritaj virinoj sin banantaj tute nudaj. Estis la unua fojo por Ĉinio montri nudajn virinojn en fresko, tio vekis sensacion en la socio. La pentraĵo finfine povis esti eksponita dank' al la aprobo de Deng Xiaoping, tiama vicĉefministro de Ĉinio. Tiutempe, alilandaj amaskomunikiloj opiniis ke "en publikaj lokoj de Ĉinio aperas nudaj korpoj de virinoj, tio aludas la veran sencon de reformo kaj malfermo." 

 

    Kiam liaj onklo kaj patro kreis murpentraĵojn por la Ĉefurba Internacia Flughaveno, Yuan Zuo ĉiam servis kiel asistanto al la patro. Intertempe li lernis de la patro esprim-manieron pri la pentrarta spaco. Do, naskiĝis miksaĵo de dimensia platforma spaco de la orienta tradicia murpentraĵo metita al komponado de la dimensia platforma spaco okcidenta.

 

    Ekde la infanaĝo, Yuan Zuo estis influita de la pentrarta stilo de sia patro, kiu multe pentris per guaŝo kaj kies desegnoj estas preskaŭ plataj, nur en la komunaĵo de du aŭ tri koloroj varmaj kaj malvarmaj varias lumo kaj mallumo, de tio rezultiĝas luma percepto. Tiu kompreno pri lumo kaj spaco uzas la ĉinan tradician konscion pri la spaco kaj estas tute malsama ol la pentrado de pejzaĝoj de Sovetunio, kiu furoras tiutempe en Ĉinio. En mezlernejo Yuan Zuo provis desegni per guaŝo. Pro influo de la patro ekde la infanaĝo, Yuan Zuo neniam pentris laŭ la sovetia stilo eĉ dum sia studado en la Centra Akademio de Belartoj.

 

    Signifo de la koncepta spaco

 


Abstraktaj pentraĵoj pri la koncepta spaco  

 

    Kiam Yuan Zuo studis en Usono, foje lia instruisto kondukis lin antaŭ verkaĵojn de majstro Hans Hofmann (1880-1966) en la muzeo de belartoj najbare de la universitato, kaj diris al li ke iuj koloraj flikaĵoj ne kuniĝis unu kun la aliaj, ĉi tio estas la unua spaco; kelkaj koloraj flikaĵoj interkovriĝas unu per la aliaj, tiel ke la koloroj aspektas malsamaj en malsamaj lokoj, ĉi tio estas la dua spaco; iuj koloroj estis pentritaj ege maldike, kaj aliaj ege dike, ĉi tio estas la tria spaco. Plej grave estis ke la instruisto konigis al li: la tri spacoj ĉiuj estas sensaj, vidaj, kaj havas neniun rilaton kun la perspektivo. Ĉi tiuj vortoj de la instruisto komprenigis al Yuan Zuo ke la spaco en la pentraĵoj far de la patro estas ĝuste tiela. 

    Yuan Zuo konsideris ke la samo de orientaj kaj okcidentaj pentristoj kuŝas en tio, ke ili ĉiuj esprimas siajn sentojn per la peniko.

 

    Por ĉinaj studentoj, oni devas havi la kapablon esprimi tri-dimensian spacon kaj kolorojn varman kaj malvarman, ĉar tio estas konsiderata kiel du bazaj teknikoj. Sed Yuan Zuo konigis al la studentoj de la Akademio de Arto kaj Desegno de Tsinghua-Universitato, en sia prelego farita dum la lastaj jaroj, ke la perspektiva tekniko povas helpi homojn havigi al si vidan iluzion -- la iluzion pri tri-dimensia spaco sur papero aŭ ŝtofo. Akumulado de la vidaj spertoj determinas kapablon de la vida senso. Kiel rezulto, la esprimo de ĉiuj personoj pri la vida spaco devus esti unika. Tia kolekto de spac-esprimo estas la "koncepta spaco."

 

    Ne ekzistas pentraĵo duon-ĉina kaj duon-okcidenta

 


Pejzaĝo de la kolegio Barnard  

 

    En pentraĵoj de Yuan Zuo troveblas postsignoj de la tradicia ĉina pentraĵo, sed li opinias, ke ne ekzistas la argumento pri pentraĵo duon-ĉina kaj duon-okcidenta. Lia sperto de vida rendimento estas la sento en la momento de pentrado. Li diris: "Fakte, mi ne povas pruvi, ke mi faras kombinon de la du kulturoj, sed mi nur esprimas min mem la veran -- foje mi vivas en Ĉinio kaj foje -- en Usono, mi ricevis duoblan kulturon. Tio estas mia vera stato. Mi volas montri nur tion kion mi vidis, la edukon kiun mi ricevis, la sociajn aferojn, pri kiuj mi zorgas, kaj homojn kun kiuj mi kontaktiĝis. Yuan Zuo opinias ke la orientaj estas la orientaj kaj la okcidentaj -- la okcidentaj. Se la du kulturoj sin kombinas, tio estas natura kaj normala, sed ne rigide desegnita. " 

 

    Abstrakteco kaj figureco ambaŭ al la koncepta spaco

 

    Yuan Zuo rimarkis dum sia studado en Usono, ke la ekskluziva senco de ordinaraj okcidentanoj pri la abstrakteco estas simila al tiu de ĉinoj. La abstrakteco estas fremda, orienta kaj hereza por okcidentanoj. Por ĉinoj, la abstrakteco apartenas al la Okcidento.

 


Blua Pejzaĝo I  

 


Blua Pejzaĝo II  

 

    Dum la unua leciono en universitato de Usono, instruisto diris al Yuan Zuo, ke nenia konkreta enhavo estas permesata eniri en la kurson. En tiu ĉi momento antaŭjuĝoj kontraŭ abstrakteco en lia cerbo estis korektitaj.

 

    Yuan Zuo diris: "Mi ŝatas purajn kaj brilajn kolorojn, mi ne timas belajn bildojn, sed mi timas malharmonion inter koloroj. Ĉu sugesta figuro ĉu bela pejzaĝo aŭ abstrakta kombinaĵo estas por Yuan Zuo nur materialoj diversaj kaj montraĵoj malsamaj, sed lia metodo por manifesti la konceptan spacon per la bildoj estas tute identa.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments