El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Artfajraĵo de gimnastiko – kaj pensoj pri Esperantujo

| 2014-02-12
Bookmark and Share

de Lu Wunsch-Rolshoven

 


Aomori Universitato - ritma gimnastiko 

 

    Fine de decembro 2013 kaj dum januaro 2014 okazis en Germanio turneo de gimnastika prezento "Artfajraĵo de gimnastiko" kun la aldona nomo "Esperanto" ("Artfajraĵo de gimnastiko" - "Esperanto"-turneo 2014 en Germanio). La organizantoj priskribas nian lingvon kiel la rekonitan mondlingvon, kiu ligas plej diversajn kulturojn – samkiel gimnastiko. Dum la turneo oni eĉ prezentis la Esperanto-himnon.

 

    Okazis trideko da prezentoj, estis 200.000 spektantoj - vidis la antaŭajn anoncojn kaj la postajn gazetajn raportojn do pluraj milionoj da homoj en Germanio. Oni povas ĝui la prezenton sur ilia retejo, por konvinkiĝi, ke jen verŝajne la plej impona flanka prezento de nia lingvo ekde longega tempo.

 

    Elirante de tiu evento mi verkis novjaran saluton 2014. Mi mencias diversajn aliajn amikajn atentigojn pri nia lingvo (BMW/Mini, British-Telecom-kompanio, granda kaj luksa germana hotelo "Esperanto"...) kaj demandas min, kion signifas tiu subteno al nia lingvo. Kaj kion ni faru estonte por ankoraŭ pli disvastigi la mesaĝon pri la ekzisto kaj la ĝua uzado de nia lingvo.

 

    Pensoj pri Esperantujo kaj bondeziroj por 2014

 

    Kiam gazetartikolo komenciĝas per la sekvaj vortoj, ni iom dubas pri la daŭrigo: "Ni estu honestaj. Kial nin interesu Esperanto? La angla kiel mondlingvo, ankaŭ la franca, la rusa kaj la ĉina, eble ankoraŭ la hispana, la portugala, en embaraso la germana. Sed la artefarita lingvo Esperanto? Supozeble ne." Tamen poste tekstas tre afable: "Eble tio ja estas problemo de la tiutempa enkonduko. Se la polo Ludoviko Lejzer Zamenhof en 1887 post la verkado de sia unua broŝuro havus je dispono la samnoman prezenton, lia koncepto liganta la popolojn spertus kun tre granda probablo pli da akcepto." (En Gießener Anzeiger, 15-a de jan. 2014, Esperanto zeigt Turnen als Weltsprache de Albert Mehl)

 

    200.000 spektantoj

 

    Fakte la gimnastikaj asocioj en du germanaj landoj (Malsupra Saksio kaj Ŝlesvigo-Holŝtejno) ĉiujare organizas unumonatan turneon tra Germanio kun dekoj da unuopaj programeroj "Artfajraĵo de gimnastiko" ( Feuerwerk der Turnkunst) - laŭ informo la plej sukcesa gimnastiko-prezento en Eŭropo. 200.000 homoj vidis la spektaklon kaj ne povis pretervidi ties titolon kaj mesaĝon pri nia lingvo.

 

    "Esperanto - la mondo parolas unu (korpo)lingvon!"

 

    Ja la ĉi-jaran turneon ili decidis nomi "Esperanto" kaj ili bele vivigis la nomon: En la enkonduko al la prezento prezidantino de gimnastika asocio parolis pri la amike internacia bildo de popola interkompreniĝo - bildo, kiu montras "mondlingvon kiel korpan lingvon" kaj "gimnastikon kiel mondlingvon". Kantistino dum la spektaklo kantas en Esperanto vortojn tre konatajn al ni: "La popoloj faros en konsento unu grandan rondon familian..." Kaj la gazetoj jam de semajnoj ĉe ĉiu prezento mencias Esperanton, ofte kiel la "rekonita internacia mondlingvo" aŭ la "popolojn liganta lingvo", kaj konstatante: "Same kiel la lingvo tiel ligas la gimnastika arto." Aŭ: "Esperanto - la mondo parolas unu (korpo)lingvon!"

 

    Kial tiom da organizaĵoj subten(et)as Esperanton?

 

    Indas pripensi, kial la gimnastikaj asocioj elektis la nomon "Esperanto" kaj kial TUI, unu el la plej grandaj germanaj turismaj entreprenoj, konsentis subteni spektaklon kun tiu nomo. Kaj kial antaŭ du jaroj la mondkonata aŭto-entrepreno BMW gratulis nome de la aŭtomarko "Mini" al Esperanto okaze de ties 125-jariĝo kaj elstarigis la paralelon inter la internacia disvastiĝo de iliaj aŭtoj kaj de nia lingvo. Kial la "Cirque du Soleil" elektis la Esperanto-titolon "movi kanti revo" por sia programo. Kial granda kaj renoma germana kongreshotelo en Fulda elektis por si la nomon "Esperanto" kaj favore prezentas la pontofunkcion de Esperanto. Kial en 1999 la iom konata germana Hip-Hop-bando "Freundeskreis" (amikaro) elektis la nomon "Esperanto" por kanto kaj albumo kaj turneo. Kial la germana novaĵagentejo dpa dum la pasinta jardeko raportis pli ol dekfoje pri Esperanto-eventoj (ankaŭ en Sarlanda Radio ). Kial la entrepreno BT Global Services uzis nian lingvon en varbfilmo - entrepreno de 35.000 dungitoj tutmonde. Kial la ĉina registaro publikigas novaĵojn en Esperanto preskaŭ ĉiutage. Kial la vikipedio-kunlaborantoj decidis, ke ĉiu lingvo-versio de tiu enciklopedio enhavu inter la mil plej gravaj artikoloj ankaŭ artikolon pri Esperanto? Kial Google Translate aldonis nian lingvon al sia oferto...

 

    Kion ni jam atingis

 

    Ili ne simple volas fari favoron al ni kaj nia lingvo - ili konstatas ties mesaĝon kaj, eĉ pli, ties faktan uzadon. Esperanto hodiaŭ certe neniel estas "piso de kulo en la Balta Maro", kiel iu supozis komence de la okdekaj jaroj. Laŭ multaj statistikoj nia lingvo kompare kun aliaj lingvoj kutime troviĝas ie inter la 15-a kaj 50-a loko (inter proksimume 6000 lingvoj de la mondo) - simile kiel la dana aŭ slovaka aŭ serb-kroata aŭ estona lingvoj. La rilato inter Esperanto kaj la angla estas proksimume 1:1000, ekzemple laŭ la tekstokvanto en la interreto. Kaj ni konsciu, ke laŭ la nombro de parolantoj tiu rilato estis proksimume 1:100.000.000 (unu al cent milionoj) ĉe la kreiĝo de Esperanto. Ni multege progresis ekde la apero de magra broŝuro de kvardeko da paĝoj en 1887.

 

    Multaj landoj - ĉie malfacile perceptebla

 

    Mi cetere koncedas, ke malfacilas kompreni la faktan disvastiĝon de nia lingvo. Nia parolantaro troviĝas en cento da landoj - do en ĉiu lando troviĝas nur proksimume centono. Malfacile komparebla kun tradiciaj lingvoj en limigita lingvoregiono.

 

    De unu homo al multaj centmiloj - impresa progreso

 

    Certe ni ankoraŭ estas tre for de niaj revoj - sed, serioze, kiom vi pretus veti en 1887 je tio, ke Esperanto hodiaŭ havus sian nunan staton? Ke la revo de unu sola homo, junulo fakte, povus entuziasmigi centmilojn aŭ milionojn da homoj lerni la lingvon dum dekoj aŭ centoj da horoj, transdoni ĝin ofte al la posta generacio kaj apliki ĝin dum miloj da horoj.

 

    La kuna verko de niaj antaŭuloj kaj ni ĉiuj

 

    Dum la bazon de nia lingvo metis unu sola homo, ĝin ellaboris centmiloj per verkado, studado kaj uzado. Kaj same la diversajn ofertojn en Esperantujo kreis kaj kreas multegaj miloj da Esperanto-parolantoj - ili organizas, verkas, tradukas...

 

    Novaj Esperanto-grupoj en interreto

 

    Mirinde estas, kiom kreskis la memorganiziĝo de la Esperanto-kunlaborantaro dum la pasintaj jardekoj, grandparte helpe de la interreto, kie homoj kuniĝas en miloj da unuopaj Esperanto-grupoj specialiĝintaj pri la plej diversaj celoj. Nepensebla estis Esperanto-enciklopedio antaŭ la apero de vikipedio, kie Esperanto havas nun proksimume la 32-an aŭ 40-an lokon (laŭ paĝorigardoj) kompare kun aliaj lingvoj. Apenaŭ imagebla sen la reto estus frazokolekto kiel Tatoeba kun preskaŭ 300.000 frazoj tradukitaj en Esperanto (loko 2 post la angla). Kaj same pri aliaj vortaroj, pri tradukado de komputilaj programoj, pri subtekstigo de filmoj ktp.

 

    Per paŝo post paŝo - al samrajtigo de Esperanto

 

    Se oni serĉas malfeliĉon kaj malĝojon, kompreneble estas abundaj eblecoj... Ĉiu povas persone bedaŭri, ke oni ne havas pli da mono kaj ke oni ne estas pli sukcesa. Same pri Esperanto ni povas bedaŭri tion, kio estas ne jam atingita. Sed ni konsciu: Eĉ sukcesuloj jare nur malofte progresas per pli ol 5 procentoj. La angla progresis en sia historio de 1500 jaroj kutime multe malpli rapide. Ni do povas esti kontentegaj, ke en Hungario la nombro de Esperanto-parolantoj kvarobliĝis inter 1990 kaj 2011, jare proksimume 7-procenta kresko. Kial? Nu, ĉefe ĉar oni samrajtigis nian lingvon - oni donis neniun apartan avantaĝon, nur liberan elekteblecon en multaj lernejoj kaj en universitatoj. Ankaŭ en Brazilo niaj samideanoj survojas al la atingo de samrajteco por Esperanto en la lernejoj, la propono estas jam en la parlamento. En Francio la vojo por simila iniciato ŝajnas ankoraŭ iom pli longa.

 

    Por la "rajto je kleriĝo pri Esperanto"

 

    Eble unua paŝo antaŭ instruado estas strebi, ke ĉiu lernejano ricevu bazan informon pri Esperanto kaj pri ĝia hodiaŭa uzado, dum eble du lernejaj lecionoj.

 

    Kion ni faru estonte?

 

    Nu, unuflanke ni plu ĝuu Esperanton kaj Esperantujon kaj la kunestadon kun niaj Esperanto-amikoj kaj -konatoj. Nenio tiurilate estas pli bona por ni mem, nenio estas pli alloga por eksteruloj ol nia ĝojo pri la Esperanto-uzado en internacia rondo.

 

    Due ni plukonstruu Esperantujon kiel ni kaj niaj antaŭuloj jam faras ekde baldaŭ 127 jaroj. Ankaŭ tiu kreado povas doni multan plezuron.

 

    Trie ni eble iom plibonigu nian informadon de la ekstera mondo. Indas prezenti Esperanton kaj Esperantujon tiaj kiaj ili estas - kaj eble indas iom prisilenti niajn planojn kaj revojn por ne daŭre aŭdi, ke ni kaj niaj antaŭuloj ja jam paroladas pri tio ekde cento da jaroj kaj tamen ankoraŭ ne videblas la fina sukceso...

 

    Ni krome parkerigu, ke informado kaj varbado bezonas ripetadon, sep fojoj estas bona takso. Aldone ni konsciu, ke nur proksimume unu procento de nia publiko estos preta efektive lerni kaj iam apliki Esperanton, fakte ĉefe junuloj inter 14 kaj 25 jaroj. (Tio kune signifas, ke ni devas vere multege informi por gajni unu novan Esperanto-parolanton - eble eĉ pli ol milfoje. Unu plia kaŭzo por intensigi la gazetarajn rilatojn, kiuj permesas tre amasan informadon.)

 

    Kaj kio pri la angla kaj pri tiuj Esperanto-malamikoj, kiuj malĝuste kaj malafable informas pri Esperanto? Nu, dek procentoj estas kontraŭ ĉio, diris ŝajne John F. Kennedy; tion ne eblos ŝanĝi... Ni ne sukcesos progresigi Esperanton, se ni perdos nian energion en la bataloj kontraŭ la angla lingvo kaj kontraŭ Esperanto-malamikoj. Kontraste ni flegu la amikojn de nia lingvo, kiuj ja estas multnombraj, kiel denove montras la "artfajraĵo de gimnastiko".

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

(el Liberafolio)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments