El Popola Ĉinio>头条新闻>

Vladimir Putin vizitis la "domon de Ĉinio" en Soĉio

| 2014-02-12
Bookmark and Share


Vladimir Putin (la 2-a de maldekstre) en vizito al la "domo de Ĉinio" kun la akompano de Liu Peng (la 3-a de maldekstre)  

 

    Vespere de la 10-a de februaro laŭ la loka tempo rusa prezidento Vladimir Putin vizitis la "domon de Ĉinio" en Soĉio. Li amike interparolis kun sportaj laborantoj de Ĉinio, esperante ke Rusio kaj Ĉinio intensigos interŝanĝojn en sporto kaj tiujn inter dulandaj junuloj.

 

    Vladimir Putin interparolis kun Liu Peng, direktoro de la Ĉina Ŝtata Ĝenerala Administracio de Sporto kaj prezidanto de la Ĉina Olimpika Komitato. Liu Peng unue dankis Vladimir Putin pro lia vizito al la "domo de Ĉinio" kaj diris, ke lia vizito alportis al ĉinaj kaj rusaj sportistoj bonan ŝancon. Ĉar tiu-tage dulandaj sportistoj ambaŭ gajnis bonajn rezultojn en konkursoj de la Soĉiaj Vintraj Olimpikoj.

 

    Vladimir Putin gratulis ĉinajn sportistojn pro ilia unua medalo en la Soĉiaj Olimpikoj. Li diris: "Kiel ni ĉiuj scias, Ĉinio vigle disvolvas la sportajn aferojn, al kiuj la ĉina registaro kaj ĝiaj ŝtataj gvidantoj donas grandan atenton. Mi kredas, ke ĉinaj sportistoj gajnos pli bonajn rezultojn en la vintraj sportbranĉoj kaj deziras al la ĉina sporta delegacio sukceson en la ĉi-fojaj olimpikoj."

 

    Akompanate de Liu Peng, Vladimir Putin vizitis fotoekspozicion pri amikaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Rusio en sporto kaj demandis pri ĉina peto de rajto por gastigi la Vintrajn Olimpikojn en 2022. Krom tio Vladimir Putin spektis prezentadon faritan de dulandaj amatoroj de wuŝu-o kaj tajĝiĉuan-o.

 

    Vladimir Putin ankaŭ faris intiman interparolon kun ĉinaj sportistoj kaj deziras al ili gajni bonajn atingojn en la Soĉiaj Olimpikoj kaj agrablan restadon en Soĉio.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments