El Popola Ĉinio>头条新闻>

La muzeo pri japanaj kamikazoj prezentis al Unesko peticion por esti metita en la liston de la "Memoro de la Mondo"

| 2014-02-12
Bookmark and Share


Parolas Hua Chunying, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio.  

 

  En la 4-an de februaro, la Paca Muzeo Chiran por Kamikazoj* en Japanio prezentis peticion al Unesko por ke la lasta inkludu testamentojn kaj leterojn de la japanaj kamikazoj en la liston de la "Memoro de la Mondo".

 

    Pri tio, Hua Chunying, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris, ke Japanio faris multajn krimojn kontraŭ la homaro en la Dua Mondmilito. La nuna peticio intencas kaŝi la celon de la agresa milito lanĉita de Japanio. Tio estas aroganta defio al la atingoj de la venko de la Monda Kontraŭfaŝista Milito kaj al la internacia nova ordo post la milito, kaj kontraŭas la pacan sprition de Unesko. Tiu ĉi agado nepre ricevos fortan kondamnon kaj oponon de la tuta mondo.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

    - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -

 

    * Kamikazo: japan-devena vorto, kiu laŭlitere signifas "vento de dio" en la japana lingvo kaj internacie, ĝi kutime estas uzata por indiki la japanajn pilotojn kiuj faris mem-mortigajn atakojn kontraŭ la batal-ŝipojn de la aliancoj dum la Dua Mondmilito

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments