"La revo de Ĉinio" de kamparano (II)
de MA LI
Mia revo, la revo de Ĉinio
Yan Hucheng naskiĝis en la gubernio Xichuan kaj tie kreskis. Li amas la teron de sia hejmloko, kaj la klara akvo en la rivero Danjiang, kiu fluas tra Xichuan, donis al li plej belan rememoron en liaj infaneco kaj juneco.
La gubernio Xichuan troviĝas en la kerna areo de la akvofonto de la mezlinia projekto de la akvo-konduko sude norden kaj estas proksime de akvofonto. Tra ĝi fluas la artefarita lago de sensala akvo -- la akvokonservejo Danjiangkou. Tie estas multe da dezertaj montetoj kaj malfekundaj deklivaĵoj. Por altigi la produktan kvanton de greno kaj pliigi siajn enspezojn, lokaj kamparanoj iam tie uzis grandan nombron da kemiaj sterkoj kaj pesticidoj. Kvankam tio altigis la produktan kvanton de greno po unuo, tamen de tio rezultis serioza difuza poluado. Tio ankaŭ kaŭzis supernormiĝon de enteno de azoto en la akvokonservejo kaj serioze minacis la sekurecon de la akvokvalito en la akvofonto.
En la jaro 2004, vizaĝe al la stato, ke la tero estis malpurigita de agrikulturaj kemiaĵoj kaj pesticidoj, Yan Hucheng decidis esplori novan sterkon por plibonigi la difuzan poluadon de la tero. De tiam li firme iris sur la esploran vojon plenan je malfaciloj.
Yan Hucheng (la 1-a de dekstre) faras esploron pri la efiko de la verda kunmiksita sterko en agrikultura ŝedo.
Li vizitis Liu Gengling, akademianon de la Ĉina Akademio de Inĝenierado, kiu estis nomita kiel "la unua persono de esploro pri sterkoj", Min Jiukang, eksan prezidanton de la Instituto de Argilaj Sterkoj sub la Ĉina Akademio de Agrikulturaj Sciencoj, kaj aliajn pli ol 30 famajn ĉinajn fakulojn pri sterkoj, kaj faris multajn eksperimentojn pri recepto de sterkoj.
Komence de la jaro 2006, Yan Hucheng sukcese esploris la novan sterkon. En la 17-a de aprilo de la sama jaro estis oficiale fondita la Yuanke-a Bioteknologia Akcia Kompanio. "Tiam ni faris aferojn konsiderante solvon de la plej sentema problemo pri difuza poluado, solvon de la malfacila problemo, ke la plejparto da agrikulturaj produktoj kaj kromproduktoj de Ĉinio ne povis eniri en la internacian merkaton, konsiderante ankaŭ tion, ke la postulo de ĉinaj kaj fremdlandaj konsumantoj al agrikulturaj produktoj ŝanĝiĝis de satigo al serĉo de manĝaĵoj pure naturaj kaj vere verdaj kaj sanaj, kaj konsiderante la altan atenton de la ŝtato al la sekureco de greno kaj nutraĵoj." Tion diris Yan Hucheng parolante pri sia origina intenco fondi la sterkan entreprenon.
Yan Hucheng faras parolon en la forumo de "Ĉina medio kaj organika agrikulturo".
Post la senĉesa penado de 8 jaroj Yan Hucheng finfine esploris kaj fabrikis la kunmiksitan sterkon konsistantan el organikaĵoj, neorganikaĵoj, biologiaĵoj, mineralaĵoj kaj ĉinaj medikamentaj materialoj kun sendependa intelekta proprietaĵo. Pro tio li refoje fariĝis legenda homo en sia hejmloko.
En la konkuro pri "suplementa programo de teraj organikaĵoj" la Yuanke-a Bioteknologia Akcia Kompanio venkis aliajn rivalojn. Post tio la kunmiksitaj sterkoj produktitaj de Yuanke estis iom post iom disvastigitaj en 72 gubernioj de 6 provincoj de Ĉinio. Dum la sekvantaj kelkaj jaroj ili estis venditaj en 27 provincoj de la lando.
Post multfoja esplorado kaj enketado la specialista grupo de la Ministerio de Agrikulturo de Ĉinio opinias, ke la verda sterko fabrikita de Yuanke havas grandan signifon por protekti la akvokvaliton de la akvokonservejo Danjiangkou kaj la sterko estas vaste disvastiginda.
La nova sterko produktita de la Yuanke-a Bioteknologia Akcia Kompanio
Laŭ Yan Hucheng, lia unufoja funkciigo de entrepreno estis por riĉigi liajn familianojn kaj samvilaĝanojn, kaj nun li pli bone konis la gravan signifon de siaj aferoj al la disvolviĝo de la ŝtato. Konsiderante la konstruadon de la ekologia civilizacio kaj tiun de la altefika ekologia ekzempla zono en la gubernio Xichuan, li opinias, ke la tradicia maniero por plantado jam ne plu taŭgas al la postulo de la ekonomia disvolvo kaj oni devas reguligi la industrian strukturon. Li opinias ankaŭ, ke oni devas meti la celon al la organika agrikulturo por antaŭenpuŝi lokan disvolviĝon, riĉigi popolamasojn kaj fari pli grandan kontribuon por la disvolviĝo de la regiona ekonomio kaj plibonigo de la ekologia medio. En la jaro 2012 li konstruigis la produktan bazon de organika agrikulturo kun areo de pli ol 20 mil muoj, kaj per tio la kompanio Yuanke faris la unuan paŝon al la organikaj agrikulturaj produktoj.
Antaŭ nelonge la produktoj de la bazo trapasis aŭtentikigon de organikaj produktoj. Post tio Yan Hucheng fondis en Pekino la Yuanke-an Kompanion de Agrikulturaj Sciencoj kaj Teknologioj. Laŭ lia projekto li faros la produktan bazon de organika agrikulturo granda kaj sinteza agrikultura zono kunfandiĝanta organikajn plantadon kaj bredadon, vizitadon, kolektadon, loĝadon, manĝadon, agrikulturajn foirojn kaj ekologian ripozadon.
"Trinkigu al pekinanoj akvon el la rivero Danjiang kaj organikan teon el la kompanio Yuanke, manĝigu al ili organikajn manĝaĵojn kaj regaligu al ili gastojn per organikaj legomoj." Jen la nova revo de Yan Hucheng.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin
Komento
Gastlibro