Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Esperantujo> E-novaĵoj

Karnavalantoj en Hispanio trovis la verdan stelon

| 2014-02-13
Bookmark and Share

José Antonio del Barrio

 


La karnavala bando Esperanto 

 

    Antaŭ kelkaj tagoj Lu Wunsch-Rolshoven informis en Libera Folio pri la prezento de gimnastika spektaklo, kiu portis la nomon de Esperanto, eĉ se la organizantoj ne parolas la lingvon, kaj uzas ĝin nur pro la potenco de la varnomo kaj ĝia asociiĝo al universaleco, kaj eĉ ne hezitas uzi la esperantan himnon kiel parton de la spektaklo. Ĝuste nun ni eksciis pri tre simila okazaĵo en Hispanio: karnavala bando partoprenanta en tradiciaj andaluzaj festoj prenis la nomon Esperanto kaj ankaŭ uzas esperantistajn temojn kiel bazon por sia spektaklo.

 

    Kaj ni povas ĝoji ke tiu muzikbando, la "Comparsa Esperanto" ĵus atingis la trian premion en la unua el siaj prezentadoj.

 

    Pri la naturo de tiu festo, tiu konkurso, kaj tiaj muzikbandoj oni povas legi la koncernajn paĝojn. Mallonge oni povas diri, ke temas pri maniero celebri la karnavalon en okcidenta Andaluzio, dum kiu grupoj de muzikistoj sin maskas laŭ speciala temo, kaj ĥore kantas memkreitajn pecojn, tre ofte inĝeniajn kaj satirajn.

 

    La grupoj konkursas en festivaloj, ĝenerale per du aŭ tri raŭndoj, fine de kiuj oni donas premiojn laŭ la kvalito de la maskotemo kaj la muziko. La plej konata tia festivalo okazas de pluraj jardekoj en Kadizo (Cádiz), sed ili ankaŭ disvastiĝas en aliaj urboj de tiu regiono.

 

    En la unua festivalo de la sezono en la ĉirkaŭaĵoj de Sevilo, surprizis nin ĉiujn la partopreno de muzikbando nomata "Esperanto". Ili montriĝis tute vestitaj per verdaj steloj kaj flagoj, kun universalecaj temoj en la bildoj, kun konstantaj aludoj al Esperanto, kaj eĉ kun parto el la tekstoj kantataj en nia lingvo, kvankam ne ĉiam tute ortodokse.

 

    La bando devenas el malgranda urbo proksima al Sevilo, Mairena del Alcor, kaj evidentiĝas ke ili neniam antaŭe rilatis al la movado. La esperantistoj en Hispanio eksciis pri ĝi post kiam ili unuafoje prezentiĝis, kaj tuj komencis sekvi la spektaklon per la reto.

 

    Ili jam partoprenis en tiu menciita festivalo en alia apudsevila urbo, La Rinconada, en kiu ili gajnis trian premion, je nur unu poento malpli ol la dua (883 kaj 882 poentoj respektive). Ili kantis ankaŭ en festivalo de la urbo Arahal, pri kiu ni ĵus eksciis ke ili sukcesis alveni al la finalo, kaj ankaŭ en la festivalo de la pli granda Onubo (hispane Huelva, provinca ĉefurbo en sudokcidenta Hispanio)

 

    Ni kontaktis la grupon, kaj sukcesis intermesaĝi kun la motoro de la ideo, kaj aŭtoro de la muziko kaj la tekstoj, José Manuel Marín. Li rakontis al Libera Folio, ke la ideo venis iun tagon, dum leciono pri signolingvo, dum kiu la instruisto rakontis pri Esperanto kaj la universala lingvo.

 

    Ekde tie mi ekpensis, kiel rilatigi ĝin al Karnavalo kaj al la vivo ĝenerale, ne nur kiel lingvon, sed kiel agmanieron aŭ filozofion, bazitan sur klareco, sincereco kaj unuiĝo.

 

    Li tuj komencis serĉi informojn rekte en la reto. Li serĉis la simbolojn, kaj ankaŭ esploris diversajn tekstojn, por kiuj li uzis baze la tradukilon de Google. Li konfesas ke kelkfoje li "ornamis" la rezultojn por fari ilin iom pli kompreneblaj por hispanlingvuloj.

 

    Dum la prezentado oni povas konstati, ke la grupo plurfoje utiligas esperantajn vortojn, kaj foje ankaŭ la anglan, francan aŭ italan, same kripligitajn, kun elmontro de la respektivaj flagoj en angulo de la scenejo.

 

    La tekstoj foje rilatas al esperantecaj temoj, kaj specife unu kanto estas vera omaĝo al la esperantista flago, kian ofte esperantistoj mem emas eviti. La plejmulto rilatas tamen al la nuntempa socia situacio en Hispanio, kun forta socia kritiko, ekzemple al la policistoj elhejmigantaj domŝuldantojn, al la trompemaj partiecaj amaskomunikiloj kaj eĉ al la bofilo de la reĝo, nun akuzita pri fraŭdo en tre sekvata juĝprocezo.

 

    La grupo planas daŭrigi sian spektaklon en aliaj festivaloj, ĉefe en la provinco de Sevilla. Esperantistoj en Hispanio do havos ŝancon plu spekti ĝin.

 

    Krome, koincidas la feliĉa cirkonstanco, ke la venonta Hispana Esperanto-Kongreso havos sian sidejon en relative proksima urbo, en Arundo (hispane Ronda, en la malaga montaro), kaj en ĝi ĉefrolos andaluza muzikstilo, la mondkonata flamenko. Nenio estas decidita, ĉar la nun prilaborata programo jam sufiĉe kompletas, sed oni ja esploras la eblecon inviti la grupon.

 

    Konklude, kiel prave atentigis Lu, la valoro de Esperanto estas plu agnoskata de multaj homoj en nia mondo, eĉ se ili ne ĉiam konscias pri ĝia nuna disvastigo kaj fakta uzado. Estas ja tasko de la asocioj alproksimiĝi al tiuj iniciatoj kaj ilin kuraĝigi. Oni ofte trovas aliancanojn kie ni malplej atendas.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

(el Libera Folio)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments