El Popola Ĉinio>头条新闻>

Yang Jiechi ĉeestis la inaŭguran ceremonion de la Ĉina-Hindia Jaro por Amika Interŝanĝo kaj faris parolon

| 2014-02-13
Bookmark and Share


Mohammad Hamid Ansari (maldekstre) kaj Yang Jiechi  

 

    Vespere de la 11-a de februaro la Ĉina-Hindia Jaro por Amika Interŝanĝo oficiale komenciĝis en Nov-Delio, ĉefurbo de Hindio. Hindia vicprezidento Mohammad Hamid Ansari kaj ĉina ŝtata konsilanto Yang Jiechi ĉeestis ĝian inaŭguran ceremonion kaj faris parolojn.

 

    Mohammad Hamid Ansari diris, ke dum la lastaj jaroj Hindio kaj Ĉinio disvolvas la amikajn kunlaborajn rilatojn de strategiaj partneroj inter la du landoj. Kaj la du flankoj akiris ambaŭ grandan sukceson en politiko, ekonomio, komerco, kulturo, popola interŝanĝo kaj en aliaj kampoj, la tradicia amikeco inter la dulandaj popoloj multe progresis. La du landoj grandigos kunlaborojn en bazaj instalaĵoj kaj konstruado de industria zono. Hindio sincere esperas, ke la duflankaj amikaj kunlaboroj havos pli multajn rezultojn.

 

    Yang Jiechi diris, ke antaŭ 60 jaroj Ĉinio, Hindio kaj Birmo kune iniciatis la kvin principojn de paca kunekzistado kaj nun ili ankoraŭ estas la fundamentaj normoj por gvidi la internaciajn rilatojn. Dank' al la kuna penado de la dulandaj estroj kaj personoj de diversaj rondoj Ĉinio kaj Hindio starigis la strategiajn kunlaborajn partnerajn rilatojn vizaĝajn al la paco kaj prosperiĝo, grandigis kaj profundigis interŝanĝojn kaj kunlaborojn en diversaj kampoj. Tio alportis verajn interesojn al la dulandaj popoloj.

 

    Yang Jiechi diris, ke kiel ĉina prezidanto Xi Jinping kaj hindia ĉefministro Manmohan Singh montris, la revo de Ĉinio kaj tiu de Hindio estas intime ligitaj inter si kaj reciproke akordaj. Nur se Ĉinio kaj Hindio kunlaboras mane-en-mane kaj kune faras projekton pri disvolvado, la du landoj certe povos realigi sian revon pri nacia releviĝo.

 

    La inaŭguran ceremonion ĉeestis pli ol 500 homoj inkluzive de ŝtatoficistoj de la hindia registaro, personoj el diversaj rondoj, elmigrintaj ĉinoj, reprezentantoj de ĉinkapitalaj entreprenoj en Hindio kaj diplomatoj de diversaj landoj en Hindio.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments