El Popola Ĉinio>头条新闻>

Renkontiĝis ĉefoj pri aferoj de la du bordoj de la Taiwan-a Markolo

| 2014-02-13
Bookmark and Share


Zhang Zhijun (dekstre) kaj Wang Yu-chi  

 

    Posttagmeze de la 11a de februaro en Nankino unuafoje oficiale renkontiĝis Zhang Zhijun, ĉefo de la Oficejo pri Taiwan-aj Aferoj sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, kaj Wang Yu-chi, ĉefo pri ĉefteraj aferoj de la provinco Taiwan. Tio komencis la regulan komunikadon inter la du departamentoj.

 

    Zhang Zhijun diris en la inaŭgura parolo: "Mi esperas kaj kredas, ke en la estonteco ni ofte renkontiĝos, kaj ni povos fariĝi bonaj amikoj por kune kontribui al la disvolviĝo de la dubordaj interrilatoj."

 

    Zhang Zhijun diris ankaŭ, ke ĉi tiu renkontiĝo estas por efektivigi la interkonsenton faritan en Balio en la lasta oktobro, t. e. reciproka vizito kaj starigo de la mekanismo de regula komunikado inter la du departamentoj, kaj ke li esperas, ke per la oportuno la du flankoj interŝanĝos opiniojn pri la dubordaj interrilatoj, politiko, interŝanĝo kaj kunlaboro por plue antaŭenigi la rilatojn inter la du bordoj.

 

    Wang Yu-chi diris, ke tio markis, ke la dubordaj interrilatoj malfermis novan ĉapitron, kaj tiu dato estas notinda. Li ankaŭ esperis, ke Wang vizitos Taiwan en la antaŭvidebla estonteco.

 

    Wang Yu-chi rimarkigis, ke oni devas domaĝi la malfacile akiritan pacan kaj stabilan situacion, kaj li esperas, ke oni evoluigos la dubordajn interrilatojn surbaze de la interkonsento atingita en la jaro 1992.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments