Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Amuza Vivo> Moderna Vivo

Ĉu vi uzas WeChat en 2013?

| 2014-02-13
Bookmark and Share

de WANG JINGQIANG

 


 Qiao An, hunan-ano, havas la gastejon "Qiao" en la antikva urbo Dali, Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio. 
 Qiao An parolas kun siaj gastoj per WeChat (fotita en la 13-a de oktobro 2013) en sia gastejo. Ŝi diris, ke la gastoj ofte demandas ŝin pri la loko de la gastejo kaj ĉu skribe aŭ parole ili malfacile komprenas ŝian klarigon; sed dank' al la pozicia montro de la softvaro WeChat ŝi povas rekte montri por la gastoj la sidejon de la gastejo en mapo, kaj tio multe faciligas la komunikadon inter ili kaj ŝi.

 


Wang Jiandong, inĝeniero de la Centro de Novaj Amaskomunikiloj de la Ĵurnalo Cankao Xiaoxi, diskutas pri la plibonigo de la projekto "Sekretariejo" de Cankao Xiaoxi en WeChat kun siaj kolegoj. (Fotita en la 4-a de decembro 2013)
La 22-an de oktobro 2013 la ĵurnalo Caikao Xiaoxi oficiale malfermis en la publika platformo de WeChat la konton "Sekretariejo", kaj per tio ĝi fariĝis la unua ĉina ĵurnalo, kiu akceptas abonadon en WeChat. Wang diris, ke WeChat havas grandan nombron da uzantoj, lia laboro kiel teknikisto estas garantii la glatan funkcion de la servo de "Sekretariejo" en WeChat kaj por regule plibonigi ĝian funkcion por ke la legantoj oportune kaj facile abonu la ĵurnalon kaj legu ĝin per la servo. 

 


Ong Qianqian, studentino de supera lernejo en Pekino, faras la ĉiutagan proponadan servon de "Fotejo de la Poshang-a Vilaĝo" per WeChat. (Fotita en la 18-a de septembro 2013)
Ŝi diris, ke WeChat ebligas, ke ĉiuj siaj uzantoj povas fari elektronikan revuon laǔ sia plaĉo. Nun jam pli ol 100 homoj abonis la de ŝi faritan revuon pri fotado kaj per tio ŝi ekfamiĝis en sia universitato. 

 


Wendy Fung diskutas pri laboroj kun siaj kolegoj per WeChat. (Fotita en la 2-a de februaro 2013)
Wendy Fung, ĉindevena usonano. Ŝia tuta familio migris en Usonon ekde sia geava generacio. En 2011 ŝi diplomiĝis el universitato pri ĵurnalismo kaj komunikado en Pekino. Nun ŝi laboras en iu fama internacia kompanio pri publikaj rilatoj. Kiel denaska usonano ŝi ofte uzas WeChat kaj por laborado kaj por ĉiutaga vivo. Multaj ŝiaj amikoj en Ĉinio same kiel ŝi ofte uzas ĝin por kontaktado kun aliaj. 

 


Zhang Jun, 47-jara inĝeniero de entrepreno en Shandong-provinco en orienta Ĉinio, parolas per WeChat kun sia filo. (Fotita en la 30-a de novembro 2013)
Li diris, ke li uzas WeChat por faciligi kontakton kun sia filo. Kvankam li nur havas filon kiel kontaktanton en la amika rondo de WeChat, tamen li opiniis ke la son-interparola servo de la softvaro WeChat estas ja oportuna, kaj estas disvastiginda inter amikoj. 

 


 Jiao Junjie, oficistino de advokata servejo de Pekino, en gastejo de la antikva urbo Dukezong de Shangrila en Yunnan-provinco publikigas siajn fotojn kaj verkaĵojn de la vojaĝo en amika rondo de WeChat. (La maldekstra kaj meza fotoj estas fotitaj en la 17-a de oktobro 2013 kaj la dekstra fotita en la 18-a de oktobro de la sama jaro)
Ŝi diris, publikigi la fotojn kaj sian impreson de vojaĝo ebligas al ŝi ne nur registri por si mem la vojaĝon, sed ankaǔ ebligi la interagadojn inter ŝi kaj la amikoj kaj familianoj. Do por ŝi la amika rondo de WeChat estas ĉiutage vizitinda.

 


Wang Kang, vicprezidanto de iu borsa kompanio en Pekino, uzas servon de bankoj en WeChat por kontroli sian bankkonton dum atendado de siaj amikoj en kafejo najbare de sia kompanio. (Fotita en la 20-a de novembro 2013)
Li diris, ke WeChat estas oportune uzata, per ĝi oni povas ne nur kontroli konton, sed ankaǔ pagi. Kaj per tio WeChat fariĝis nemankigebla por li. 

 


Jiang Yali, staĝanto de iu eksterlanda entrepreno en Pekino, ludas amuzaĵon de WeChat en metroo. (Fotita en la 23-a de novembro 2013)
Li diris, ke li ofte ludas amuzaĵojn per poŝtelefono en metroo, kaj por li tio estas bona rimedo por pasigi la enuan tempon tie. Per WeChat li eĉ konkuras kun siaj amikoj pri ludado, kio ja estas interesa! 

 


Fu Peng, redaktoro de iu retejo en Pekino, aĉetas varojn per WeChat. (Fotita en la 23-a de novembro 2013)
Ŝi diris, ke la servo de WeChat pri aĉetado estas tre utila por ŝi, ĉar la aĉetado povas esti rapide plenumita kaj la pago oportuna. Ĉiutage ŝi foliumas la paĝojn por serĉi komercaĵojn bonkvalitajn kaj malmultekostajn.  

 


Rong Hao, laboranta postdiplomiĝa studento en la Pekina Fremdlingva Universitato, uzas WeChat por konsulti vortaron. (Fotita en la 17-a de novembro 2013)
Li diris, ke li ofte legis fremdlingvajn legaĵojn kaj sentis la maloportunecon de vortar-konsultado; nun WeChat liveras la servon de skanado, per kiu la konsultado estas facile efektivita.  

 

    La babila softvaro WeChat furoris en Ĉinio en la jaro 2013. Kie kaj kiam ajn vi estas, vi povas facile trovi ĝiajn verdan simbolon kaj nigrajn du-dimensiajn strek-kodojn: en metroo, magazeno, restoracio, banko... Ĝi strikte kaj kaŝe ĉirkaǔas la vivon de ĉinoj.

 

    WeChat, babila softvaro, naskiĝis antaǔ malpli ol tri jaroj, sed nun ĝi jam fariĝis unu el la plej popularaj poŝtelefonaj softvaroj inter la ĉinaj konsumantoj. Laǔ la donitaĵoj de la Ministerio de Industrio de Ĉinio kaj Informatiko, en la unua duonjaro de 2013 la uzantoj de WeChat jam superis 400 milionojn.

 

    Antaǔe, kiam ĉinoj unuafoje renkontiĝis, probable ili interŝanĝis telefon-numerojn reciproke. Kaj nun ili ŝatas reciprokan "faniĝon" en WeChat, kies funkcio de skuado fariĝis furora komunika maniero en nuna Ĉinio. Iasence WeChat realigis la novan vivmanieron de ĉinoj per siaj diversaj funkcioj, nome tiu de sona interparolado ĝis la videa, de skuado (WeChat liveras la servon por serĉado de aliaj WeChat-uzantoj per telefonila skuado, kaj la servo povas helpi al uzantoj trovi aliajn uzantojn de la sama softvaro proksimajn por starigi kontakton) ĝis amikaj rondoj, de malferma publika platformo ĝis telefona pago. En la novteknikaj ondegoj ni ne povas antaǔvidi la estontecon de WeChat kaj similaj telefonaj softvaroj, tamen ni ĉiuj persone sentas la alvenon de la tempo, en kiu kunfandiĝas la reala vivo kaj la virtuala mondo.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Chen Ji

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments