Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Vivo de Ĉinoj

Ĉinaj novedzinoj el Mongolio (I)

| 2014-02-13
Bookmark and Share

de LIU ZHENNI

 

    La zigzaga landlima linio dividas la mongolan stepon en du partojn -- Mongolio kaj la Interna Mongolio de Ĉinio. Tri mongolaj junulinoj -- Sou Remar, Tuya kaj Qiqigee edziniĝis al viroj de la Interna Mongolio de Ĉinio. Kvankam ili transloĝiĝis nur de la norda parto de la stepo al ĝia suda parto, tamen laŭteritorie ili eniris en alian landon. El iliaj kondutoj oni povas senti la grandan diferencon inter la du landoj en ideologio, pens-modelo kaj vivmaniero.  

 

    Sou Remar preferas pli la vivon en Ĉinio

 


Sou Remar kaj Zhang Guilin ekster la luita loĝejo 




 

    La distanco inter la urbeto Zamin-Uued de Mongolio, hejmloko de Sou Remar, kaj Erenhot de la Interna Mongolio, kie ŝi loĝas post edziniĝo, estas nur 8 kilometroj. Ŝi povas atingi Ĉinion de sia hejmloko post 10-minuta vojaĝo per trajno. 

 

    Ŝia edzo Zhang Guilin konatiĝis kun ŝi en konstruejo. Kvankam Sou Remar estas virino kun la staturo alta de malpli ol 1.6 metroj, tamen ŝi estas tiel forta kiel viro. Ŝi kapablas transporti brikojn kaj sablon kaj eĉ povas tiri man-ĉareton da sablo aŭ ŝtonetoj per unu mano. Tiam Zhang Guilin respondecis pri funkciigo de miksilo kaj Sou Remar pri verŝado de sablo en la miksilon.

 

    "Ĉu tiu virino estas pli malfacilo-eltena ol viro?" Poste Zhang Guilin sciis, ke antaŭe Sou Remar kaj ŝia edzo kune funkciigis butikon. En la jaro 2003 ŝia edzo forpasis pro trafika akcidento. Post tio ŝi ekokupiĝis pri peza laboro por vivteni sian filon. "Ŝi povas elteni malfacilojn, certe estas bona mastrumantino." Li ekhavis deziron kontaktiĝi kun ŝi kaj komencis doni al ŝi manĝaĵojn kaj helpi ŝin en transportado de brikoj. Post iom da tempo ili starigis senton inter si. Finfine Sou Remar elektis Zhang Guilin kiel sian edzon opiniante, ke li donis al ŝi sekuran senton. Ŝi diris: "Zhang Guilin estas bona viro. Li neniam edziĝis antaŭe kaj tre zorgas pri mi". Ŝi ŝatas tian edzon, kia estas la ŝia, kiu revenas al la hejmo post la laboro. Ŝajnas al ŝi, ke multaj mongolaj viroj ne estas tre zorgemaj pri siaj familianoj.

 


Sou Remar aĉetas bieron por sia edzo. 


 

Sou Remar kaj Zhang Guilin dum vespermanĝo 


 

Sou Remar faras brodadon hejme.  




 

    Antaŭ tri jaroj la geedzoj luis loĝejon en Erenhot. La ĉambro kun areo de malpli ol 15 kvadrataj metroj preskaŭ estas okupita de manĝtablo, lito, glaciŝranko kaj televidilo. Sou Remar estas tre kontenta pri la nuna vivo, ĉar ŝi ne havas tre altan postulon pri materio. Kiam ŝia edzo revenas el la laboro al la hejmo, ŝi ekpreparas manĝaĵojn. Sou Remar estas ne nur forta, sed ankaŭ lerta en preparado de manĝaĵoj. Ŝi povas prepari jiaozi-ojn (tradicia ĉina manĝaĵo) kaj aliajn ĉinajn pladojn. Nun ŝi jam kutimiĝis al la vivo en Ĉinio kaj ŝatas ĝin. 

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments