El Popola Ĉinio>5000 Jaroj de Ĉinio>

Sagaca transpaso de Ginŝa-rivero (I)

| 2014-02-13
Bookmark and Share

    Post la Konferenco de Zunyi [Noto1], la Unua-fronta Armeo de la Ruĝa Armeo sub la gvido de Prezidanto Mao gajnis grandan venkon super la malamikoj en la ĉirkaŭaĵo de Zunyi, transpasis poste la riverojn Vugiang kaj Bejpan kaj plue marŝis suden al Yunnan. En la marŝado, nia Ruĝa Kadra Regimento ĉiam servis kiel garda trupo de la centraj institucioj kaj la gvidantoj.

 

    La kadra regimento konsistis el du infanteriaj batalionoj, unu speciala bataliono kaj unu taĉmento de superaj kadroj. Escepte de la membroj de la taĉmento, ĉiuj aliaj estis vivplenaj kaj spertaj kadroj el niaj kompanioj kaj plotonoj.

 

    La vetero de aprilo en Yunnan estis tre varma kaj ni ofte ŝvitegis eĉ en maldika uniformo. En la brilaj akvokampoj, tufoj de rizplantidoj sin svingadis en vento, kvazaŭ por nin bonvenigi. Sur la montetoj en ambaŭ flankoj de la vojoj, zumante flugadis abeloj jen tien jen ĉi tien inter buntaj floroj kaj densaj arboj — vere ĉarma estis la printempo. Kvankam tiam cent kelkdek mil malamikoj nin postkuris, tamen ni ĉiuj kredis, ke Prezidanto Mao certe povos, per sia lerta komandado, nin liberigi de la persekutantoj kaj konduki nin al venko. Kun gaja humoro la trupo marŝadis ĝuante la belan pejzaĝon de printempo.

 

    Vespere, la trupo haltis en vilaĝo por tranokti. En noktomezo, mi eliris por fari kontrolon al la gardstarantoj. Kiam mi iris antaŭ la pordon de la korto kie loĝis la estroj de la Centra Komitato de la Partio, mi rimarkis ke ankoraŭ brilas lamplumo en iu ĉambro. Kiu estro ankoraŭ ne dormis en tiel malfrua horo? Kiam mi estis demandanta pri tio al la gardstaranto, subite iu eliris el la domo. Li pli kaj pli proksimiĝis kaj nur kiam li venis tuj antaŭ nin, mi povis vidi klare, ke li estas Kamarado Zhou Enlai. Mi prenis la starpozon de atento kaj demandis: "Ĉu vi ankoraŭ ne enlitiĝis, Vicprezidanto?" "Jes," li respondis. "Vi jam finis la kontroladon, ĉu? Nu, eniru kaj iom sidu."

 

    Tio estis loĝejo de bienulo kun relative bonaj domoj. En la ĉambro okupita de Vicprezidanto Zhou troviĝis kelkaj malnovtipaj seĝoj kaj unu kvadrata manĝotablo, sur kiu briletis olea lampo kaj kuŝis kelkaj simplaj skribiloj kaj krome ankaŭ malgranda papera pakaĵo. Surmure pendis granda mapo, laŭ kio mi konjektis ke la vicprezidanto estis pripensanta la militiran vojlinion. En la malforta lamplumo la vizaĝo de la vicprezidanto aspektis pala kaj malgrasa kaj liaj okuloj ne tiel brilis kiel antaŭe. Ho, tro multe sin lacigis niaj estroj!

 

    Post kiam ni sidiĝis, la vicprezidanto demandis min: "Kiom da homoj ankoraŭ restas en via kvina kompanio?" Mi respondis: "En la bataloj ĉe Zunyi kaj Tuĉeng kelkaj vundiĝis aŭ mortis kaj nun ankoraŭ restas pli ol cent dudek." Poste li demandis min pri la marŝado, animstato, armiloj kaj ekipaĵoj de nia kompanio. Mi respondis liajn demandojn unu post alia. La vicprezidanto iom meditis kaj poste diris kun rideto: "Brile batalis via kvina kompanio ĉe Zunyi kaj Tuĉeng. Vi devas tenadi tiun honoron." Tion dirinte li elpakis biskvitojn sur la tablo kaj diris ke mi manĝu. Mi sciis, ke la biskvitoj estis alportitaj de la gardisto al li kiel noktomanĝo. Tiutempe estis tre malfacile akiri kelkajn biskvitojn kaj mi tuj diris: "Mi tro multe vespermanĝis kaj nun ankoraŭ sentas troplenecon de la stomako." La vicprezidanto puŝis la paperan pakaĵon antaŭ min kaj ripetfoje diris ke mi manĝu. Fine mi devis preni duonpecon kaj maĉante atendis demandojn de la vicprezidanto. Sed li kvazaŭ estis ion pripensanta kaj longe silentis kaj diris je la fino: "Nu! jam estas malfrue, do iru ripozi."

 


La rivero Ginŝa 

 

    Elirinte el la domo de la vicprezidanto, mi konjektadis: Ĉu la vicprezidanto faris tiel detalan demandadon pri la stato de nia kompanio senkonsidere aŭ estis elektanta plenumanton de iu grava tasko? Tiam mi bedaŭris, ke mi ne kuraĝis demandi pri tio por akiri klaran informon.

 

    En la sekvanta tago, la kompanianoj ĉiuj streĉe okupiĝis pri sinpurigo kaj pliigo de sia kunportata greno. Iuj estis mortigantaj pedikojn starante ĉirkaŭ kaldronego kun bola akvo en la korto, duaj estis senŝeligantaj rizon, triaj flikis vestojn kaj kvaraj viŝis pafilojn aŭ akrigis bajonetojn. Mi plektis herbajn sandalojn sidante sub tegmentrando kune kun kelkaj kompanianoj kaj laborante mi aŭskultis ilian mallaŭtan interbabiladon. Iu diris: "Ĉu ne estas strange, ke ni ĉesas marŝi dum la persekutantoj jam estas ĉe nia postaĵo!" "Tute ne strange," alia tuj interrompis lin. "Tio certe montras, ke ni faros batalon kontraŭ ili, aŭ ni devas fari preparon por plenumi gravan taskon en nia fronto." "Kian grandan taskon?" tria lin interrompis. "Ĉu ataki Kunming, aŭ tuj transpasi Ginŝa-riveron konkure kun la malamiko?" Post tio ĉiuj eksilentis kaj direktis sian rigardon al mi. "Ricevinte neniun instrukcion de la supera instanco," mi diris, "kiu do scias kion ni faros."

 

    Posttagmeze, kiam la preparado estis preskaŭ finita, kompanianoj du- aŭ tri-ope venis al mi kaj demandis, kial ni ankoraŭ ne ekiras. La demandoj des pli intensigis mian malpaciencon. Mi do decidis eliri por akiri informojn.

 

    Tiu vilaĝo kun ĉ. tricent familioj estis sufiĉe granda. Pajlaj kabanoj kun bambuaj ĉirkaŭbariloj kaj verdaj rizkampoj en la ĉirkaŭaĵo aspektis tre kvietaj. Ankaŭ ĝiaj popolanoj vivis tre mizere, sed iom pli bone ol tiuj en Guizhou. En ĝi loĝis nemalmultaj nacimalplimultanoj. Sed pro trompa propagando de Kuomintango, preskaŭ ĉiuj ĝiaj junaj viroj kaj virinoj jam forfuĝis. Mi trovis mapon de Junnan-provinco inter paperpecoj kirliĝantaj en vento antaŭ la elementa lernejo kaj ĝin prenis kun ĝojo. Antaŭe en batalado ni estis direktataj de superuloj kaj kondukataj de vojgvidantoj kaj havis nenian mapon por nin orienti. Kvankam la mapo estis simpla, tamen ĝi ja povis iom nin helpi. La mapo montris, ke ni nepre devas transpasi Ginŝa-riveron por marŝi norden. La rivero estis bone gardata de la malamikoj, kaj se ni ĝin transpasos perforte, certe okazos granda batalo.

 

    Kiam mi preterpasis la pordon de la centra oficejo, mi vidis ke oni iras tien kaj reen en hasto, kvazaŭ por kunveni. Kvankam mi vidis konatojn inter ili, tamen mi ne kuraĝis ilin ĝeni per demando. Ŝajnis al mi, ke aperis nova grava problemo sur la vojo de nia Longa Marŝo.

 

    Antaŭtagmeze de la tria tago, mi informiĝis, ke la persekutantaj malamikoj pli kaj pli proksimiĝis al ni kaj jam preskaŭ formis sieĝan cirklon ĉirkaŭ ni, sed ni ankoraŭ ricevis nenian ordonon pri ekago. Ĉiuj fariĝis pli kaj pli maltrankvilaj. Je la tagmezo, mi subite rimarkis ke kuriero de la regimenta oficejo venas al nia kompanio, kaj mi tuj iris renkonte al li kaj demandis: "Ĉu la regimentestro vokas nin?" "Kiel vi sciiĝis pri tio?" diris la kuriero. Tion aŭdinte mi certiĝis pri la vereco, kaj ĝoje ekiris al la regimenta oficejo tirante la politikan direktanton Li je la mano.

 

    La ĉambro plenis je sidantoj. Krom Regiment-estro Cen Geng kaj Politika Komisaro Song Ĵenkjong, tie troviĝis ankaŭ kelkaj konataj kaj nekonataj respondeculoj de la centra oficejo. En la ĉambro dense odoris tabako. Ŝajne tie iris kunveno. Kiam ni eniris, Regimentestro Cen diris ordone: "La Centra Komitato decidis, ke nia armeo marŝu norden por transpasi Ginŝa-riveron [Noto2], kaj asignis al nia regimento la taskon de kapto de la pramejo Giaŭĉedu. Ni decidis uzi la duan batalionon kiel pioniran taĉmenton kaj vian kvinan kompanion kiel avangardon. Via tasko estas kapti la pramejon kiel eble plej rapide je ĉia ajn kosto kaj ŝirmi la sekvantajn trupojn transpasi la riveron. Fininte preparadon vi tuj ekiru!" Tion dirinte, li aldonis montrante iun kamaradon en nigraj vestoj apud li: "La Centra Komitato asignis laboran grupon por plenumi la taskon kune kun vi, jen estas la grupestro Kamarado Li." Tion aŭdinte mi sentis neesprimeblan ĝojon, tuj firme manpremis kun Kamarado Li, iom interkonsiliĝis kun li pri la tempo de ekiro kaj revenis al nia kompanio.

 

    Mi faris mobilizon al la trupo, kaj ni ĉiuj malmultigis niajn kunportatajn ŝarĝojn, sate manĝis kaj poste ekiris laŭ vojeto kondukanta al Ginŝa-rivero. Mi kaj Vicbatalionestro Huo Hajjuan iris post la avangarda plotono kaj la politika direktanto kaj la labora grupo iris ĉe la fino de la trupo. Post la brilaj bataloj ĉe Zunyi kaj Tuĉeng, ĉiuj de nia kompanio havis tre altan batalvolon, kaj post refreŝigo de siaj fortoj dank' al dutaga ripozo kaj ricevinte la rolon de avangarda kompanio de la pionira taĉmento por transpaso de la rivero, ili fariĝis ankoraŭ pli energioplenaj. Kvankam la montvojo estis tre kruta, iam ni iris eĉ laŭ neniu vojo kaj ĉiuj ŝvitegis sub la bruliga suno, tamen neniu estis postlasita nek grumblis pro la peniga irado. Ni marŝis tutan nokton kun rapideco de pli ol kvin kilometroj en ĉiu horo. Post la elkrepuskiĝo, ni ripozis 10 minutojn, prenis iom da malvarma manĝaĵo, trinkis iom da malvarma akvo, kaj poste marŝis haste ĉ. 40 kilometrojn en unu spiro.

 

    Post kiam ni transiris montegon kaj estis nur je 30 kilometroj for de Ginŝa-rivero, ni decidis iom ripozi. Utiligante tiun horon, Kamarado Li de la labora grupo kaj ni interkonsiliĝis pri kapto de la pramejo kaj decidis, ke atinginte la riverbordon ni unue ekstermu la gardantajn malamikojn kaj poste perforte transpasu la riveron per kaptitaj ŝipoj. Venkinte aŭ eksterminte la gardantajn malamikojn sur la kontraŭa bordo, ni devas firme gardi la pramejon por ke la sekvantaj trupoj sekure transpasu la riveron.

 

    Kiam ni proksimiĝis al la rivero, la suno jam subiris. Longa ĉeno de montoj en malproksimo nigre siluetiĝis kaj oni ne povis klare vidi la arbojn kaj rokojn sur ĝi. Antaŭ la montoj Ginŝa-rivero etendiĝis kiel rubando de griza tolo kaj oni ne povis distingi la fluon de la plaĝo. Ĉe la kuniĝa ejo de la montoj kaj rivero jam brilis palpebrumantaj lampoj, kvazaŭ okuloj de la malamikoj nin observantaj. Kiu sciis, ĉu la malamikoj jam rimarkis nin aŭ ne? Eble ili jam atendis nin? Se tiel estus, ni povus provi nian forton kontraŭ ili. Tiel pensante ni jam proksimiĝis al la riverbordo. Mi donis ordonon al la sekvantoj: "Ginŝa-rivero estas antaŭ ni, pretiĝu por batalo!"

 

    En la mallumo, la estro de la unua avangarda plotono subite kuris al mi kaj spiregante raportis al mi pri la situacio.

 

    Post kiam ni eniris en Yunnan, la malamikoj timis, ke ni transpasos Ginŝa-riveron neatendite, tial en la lastaj tagoj ili movis trupojn al la kontraŭa bordo, metis sub sia regado ĉiujn grandajn kaj malgrandajn pramejojn en gardlinio longa je centoj da lioj, forkaptis ĉiujn ŝipojn al la kontraŭa bordo kaj ĉesigis la trafikadon ĉe ambaŭ bordoj. La malamikoj sur la kontraŭa bordo ĉe Giaŭĉedu eĉ sendadis alivestitajn spionojn ĉi tien por esplorado. Oni ne sciis, kien la hodiaŭ venintaj spionoj iris por kaŝe fumi opion aŭ ĉantaĝi popolanojn, kaj la du ŝipoj, kiuj alportis ilin, atendadis ĉe la bordo. Kiam la skolta grupo de la avangarda trupo venis al la riverrando, iu ŝipisto misprenis ilin por la spionoj kaj demandis malhaste: "Ĉu vi revenis?" La skoltoj respondis sagace: "Jes!" Kaj ili tuj saltis al li direktante siajn pafilojn al la brustoj de la ŝipistoj. Kaj tiamaniere ni kaptis la du ŝipojn kun iliaj ŝipistoj.

 

    Aŭskultinte la raporton de la plotonestro, ni rapidis al la riverbordo, unue konsolis la timtremantajn ŝipistojn kaj poste petis informon de ili pri la stato de la kontraŭa bordo. La urbeto sur la kontraŭa bordo estis negranda, en ĝi estis impostejo kaj ĉ. 40 membroj de la packonserva trupo kaj en la mateno de tiu tago alvenis kompanio de regula armeo kaj loĝiĝis ĉe la dekstra flanko de la urbeto. Ĉe la meza parto de ĝi troviĝis apud la rivero kajo kun ŝtona ŝtuparo. Sur la kajo ordinare gardstaris unu soldato de la packonserva trupo kaj pro la streĉa situacio en la lasta tempo aldoniĝis alia gardanto. Kvankam la malamikoj timis, ke la Ruĝa Armeo transpasos la riveron, tamen ili opiniis, ke la pramejo ne estas ĉefa kaj cetere la Ruĝa Armeo ne povas alveni tiel rapide, tial ilia gardado ne estis tre serioza.

 

    Mi interkonsiliĝis kun la vicbatalionestro kaj decidis tuj transpasi la riveron. Persvadite de la politika direktanto la ŝipistoj, kiuj estis ofte ofenditaj kaj turmentitaj de la malamikoj, tuj konsentis veturigi nin trans la riveron.

 

    Mi ordonis, ke la unua kaj dua plotonoj unue transpasu la riveron kune kun mi kaj la vicbatalionestro kaj la politika direktanto restu kune kun la labora grupo sur la bordo. La tria plotono estis ordonita stari batalprete sur la bordo kaj tuj nin helpi per pafado, se tio estos necesa.

 

    La tria plotono disiĝis laŭlonge de la griza plaĝo kaj celis siajn pafilojn al la urbeto kun palpebrumantaj lamplumoj. Mi kun la unua kaj dua plotonoj senbrue iris sur la du ŝipojn, diris al la kamaradoj kiel oni agu post surbordiĝo kaj je urĝa okazo, kaj la du lignaj ŝipoj forlasis la bordon unu post la alia.

 

    Ventetis tiunokte, kaj la ŝipoj balanciĝis senĉese pro ondoj. Kelkaj el ni helpis la ŝipistojn en remado kaj la ceteraj firme tenis siajn pafilojn en la sino, por ke levitaj akveroj ne malsekigu ilin.

 

    Ni pli kaj pli proksimiĝis al la kontraŭa bordo kaj jam povis vidi la silueton de la urbeto. Iom pli poste, la lamplumoj el la fenestroj fariĝis ankoraŭ pli helaj kaj ni vidis tiam kaj tiam siluetojn kaj aŭdis kriojn de homoj. Baldaŭ intensa batalo okazos, kaj tio streĉis mian koron. Mi tiam firme tenis la pistolon enmane kaj fiksrigardadis la urbeton.

 

    La ŝipoj albordiĝis. Mi puŝetis la antaŭe asignitajn du kamaradojn apud mi kaj la lastaj tuj surbordiĝis tenante siajn pafilojn kaj rapide iris supren laŭ la ŝtona ŝtuparo. Apenaŭ ili atingis la lastan ŝtupon, iu malamiko kun raŭka voĉo de yunnan-ano demandis: "Hej! Kio okazis al vi, ke vi revenas nur nun!" La du kamaradoj ne respondis kaj baldaŭ aŭdiĝis severa krio de baso: "Ne moviĝu!" Tion aŭdinte, mi tuj kun la aliaj kamaradoj kuris supren kaj kaptis la du malamikajn gardstarantojn.

 

    Mi mallonge pridemandis la kaptitojn kaj iliaj respondoj estis samaj kiel la vortoj de la ŝipistoj. Mi tuj ordonis, ke la unua plotono iru dekstren laŭ la strato por ataki la regulan trupon kaj la dua plotono iru maldekstren por ataki la packonservan trupon, kaj ke ili raportu al mi la disvolviĝon de la situacio laŭ bezono.

 


La pramejo Giaŭĉdu, kie la Ruĝa Armeo transpasis Ginŝa-riveron siatempe. 

 

    La du ŝipoj sin turnis al la alia bordo por transveturigi sekvantajn trupojn.

 

    Laŭplane la kuriero kolektis herbojn kaj ekbruligis fajron sur la bordo, por raporti per tiu signalo ke nia kompanio jam transpasis la riveron. Baldaŭ jam ekflamis la fajro ĵetante balanciĝantan ruĝan lumon sur la rivero.

 

    Apenaŭ la signalo estis farita, pafoj aŭdiĝis sur la strato. Sed tuj silento denove englutis ĉion. Kio okazis? Se batalo jam komenciĝis, kial denove kvietiĝis? En tiu maltrankviliga momento alkuris unu post la alia la kurieroj de la unua kaj dua plotonoj.

 

    Okazis jene: Kiam la unua plotono atingis la pordon de la malamika kompanio, la gardstaranto demandis: "Kiu?" La kaptitoj tuj respondis laŭ nia ordono: "Viaj kolegoj! El la packonserva trupo." Antaŭ ol la gardstaranto faris alian demandon, niaj soldatoj jam sin ĵetis al li kaj kunpremis lian gorĝon. Post demando pri la situacio, la tuta plotono tuj iris en la korton, malfermis la ĉambropordojn per piedbato kaj laŭte kriis: "Morton al kontraŭstaranto!" La ĉambroj plenis je fumo — la malamikaj soldatoj estis fumantaj opion kuŝante ĉirkaŭ lampeto. Aŭdinte la krion, tiuj "herooj" stultiĝis kun levitaj kapoj en la komenco kaj poste malrapide levis siajn manojn kaj diris konsternite: "Ni ĵus alvenis hodiaŭ. Ne miskomprenu!" "Trankviliĝu!" diris nia soldato. "Nenia miskompreno! Ni estas ruĝarmeanoj kaj venas ĝuste por serĉi vin!" Kaj tiuj "herooj" senhelpe rigardis unu alian kaj kolektiĝis antaŭ brilaj bajonetoj en la korto. Nur la kompaniestro kaj kelkaj aliaj oficiroj de la malamika trupo, kiuj estis en alia ĉambreto, rimarkis la malfavoran cirkonstancon kaj forfuĝis farinte kelkajn pafojn. Ne konante la vojojn en la malluma nokto ni ne postkuris ilin.

 

    La dua plotono faris preskaŭ same. Ĝiaj membroj ŝajnigis sin impostopagantoj kaj sukcesis iri en la domon de la packonserva trupo. La membroj de la packonserva trupo estis aŭ fumantaj opion aŭ ludantaj kartojn kaj ĉiuj, inkluzive de la trupestro, estis kaptitaj de ni tre facile.

 

    Bone! Ĉio iris glate. Mi ĝoje ordonis, ke la kuriero bruligu grandan fajron sur la bordo por doni la duan signalon.

 

    La pramejon ni facile kaptis kaj mi sentis min kvazaŭ liberiĝinta de pezega ŝarĝo. Kiam mi iris sur la ŝtonplatan straton de la urbeto kaj rigardis al la domoj en mallumo, mi tuj sentis soifon, acidan doloron en la kruroj kaj grumbladon de la stomako kaj deziregis tuj trovi lokon por sate manĝi kaj bone dormi. Kiam mi estis intencanta interkonsiliĝi kun la politika direktanto pri nia dua paŝo, la vicbatalionestro venis al mi kaj diris: "Por firmigi la pramejon kaj vastigi la okupitan areon, la regimentestro ordonis, ke vi marŝu antaŭen 7.5 km. laŭ la montvojo al Hujli kaj stari tie en batalpreteco."

 

    Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Niu Xueqin

 

    [Noto 1]

    La Konferenco de Zunyi estas plivastigita konferenco de la Politika Buroo de CK de la Komunista Partio de Ĉinio okazigita en Zunyi de Guizhou-provinco en januaro de 1935. Pro la gvido de la tria "maldekstra" oportunisma linio en la Partio, la Centra Ruĝa Armeo ne povis frakasi la kvinan "ĉirkaŭekstermon" de la kuomintanga reakciularo kaj devis forlasi la Centran Revolucian Bazon en oktobro de 1934 kaj fari la Longan Marŝon. Sub blokado kaj persekutado de la malamikoj, la Ruĝa Armeo plurfoje falis en danĝeron kaj ricevis grandajn perdojn. Por savi la Ruĝan Armeon kaj la revolucian aferon de Ĉinio, okazis tiu konferenco dank' al rezoluta luktado de Kamarado Mao Zedong kaj aliaj. Subtenate de la plimulto de la kamaradoj, la konferenco senigis la "maldekstrajn" oportunistojn je iliaj gvidaj pozicioj kaj starigis la gvidan pozicion de Kamarado Mao Zedong en la tuta Partio. Kaj post tio, la Ruĝa Armeo venke marŝis antaŭen sub la gvido de Kamarado Mao Zedong kaj fine atingis la revolucian bazon de norda Ŝenhi.

 

    [Noto 2]

    Ginŝa-rivero estas supra parto de Jangzi-rivero. La pramejo Giaŭĉedu, kie la Ĉina Laborista-Kamparana Ruĝa Armeo transpasis la riveron, troviĝas en norda parto de Yunnan-provinco.

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments