Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Vivo de Ĉinoj

Ĉinaj novedzinoj el Mongolio (II)

| 2014-02-13
Bookmark and Share

de LIU ZHENNI

 

    Qiqigee: kompreni ĉinstilan malrektecon

 


Qiqigee, He Xige kaj ilia filo Qinggong

 

    Antaŭ alveno de sia edzino Qiqigee al Ĉinio, He Xige opiniis, ke ŝi povos rapide adaptiĝi al la nova cirkonstanco de la vivo. Ili ambaŭ estas mongol-nacianoj kaj diplomitoj el universitato kaj pro tio inter ili ne estas lingva baro. Tamen post ŝia alveno al Ĉinio li trovis, ke la du landoj havas multe da diferencoj en kulturoj kaj vivmanieroj. 

 

    Ekzemple en manĝado. Krom preparado de brezitaj vermiĉeloj kaj baozi-oj (ĉina manĝaĵo: vaporumita farĉita pastobulo), la kutimo de Mongolio en manĝado estas iom simila al tiu de la Okcidento: trinki kafon, manĝi desertojn kaj uzi tranĉilojn kaj forketojn. Ĵus veninte en Ĉinion, kiam Qiqigee uzis manĝbastonetojn, ŝi kaj ridis kaj kuntiris la brovojn. Antaŭe ŝi neniam manĝis kirle-frititajn pladojn. "Foje post manĝado de spicaj kubaj kokaĵoj kun arakidoj en restoracio, ŝi vomis reveninte hejmen. Ŝi vomis ankaŭ post manĝo de fonduo," diris He Xige. Ŝi tre ŝatas kukojn, panojn kaj ŝinkojn kaj ne enuas eĉ manĝado de ili en ĉiuj manĝoj de la sama tago. Ŝi estas lerta en preparado de baozi-ojn, "tamen mi ne ŝatas ilin pro tro multe da graso kaj tro multe da viando," diris He Xige. Finfine ili decidis alterne prepari manĝaĵojn por plenumi siajn gustojn.

 


Qiqigee (maldekstre) en sia butiko 

 


Qiqigee kaj ilia filo en la butiko  

 

    Ili funkciigis vendejon de mongolaj produktoj. Dum kontaktiĝo kun klientoj Qiqigee trovis, ke ĉinoj ŝatas malrektecon. "Ĉinoj havas kutimon de marĉando, ekzemple, kiam ili demandis min pri la prezo de unu paketo da sukero, mi respondis: 15 juanoj. Ili ofte marĉandis. Se mi ne akceptus la prezon proponitan de ili, ili ne aĉetos ĝin. En alia vendejo la sama paketo da sukero kostas 20 juanojn kaj la prezo malaltiĝis je 5 juanoj post marĉando de kliento. Fakte ilia prezo estas la sama kun tiu de mia vendejo. Ĉu ne?" 

 

    Qiqigee ne komprenas la "surmanĝtablan kulturon" de ĉinoj. Foje, kiam He Xige kaj Qiqigee manĝas en restoracio, ŝiaj rigardoj estis allogitaj al la pagejo pro bruoj. Ŝi vidis, ke kelkaj viroj kun monujoj puŝadas unu al la aliaj. Ŝia edzo diris al ŝi, ke ili konkuras por pagi la manĝaĵojn. Tio surprizis ŝin. "Ĉu ili bezonas konkuri por pagi? Se neniu el ili petis regali la aliajn, ili povas pagi laŭ meznombro de la manĝaĵ-kosto?" Dum la lastaj jaroj Qiqigee ne plu surpriziĝis pri la similaj okazoj.

 

    Dum la pasinta jaro Qiqigee kaj ŝia edzo gajnis iom da mono dank' la komercado en landlimo. Ili aĉetis novajn meblojn kaj ornamis sian loĝejon. Ili ankaŭ vojaĝis al la provinco Hainan en suda Ĉinio. Estas bedaŭrinde por Qiqigee, ke mankas al ili bona foto kun ĉiuj familianoj, ĉar He Xige ne ŝtatas sin foti.

 

    Fakte tiu mongol-nacia viro sentis, ke li ŝultas al siaj familianoj, "Nun mi ankoraŭ ne povas liveri al ili pli bonan vivon". Sub la foj-foja petado de sia edzino, He Xige kun la dorso al la lenso, etendis siajn brakojn, Qiqigee sin apogis sur lian maldekstran brakon kaj ilia 9-jara filo kun grasa vizaĝo sur la dekstran.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments