El Popola Ĉinio>头条新闻>

Cigna kanto en Soĉio

| 2014-02-14
Bookmark and Share


Pang Qing (maldekstre) kaj Tong Jian salutas la spektantojn post libera sketado. 

 


Pang Qing (maldekstre) kaj Tong Jian en la ludo  

 

    La 12an de februaro en la Soĉiaj Vintraj Olimpikoj ĉina duopo Pang Qing kaj Tong Jian gajnis la kvaran lokon per la rezulto de 209.88 poentoj en la duopa arta sketado.

 

    La duopo, gajninto de la arĝenta medalo en du mondaj artsketadaj ĉampionadoj kaj gajninto de la arĝenta medalo en la lastaj Vintraj Olimpikoj, elegente ludis sub la melodio "Mi havas revon". Bedaŭrinde pro kelkaj eraroj ili ricevis 136.58 poentojn en la libera sketado, kaj finfine akiris entute 209.88 poentojn, je 5.9 poentoj malpli ol la gajninto de la tria loko. Tio estis ilia cignokanto post 20-jara sportista vivo.

 

(Redaktoroj: Su Yijun kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments